LA LONGJARA KAJ SINDONEMA ESPERANTISTO

ILIAN EFTIMOV FORPASIS

            Kvankam li denaske estis islamano, li forpasis je la granda kristana festo Anuncio - je la 25-a de marto, tago en kiu virgulino Maria estis informita, ke sxi farigxos patrino de la dia filo Jezuo Kristo.

          Ilian Eftimov naskigxis en la turklingva vilagxeto Zornica, Haskova regiono, la 6-an de decembro 1942 j. Sian vidpovon li perdis iompostiome pro peza malsano, lin atinginta en kvinmonata agxo.

          La scivolema vilagxaneto alvenis en la komunlogxejon de blindula Produktadentrepreno, urbo Plovdiv en 1965 . Li komencis labori kiel plektisto de vitraj boteloj kaj bokaloj per salikaj vergoj kaj bendoj.Poste longajn jarojn nia estimata samideano laboris en la laborfako, produktanta kartonajn paperujojn. Iom da tempo Ilian estis ankaux kofrofaristo.

          En la auxtuno de 1967 la talenta junulo komencis lerni Esperanton ege fervore kaj obstine en kurso, kiun mi mem gvidis, jxus akirinta diplomon pri instruado. Pro Esperanto Ilian tre intense lernis brajlon, ankaux perfektigis siajn sciojn pri bulgara lingvo. Li estis tre motivita kaj diligenta mia kursano. Hjusein Etemov (la tiama lia islama nomo) tuj komencis senlace transskribi suficxe grandan Esperanto bulgaran vortaron. Suficxe mirinda estas ankaux la fakto, ke li lernadis brajlon je grandegaj porcioj, tro suprizante ecx sian instruiston PRI BRAJLO Damjan M. Damjanov. Tiam li ANKORAUX havis iomajn problemojn pri la parolado de bulgara lingvo

     Ilian SXAJNE estis tiu bulgara nevidanta esperantisto, kiu cxiutage uzadis NIAN SXATATAN LINGVON, auxskultante diversajn radiostaciojn, kiuj elsendis en Esperanto. Ofte li registris iujn elsendojn sur kasedoj, disdonante ilin al aliaj samideanoj. Nature, li ANKAUX legadis kelkajn Esperantajn brajlajn kaj parolantajn revuojn.

    La lernado de fremdaj lingvoj VERE farigxis lia unua hobio dum longaj jaroj. Post Esperanto li komencis ENTUZIASME lerni anglan kaj hispanan lingvojn.

    Multajn jarojn Ilian estis EN la estraro de esperanto-societo Lumo,en kiu membris la nevidantaj esperantistoj logxantaj en urbo Plovdiv kaj en gxia regiono. Li ankaux estis aktiva kaj sindonema estrarano de Asocio de nevidantaj esperantistoj en Bulgario (ANEB). En la periodo 1998 2001 jaro li estis membro de gxia kontrola komisiono, ecx de 2000 gxis 2001 li estis prezidanto de tiu komisiono. En 2009 Ilian estis ELEKTITA membro de la nuna ANEB-estraro.

    Ni, la samideanoj kaj amikoj de helpema kaj bonkora Ilian, forte tristas pro lia tre frua kaj surpriza forpaso. Ni esperas, ke li ankaux en la alia, pli bona mondo, bonfartas kaj bonfaras.

 

 Majo, Plovdiv
Angel Sotirov