Íà÷àëî
LA FROSTA FEBRUARO SXAJNE PRODUKTAS MULTAJN MONDAJN EMINENTULOJN Angel Sotirov Jes, lla frosta februaro sxajne produktas abundecon da mondaj EMINENTULOJ: Boris Pasternak, Bertolt Brecht, Charles Darwin, Georges Simenon, Octave Mirbeau. Versxajne mi devas nepre mencii ankaux Dimitar Parapanov, bone konata en la tutmonda kaj euxropa organizajxoj de surdblinduloj. En februaro aperas sur la blanka mondo la neimagebla vojagxanto-esperantisto el la lando, permesanta al la suno ekmarsi okcidenten Tsukuru Harada. Senduba februarulo ankaux estas la absoluta cxampiono inter la senvidpovaj vojagxantoj, la poliglota hispano Pedro Zurita, ðåãàíòà pli ol dek fremdajn lingvojn. Li vizitis nauxdek kvin sxtatojn, situitajn sur la kvin enlogxataj kontinentoj. Same kiel sia japana kolego, admiriga Pedro ankaux ne frekventis ssenblindulan pingvenan kontinenton, Kvazau pro tute alia kialo … Sed la plimulto de Pedro-vojagxoj, unue, ne estas privataj, kaj due, ne estas realigitaj dank' al Esperanto. La vizitoj de la mondkonata hispano estas precipe en lia rolo de gxenerala sekretario de Tutmonda unio de la blinduloj (TUB), posteno firme okupita de li tutajn dekkvar jarojn (1986-2000). Sciinda Estas ankaux la fakto, ke antaux jugoslavia disfalo, el la euxropaj landoj li vizitis cxiujn, escepte de Rumanio kaj Cxiprio, iujn ecx kelkfoje. Ekzemple, en Bulgario la vojagxema asturiano, private kaj ofice, estas kvarfoje. Pedro Zurita estas ankaux konvinkita esperantisto kaj en siaj junaj jaroj li vizitis multajn internaciajn kongresojn de blindaj esperantistoj, ankaux kelkajn blindajn esperantistojn. Li mirigis orienteuxropajn vidhandikapulojn precipe per tio, ke preskaux cxiam en siaj privataj vojagxoj veturis sola. Nnature, kun sia nekredebla poligloteco! Pedro scias ankaux kelkajn slavajn lingvojn – rusan, polan, serban, bulgaran.
Li estas naskita en vilagxeto de Asturias Sotu Cangues, proksime de la sanktejo de la virgulino de Covadonga, Nordokcidenta hispanio. Tie li pasigis la dek siaj unuajn jarojn. Li denaske havas difektitan vidkapablon. Malgrau tio, ke depost la sepjara ago lia vidpovo malbonigis tre rapide, li regule kaj bonsukcese frekventis la lernejon, en kiu lia patro estas instruisto. Kiam li estas proksimume 9- jara, lau konsilo de la okulkuracisto, Lia internacia migrado debutis per partopreno en someraj kursoj eksterlande, kaj ekde 1968, kiam li ceestis la universalan esperantan kongreson en Madrido, komencigis liaj vojagoj por partopreni internaciajn esperantistajn arangojn, precipe tiujn de la blindulesperantista movado. Kiel ano de la hispana delegitaro, En 1973 li unuafoje partoprenis europan konferencon pri Brajlo en Oslo. Poste sekvis internaciaj simpozioj en Svedio, Greklando, Nederlando, Francio, Germanio, Brazilo, Italio, Panamo, Rusio, Nederlandaj Antiloj, Kenjo, Sauda Arabio. Oni nomumis lin membro de pluraj komisionoj kaj komitatoj internaciaj, kaj en oktobro 1986 la Plenumkomitato de Tutmonda Unuigo de Blinduloj (TUB) elektis lin Generalsekretario de tiu monda organizajo. Pedro komencas la profesian agadon en 1966 kiel instruisto pri angla kaj franca lingvoj en la fizioterapia blindullernejo de ONCE kaj unu jaron poste kiel instruisto pri angla lingvo en ties madrida blindullernejo. En 1973 li jam estas oficiale komisiita kiel fakestro pri internaciaj rilatoj de la centra oficejo ce ONCE. La grava automobila akcidento, kiun li suferis dum la oficvojago la 9-an de Januaro 1997 en Maroko, instigis lin decidi ne plu kandidatigi al lia posteno en TUB dum la venonta asembleo 2000. Vere li estis devigita havi pli trankvilan,–.vivstilon.
La12-an de februaro nia samideano kaj amiko Pedro sepdejarigxas. Ni bondeziru al li bonan sanon, longan kaj interesan vivon!!!
Angel Sotirov |
|
Íà÷àëî |