Íà÷àëî

 

                            BIOGARAFIAJ INFORMOJ

 

 

 

 

 

Angel Sotirov estas naskita je la 20-an de junio (lia patrino havas alian opinion) 1944 j. en vilagxo Vasil Levski, distrikto Stara zagora – Bulgario. Li estas patro de du filinoj – Tonislava Sotirova kaj Neda Klenska, ankaux avode tri nepoj – Sofia Milenkova, Dimitar Klenski kaj Yasen Klenski

 

Lia kuzo esperantigis Angel ankoraux en la auxtuno de 1959 j.

 

Angel Sotirov estas kandidatbakalauro pri korbplektado kaj magistro pri psikologio kaj speciala pedagogio.  Preskaux usona verkisto profesie li realigis sin plej-varie.Li laboris en kelkaj produktentreprenoj kiel korbplektisto, sxpinisto kaj muntisto de Elektra bezonajxoj. Net re sukcese, li provis esti kelkajn jarojn ecx vendisto de blindulhelpiloj. Angel ankaux ekspertadis en Centra oficejo de la Asocio de la blinduloj en Bulgario I longtempe direktoradis en la Nacia rekapabligcentro por blinduloj. Li instruadis multajn jarojn en kelkaj profesiaj kaj altlernejoj.

 

Hobio de Angel Sotirov estas la verkado de sciencformaj, jxurnalistsimilaj kaj kvazausatiraj tekstoj, inkluzive en isperanto. Sep jarojn li estis redaktoro, eldonanto kaj disvastigamto de la parolanta revuo “Literatura revuo”. Ecx Angel Sotirov estas auxtoro de kelkaj nedikaj libroj: “La blinduloj en spegulo de la aliaj”(2000), “La bulgaraj organizacioj de blinduloj – hieraux kaj hodiau”(2004), “Rekapabligo da homoj kun viddifekto”(2007), “Dirit al orelo”(2007). Li kunauxtoris kune kun sia kolegino Albena Aleksieva de libretto “La hundo-kondukanto”(2002).

 

Lia alia sxatokupo estas surbalkona legom- kaj vitkulturado. La plej –fresxaj liaj hobioj estas fruktarbkulturado(jam nesurbalkona) kaj vinfarado.

 

De 2008-a jaro Angel Sotirov jam en varmaj monatoj fervore kaj obstine legom- kaj fruktarbkulturadas en sia naskigxvilagxo, en nevarmaj monatoj lo precipe grafomanias en sia plovdiva apartamento.

 

 

 


Íà÷àëî