Íà÷àëî

 

CXU NENIU ESTAS PROFETO EN SIA PATROLANDO?

Evangel Cxilingirov

            La mondkonata aserto de Jesuo Kristo, ke “neniu estas profeto en sia patrolando”, sxajne ege validas ankaux pri la sorto de cxitiu verkisto kaj poeto. Jam en 1924 j. volumo kun liaj literaturaj verkoj aperas en Japanujo. Post dek jarojn en Cxinujo estas eldonita libro, enhavanta parton de lia verkaro. Denove en Japanujo, en 1959 jaro estas aperintaj jam tri vlumoj, kies auxtoro estas ankaux li. Gxis tiam en Rusujo, lia patrolando, estas aperinta ecx ne unu libro, ecx ne unu pagxeto, prezentantaj liajn literaturajn verkojn...

          En la japana enciklopedio la nomo de Vasilij Erosxenko estas kune kun la nomoj de la mondfamaj verkistoj kaj agantoj de la kulturo. En la “Granda soveta enciklopedio” ecx ne vorto pri li… Versxajne estas tute normala longega soveta silentado, cxar Vasilij Erosxenko verkas siajn fabelojn, rakontojn, baladojn, legendojn, dramojn kaj versojn nur en japana kaj en Esperanto. Eble sovetaj fakuloj bezonis ian tempan distancon por adekvate pritaksi la veran valoron de la verkaro, kreita de la eksterordinare multekapablega nevidanto, ne en siaj denaskaj lingvoj – rusa kaj ukraina. Cxinaj kaj japanaj fontoj senhezite asertas, ke vasilij Erosxenko estas ukraino. Ankaux laux ukrainaj esplorantoj nelacigebla turisto sendube denaske estas bilingvano. Vere estas, ke en lia naskigxvilagxo Obuhovka(belgoroda regiono) logxas rusoj kaj ukrainoj.Ankaux estas vero, ke lia familinomo estas tipe ukraina, sed estas pluraj rusoj kun ukrainaj familinomoj

         Sxajne al sovetregximuloj neniel placxis liaj esperantista kosmopolitismo, literatura Simbolismo kaj romantismo. Ili sendube neniam povis forgesi ankaux liajn junulajn simpatiojn al la anarkiismo kaj la bahaismo. La sovetaj specialaj servoj eble havas siajn solidajn argumentojn “ekziladi” plurtalentan alipensanton en Cxukotkon, Turkmenion kaj Uzbekion, for de Moskvo. Kvazaux pro lia totala blindeco, tiuj servoj estas tro toleremaj al “japana” poeto Vasilij Erosxenko, forbruligante la plimulton da ruslingvaj manuskriptoj de li, sed lasante lin mem viva...

         En esperantlingva vikipedio estas skribite, ke Vasilij Erosxenko estas verkisto, lingvisto, pedagogo… En la temata artikolo pri li oni indikas, ke li estas ankaux poeto, vojagxanto, muzikisto kaj konvinkita esperantisto.

     La vojagxbilanco de la nelacigxebla blinda vojagxanto Vasilij Jakovlevicx Erosxenko estas du kontinentoj (Euxropo kaj Azio) kaj dekunu landoj, kiujn li vizitis ene de dekunu jaroj, cxiam sen akompananto. Cxie la senvidpova poligloto propagandis esperanton inter la blinduloj kaj viduloj. Japanujo estas la unua azia lando, kiun Vasilij vizitas, en japana lingvo li provas verki, al la japanaj revuoj tuj placxis liaj literaturaj provoj kaj ili komencis ilin publikigi. En Japanujo li vivas plej longe – kvar jarojn, tie li amikigxis kun multaj japanaj politikaj kaj kulturaj agantoj, precipe kun elstara dramverkisto Akita Udzjaku. En Cxinujo Erosxenko restas nur du jarojn. Lia bona amiko, afabla gastiganto kaj lerta tradukisto estis la granda cxina verkisto Lu Sin, ankaux eminenta esperantisto. La cxinaj revuoj estas favoraj al la poeto kun gitaro kaj aperigas liajn verkojn sur siaj pagxoj. Ecx iom da tempo la rusa gasto instruas en Pekina sxtata universitato esperanton kaj rusan literaturon. Tri jarojn la scivolema tiflopedagogo vojagxadas ankaux en Tajlando, Birmo kaj Hindujo. Tie li ankaux disvastigis kaj instruis esperanton, helpis la edukadon de geblinduloj en Tajlando kaj Birmo. Al la kapablega etnografo el fora Rusio tre placxis la birmaj legendoj, iujn el ili li registries, prilaboris kaj publikigis en japana revuo.

    La biografoj de Vasilij Erosxenko asertas, ke li MEM ofte nomas sin SXERCE “vaganto”. Mi aldonus “verdostela”, cxar sur lia brusto cxiam briladis la verda stelo.Sed la verdostelaj vojagxoj de neimageble multflanka talentulo komencigxas en Okcidenteuxropo, en kiu li restas sep monatojn. Dum ses monatojn la dudekdujara esperantisto estas en Britujo, kie li intense lernis anglan lingvon, de kiu gxis tiam komprenis neniun vorton. En Germanujo, Francujo kaj Britujo, cxie Vasilij estis renkontata kaj gastigata de lokaj geesperantistoj, kiuj manifestas la mondkonatajn esperantistajn solidarecon kaj gastigemon. Tre lernema talenta muzikisto estas esperantistigita de Anna Sxarapova - tradukistino, elstara aganto de internacia Esperanta kaj vegetara movado. Sxi invitas la inteligentan junan violoniston en siaj kursoj pri lernado de Esperanto. La esperantoinstruistino motivigas sian ege progresintan kursiston viziti Britujon, por dauxrigi sian muzikan edukadon, kaj sxi arangxas ankaux la helpon al Vasilij Erosxenko, movigxanta okcidenten kiel verdostela stafeto inter la geesperantistoj tra tuta Euxropo. Dank’ precipe al Esperanto, la kuragxa esploranto komencas siajn longdauxrajn vojagxojn, komence – okcidenten, kaj dauxrigas ilin poste – orienten.Per Esperanto li farigxas elstara poligloto,uzante proksimume dek lingvojn.

    En dauxro de pli ol kvindek jarojn la rilato al la literaturaj verkoj de Vasilij Erosxenko en Rusujo estas radike sxangxita. Jam estas tradukataj kaj eldonataj libroj de li kaj pri li. Oni organizas sciencajn kaj sciencpraktikajn konferencojn, literaturajn konkursojn okaze de la datrevenoj de lia naskigxo. En interreto estas multaj ruslingvaj retligiloj, enhavantaj abundan informadon pri Vasilij erosxenko. Ankaux ekzistas bona retpagxaro en rusa, dedicxita al la nevidanta mondfamulo . Konsiderante tiujn jxus menciitajn faktojn, mi denove demandas min: cxu la aserto de Jesuo, citita komence de nuna teksto, cxiam validas?

    Per la tuta sia vivo, la verdostela eminentulo prezentas bonegan ekzemplon kiamaniere eblas transiri la vivajn embarasojn kaj obstaklojn. Samtempe li estas brila modelo de propagandado kaj uzado de esperanto. Per de sia verkista kaj poeta talento, ankaux Vasilij Erosxenko konstruis al si mem monumenton nemanfaratan kaj altan!

 Evangel Cxilingirov

Íà÷àëî