Íà÷àëî

 

 

 

REVUO "ESPERANTA FAJRERO"

n-ro 1/2008

januaro – marto

jaro XXIII

aperas kvarfoje jare

 

 

 

Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/

 

Respondeca redaktoro: Dancxo Dancxev, bulv. Marica 6,

             BG-4002 Plovdiv, tel. /032/ 64 95 46, portebla tel. 0899 28 48 00

 

/ñëåäâàùèÿò òåêñò äà ñå íàïèøå íà ãúðáà íà êîðèöàòà/

 

 

 

Eldonantoj:

 

Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/,

Str. Landos 24-2-2, BG-4006 Plovdiv

 

Nacia biblioteko de la bl-loj “L. Braille”,

Pl. Slavejkov 2-2, BG-1000 Sofio

 

Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/,

Str. Najcxo Canov 172, BG-1309 Sofio

 

 

 

 

La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sonkaseda.

Gxi estas presata en la brajla presejo de ABB.

La sonregistrajxo estas farata en la sonbendigejo de fondajxo “Artforum”.

 

 

Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova

Pretigo por brajla presado: Keranka Milusxeva kaj Ivan Dobrovolov

 

 

 

 

 

Enhavo:

p… La vorto de la redaktoro

p…E-vivo: Zamenhof-tago

p… “    “    Zamenhof-tago en Razgrad

p… “     “   Esperanto-ponto inter diversnaciaj literaturoj

p…  “     “ 60-a kongreso de BEA

p…  “    “   81-a SAT-kongreso

p… “    “  9-a Kultura Esperanto-festivalo

p… El E-amaskomunikiloj: Antologieto de nia originala konversacia stilo

p… El la vivo de la nevidantoj: Literatura klubo “Sleda” gastas en Prilep

p…     “      “      “       “              Dekkvin jarojn en la radio

p… LAK: Mia pregxo

p… Ekkonu nian landon kaj popolon: Festo de la cxevalaj konkuradoj

p… Anoncoj

 

 

LA VORTO DE LA REDAKTORO

 

         Kelkajn tagojn antaux la komencigxo de la astronomia printempo en Bulgarion alvenas la cikonioj el la sudaj landoj, kie ili pasigas la vintran sezonon. En la regiono de Plovdiv estas vilagxo Belozem. Ties logxantoj konfesas katolikan kaj ortodoksan religiojn. Antaux tri jaroj tiu bulgara vilagxo estis oficiale proklamita Euxropa vilagxo de la blanka cikonio. De la printempo gxis la fino de la somero tie logxas multaj paroj de blankaj cikonioj, tie naskigxas kaj komencas sian memstaran vivon iliaj idoj.

         La titolo “Vilagxo de la blankaj cikonioj” estas aljugxita al la vilagxo de la elstara germana naturprotekta organizajxo “Euronatur”. La maljunaj logxantoj de la vilagxo rakontas, ke ankoraux de sia infanagxo ili memoras la blankajn longagambajn birdojn kaj iliajn kolosajn nestojn.

Ofte okazas, ke la cikonioj antauxvenas la printempon en nia tero kaj portas gxojon al la logxantaro. Kune kun la cikonioj alvenas la printempaj tagoj, kiuj vokas la vilagxanojn labori en la kamparo.

         Tage la birdoj estas en la kamparo, cxe la riveroj kaj cxe la akvaj basenoj, kie ili sercxas nutrajxon. Antauxvespere ili revenas en la vilagxon, en siajn nestojn.

         La blankaj birdoj estas spertaj konstruantoj. Ili konstruas novajn nestojn aux fortikigas la malnovajn. La malnovaj nestoj pezas gxis 600 kilogramojn. La nestoj estas farataj el tero, lignaj vergoj kaj aliaj materialoj. La nova nesto estas farata dum unu monato, sed la malnovaj estas fortikigataj dum la tuta periodo de la birda cxeestado cxi-loke.

         En vilagxo Belozem estas la plej granda bulgara kolonio de blankaj cikonioj. Tio felicxigas la vilagxanojn, kiuj kredas, ke la birdoj posedas magian forton, kiu kunigas la familianojn kaj stimulas la geedzojn naski pli da infanoj.

         En la bulgara vilagxo Belozem estas konstruita monumento al la blanka cikonio. Mi ne scias cxu aliloke estas monumento, kiu gloras la cikonion. Tiu cxi monumento atestas la popolan amon al la blankaj longakruraj birdoj, kiuj venas al ni cxiun printempon el la sudo kaj forflugas de ni en la fino de la somero.

 

                                                        Dancxo Dancxev

 

Esperanto-vivo

 

 

LA ZAMENHOF – TAGO

 

         Krei lingvon, en kiu la homoj povas interparoli, interkomprenigxi kaj korespondi, estas granda ideo, grava atingo de la homaro. Tian lingvon, lingvon de la espero, antaux 120 jaroj iniciatis Lazaro Ludoviko Zamenhof.

         Je la 17-a de decembro 2007 en la Nacia biblioteko de la bl-loj “Louis Braille” en Sofio kunvenis grupo da esperantistoj por celebri la naskigxtagon de Zamenhof. Sonis lia unua versajxo “Ho, mia kor’” kaj verkoj de aliaj auxtoroj. Estis prezentita La Unua Lernolibro, kiu aperis sub la plumnomo D-ro Esperanto. La cxeestantoj parolis pri siaj plej sxatatj legajxoj en Esperanto. Oni pridiskutis ankaux cxu estas eble kaj celkonforme aperigi en sonformato la grandan Esperanto-bulgaran vortaron de Iv. Sarafov, Dimitar Simeonov, Kiril Georgiev, Simeon Hesapcxiev kaj Georgi Dimov.

         Gxis nun la lingvo Esperanto plu vivas, cxar gxi estas parolata, en gxi okazas forumoj, renkontigxoj, konferencoj, Esperanto-kongresoj en- kaj eksterlande. Amikoj renkontigxas, intersxangxas opiniojn, amasigxas impresoj, la etoso estas unika.

 

                                                        Stojan Gospodinov

 

 

ZAMENHOF-TAGO EN RAZGRAD

 

         La dekvina de decembro – naskigxtago de L.L.Zamnhof, por la esperantistoj en urbo Razgrad estas grava dato.

         Laux la tradicio por memorigi la karan Majstron la membroj de ANEB sub la gvido de sia E-instruistino Radka Stojanova organizis kune kun pensiuloj  en klubejo “Medik” solenajxon dedicxitan al la centjarigxo de BEA kaj de la Esperanto-movado inter la bl-loj en Bulgario kaj al la 120-a datreveno de la apero de la Unua Lernolibro.

La aktivuloj de la kurso arangxis ricxan ekspozicion. Cxiuj cxeestantoj havis eblecon vidi diversajn lernolibrojn el Francio, Hungario, Rusio, Estonio, Makedonio kaj aliaj landoj, fotojn de Zamenhof. Ili auxskultis atente la paroladon de s-ino R. Stojanova pri Zamenhof, auxdis belajn E-kantojn.

Por cxiuj tre interesa estis la maratono de legado. Dejan Nikolov, Veska Marinova, Ivanka Dekova, Radka Stojanova k.a. tralegis interesajn legajxojn pri Zamenhof, Vasilij Erosxenko, pri la unua bulgara E-kongreso en Veliko Tarnovo, anekdotojn kaj prezentis la teatrajxeton “Unua konversacio en Esperanto”. La partoprenantoj ricevis specialajn diplomojn..

Fine de la solenajxo du poetinoj el la gastoj – Radoslava Mirkova kaj Olja Draeva, tralegis siajn versajxojn kaj promesis lerni Esperanton.

Cxiuj partoprenantoj en la solena kunveno forlasis la klubejon forportante en siaj koroj ne nur sciojn kaj amon al la bela kaj utila lingvo Esperanto. Esperanto gajnis novajn amikojn kaj adeptojn.        

 

                                               Radka Stojanova

 

ESPERANTO – PONTO INTER DIVERSNACIAJ LITERATUROJ

(prelego antaux la 73-a IKBE en Albena, Bulgario, en 2007)

 

Krom la grandaj literaturoj, kiuj estas tradukataj al pluraj lingvoj, al Esperanto ofte estas tradukataj literaturoj de la malgrandaj popoloj. Cxiuj, kiuj lernis Esperanton,spertis tion.  La tradukojn en Esperanton kaj el Esperanto al la naciaj lingvoj faras talentaj kaj entuziasmaj esperantistoj kun la deziro prezenti sian kulturon pere de Esperanto.Tiel ekz. literaturaj verkoj de la plej grandaj islandaj verkistoj pro nekono, nesuficxa komerca efekto kaj ignorado de la grandaj popoloj kaj iliaj kulturoj eble neniam estus tradukataj al la germana, angla, rusa k.a. lingvoj, des malpli al la greka, serba, kroata, bulgara. Dank’ al la tradukoj de Baldur Ragnarsson, unu el la plej konataj E-poetoj, kiu tradukis plurajn verkojn de sia nacia literaturo, ni povas legi la plej bonajn pagxojn de la islanda literaturo. Ekzistas pluraj similaj ekzemploj. Temas pri korea, vjetnama, japana, cxina k.a. literaturoj. Nian konatan komediiston Branislav Nusxicx la cxinoj konas per Esperanto. Per Esperanto estas tradukitaj en serbokroatan interesaj verkoj el la pola literaturo pri la fasxistaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito. Okazas, ke gxuste tiuj  verkoj tradukitaj en Esperanton dank’ al la kapablo kaj klopodo de la E-tradukistoj, estas  tradukitaj el Esperanto al aliaj naciaj lingvoj. Do, ni povas diri, ke Esperanto vere farigxas literatura ponto kaj gxi havas rolon de ligilo inter du naciaj kulturoj, kion la mondlingvoj ne povas plenumi. Avantagxo de Esperanto estas, ke tiu funkcio estas pli egalece uzata kompare kun la aliaj lingvoj. Esperanto pro sia esenca eco, ke gxi ligu kaj ne disigu la homojn, kiel lingva ponto inter ili ne povas ne trakti la literaturon kaj gxenerale la kulturon de iu ajn popolo.

Ofte neglektante la financan profiton E-eldonistaj firmaoj kaj individuaj E-eldonistoj entuziasme publikigas la tradukojn de verkoj. Tiuj verkistoj de la malgrandaj popoloj, kiuj apartenas al la t.n. malgrandaj literaturoj, neniam eble estus legataj en la evoluinta mondo: Usono, Germanio, Svedio k.t.p. Tamen dank’ al  Esperanto la kulturoj povas ligigxi kaj ekkoni unu la alian. Tiel la verkistoj de tiuj kilturoj povas esperi pri aliro al la internacia literatura scenejo. Se iufoje iliaj verkoj estas tradukitaj al Esperanto, estas ebleco, ke ni tradukos ilin al pluraj lingvoj, teorie al cxiuj lingvoj.

 

                                               Nedeljka Lozajicx

 

60-A KONGRESO DE BULGARA ESPERANTO-ASOCIO

de la 5-a gxis la 7-a de septembro 2008

urbo Carevo

 

05.09.2008 (vendredo):

18,00 h. – Akcepto de la partoprenantoj en hotelo “Panorama”

20,00 h. – Interkona vespero en restoracio “Jundula”

 

06.09.2008 (sabato):

 9,00 h. – inauxguro de la kongreso en legejo “Georgi Kondolov”

18,00 h.- Literatura programo

20,00 – Amika vespermangxo en restoracio “Vasiliko”

 

07.09.2008 (dimancxo):

 9,00 h. – Promenado en la malnova kvartalo “Vasiliko”

12,00 – forveturo de la partoprenantoj.

 

PREZOJ:

1.     Kongresa kotizo – 4,00lv.

2.     Interkona vespero – 4,00 lv.

3.     Amika vespermangxo – 12,00 lv.

4.     Tranoktado (por unu nokto):

-         en hotelo “Panorama” – 15 lv.

-         en kabanvilagxo “Jundulo” – 10,00 lv.

5.     Nutrado:

           -matenmangxo – 3,00 lv.

- tagmangxo- 5,00 lv.

 

 

ESPERANTO-SOCIETO “ROZA VALO” – KAZANLAK,

ORGANIZA KOMITATO DE LA 81-A SAT-KONGRESO

 

Estimataj gesamideanoj,

         De la 9-a gxis la 15-a de auxgusto en Kazanlak okazos la 81-a kongreso de SAT. Esperanto-societo “Roza valo” decidis akcepti gastigi la kongreson, cxar por multaj esperantistoj pro diversaj kialoj estas malfacile viziti internaciajn arangxojn. Nia deziro estas, ke la kongreson partoprenu kiom eble pli da bulgaraj esperantistoj, kiuj havos eblecon interparoli kun alilandaj esperantistoj, diskuti, intersxangxi opiniojn kaj ideojn, amuzigxi en amika etoso.

         En la momento SAT havas jenajn frakciojn: de la ekologoj, de la komunistoj, de la liberpensantoj k.a. Ni antauxvidas ankaux konvenan kulturan programon: lekciojn, ekskursojn, partoprenon de BET k.a.

         Ni antauxvidas tranokton en komuna logxejo nur por bulgaroj – 9 lv. por unu nokto. Iuj niaj anoj ankaux povus akcepti gastojn, sed ne multaj havas tiun eblecon. Se vi ne havas eblecon cxeesti dum la tuta tempo, eblas resti nur kelkajn tagojn. Ni sendos al la societoj detalan kongresan programon kaj aligxilojn.

         La societa estraro faras cxion eblan, por ke pli da bulgaroj povu veni en Kazanlak kaj partopreni la kongreson. Kiu volas, povas partopreni per prelego aux en la arta programo. Ni atendas proponojn.

         Cxiuspecajn demandojn vi povas adresi al:

-Svoboda Damjanova, 6100 Kazanlak, Makariopolski 7, tel. /0431/82303 aux 0886754593, boka_esp@abv.bg, skype-svobodada;

-         Septemvrina Ivanova, 6100 Kazanlak, Emanuil Manolov 14,

Tel. /0431/ 78293 aux 0889054228, sid66@abv.bg, skype-sidesp21 .

         Ni atendas vin en la Valo de la rozoj kaj de la tracaj regxoj.

 

                                                        Svoboda Damjanova

 

Ekde la 12a ĝis la 19a julio 2008 okazos 

la 9a Kultura Esperanto-Festivalo

 

Ĉu esti aŭ ne esti (en KEF 9) - tio estas la demando!

 

Denove okazas la Kultura Esperanto-Festivalo !

Se vi jam partoprenis, vi certe memoras pri kio temas:

Tagoj dediĉitaj al muziko, teatro, literaturo kaj aliaj kampoj de la esperanto kulturo.
En la 100 jubilea jaro de la Dana kaj Universala Esperanto-Asocioj, ni prezentas la 9an KEF en la urbo de Hamleto aŭ almenaŭ lia kastelo Kronborg en la urbo Helsingør - 40 km norde de Kopenhago.

Venu, vidu kaj ĝuu KEF-on de la 12a ĝis la 19a de julio 2008.
La kerna ideo de la festivalo estas ĝui la kulturon, ne koncentriĝi al la lingvo mem kaj ĝiaj propagandaj efikoj.

La unikaĵo de KEF estas tio, ke temas pri festivalo kiu plene koncentriĝas al orignala altkvalita Esperanto-kulturo. 

 

Ĝi estas gravega forumo por prezenti kaj konsumi diversajn aspektojn de Esperanto-kulturo kaj instigi homojn al kreemo. Krome, ĝi estas ankaŭ unika eblo por Esperanto-artistoj renkonti unu la aliajn kaj iniciati novajn projektojn.

Vidu pli kaj aliĝu ĉe: www.kef.saluton. dk

 

 

 

El Esperanto-amaskomunikiloj

 

ANTOLOGIETO DE NIA ORIGINALA KONVERSACIA STILO

         Mi aldonis: “falsigita” por ke cxiu korektu ecx tion!

 

1.     Jen importanta rimarko.

2.      Cxu la nocio estis konita al vi? (temis pri la vorto “gemuta”)

3.     Bv. disponu al ni veganan mangxon.

4.     Oni ankaux provizu fruktojn al ni.

5.     Li survivis samkiel sia filino, malgraux suferis persekutadon.

6.     Kial vi iras al la maljusta direkto?

7.     La ondoj malbonigis sxin. Kiel vi estas nun?

8.     Li ricevis leteron postulanta sian sinmortigon.

9.     En duono da horo ni ne finigxos, cxar tuj komencos novaj proponoj.

10. Multaj de ni portas nobelulajn nomojn.

11. Donu al ni sxancon paroli kun la portugalano.

12. Se mi estas permesata preni someran ferion, mi povas ebligi vin profiti mian gastamecon.

13. Al kiu mi jxtos la pilkon? (en embaraso, kiam subite pilko alflugis kaj pene kaptigxis).

14. Ni devas interesigi la homojn al Esperanto.

15. Bv. ne obstrukcii la vojon al la polico.

16. Ni devas translokigi la televidon.

17. Des pli da ciferoj des pli nia akurateco malpliigxas.

18. Mi vanis por plezuri vin, infanojn!

19. Se vi falsigos la kuponojn, vi venenigos la etoson.

20. Se lernanto batas iun de la alia sekso, cxu ni tion punu, donu al tiuprelegon aux forprenu de tiu la rajton plu partopreni la lecionojn aux cxu tiu rajtas sin pravigi sen ke ties nomo estus enskribita en la nigra libro?  (ni diskutis pri la dubinda “sxli”)

21. La blankuloj venis por koloniigi niajn prateritoriojn.

22. Kaj nun ni devas halti la paroladon.

23. Ni komencigxu kun zero.

24. Bonan dusxon al vi, Wim! (al mia samcxambrano).

25. Estis emociiga songxo (de l’ homaro)

26. Mi ne auxdis vin pri kion vi intencas fari.

27. Mi deziras helpi por ke vi povas paroli senerare.

 

Solvoproponoj. Sed mi malfermos la orelojn por viaj komentoj.

 

1.     Jen grava rimarkigo!

2.      Cxu vi konas la nocion? (Cxu la nocio estas konata de vi?)

3.      Bv (bonvolu) disponigi al ni veganan mangxon.

4.      Oni provizu nin ankaux per fruktoj.

5.      Samkiel lia fratino(!) li postvivis, kvankam ili suferis persekutadon.

6.      Kial vi iras en la malgxusta (malbona) direkto?

7.      La ondoj sxin malbonfartigis. Kiel vi fartas nun? (Kiel vi sentas vin nun?)

8.      Li ricevis leteron postulantan lian memmortigon.

9.      En duonhoro (en duono de horo) ni ne finos, cxar tuj komecigxos novaj proponoj.

10.  Multaj el ni havas nobelan nomon.

11.  Donu al ni sxancon paroli kun la portugalo.

12.  Se oni permesos al mi preni somerajn feriojn (se estos permesite al mi), mi povus ebligi al vi profiti de mia gastamo (gxui mian gastamon).

13.  Al kiu mi jxetu la pilkon?

14.  Ni devas interesigi Esperanton al la homoj/interesi la homojn pri Esperanto.

15.  Bv. ne obstrukci al la polico la vojon.

16.  Ni devas transloki la televidilon.

17.  Ju pli da ciferoj, des malpliigxas nia precizeco (“akurata” signifas nur “gxustatempa”).

18.  Mi venis vin plezurigi, infanoj!

19.  Se vi falsos la kuponojn, vi venenos la etoson.

20.  Se lernanto batas iun de alia sekso, cxu ni tiun punu, donu al li aux sxi prelegon aux forprenu de la kulpulo la rajton plu partopreni en la lecionoj aux cxu la koncernato rajtus sin pravigi sen ke la nomo estus enskribita en la nigra libro?

21.  La blankuloj venis kolonii niajn prateritoriojn.

22.  Kaj nun ni devas haltigi (cxesigi) la paroladon.

23.  Ni komencu de nulo (per nulo).

24.  Bonan dusxigxon al vi, Wim!

25.  Estis emocia songxo (Ecx tiu de la homaro okazis en “densa mallumo”, do nokte: ne temas pri revo!)

26.  Mi ne auxdis de vi, kion vi intencas fari. (regulo de la nerekta parolo)

27.  Mi deziras helpi, (por) ke vi povu paroli senerare!

 

Rob Moerbeek

                                           (el “Internacia pedagogia revuo”)

 

El la vivo de la nevidantoj

 

LITERATURA KLUBO “SLEDA” GASTAS EN PRILEP

 

          De la 6-a gxis la 8-a de Julio 2007 reprezentantoj de la plovdiva literatura klubo “Sleda” /”Spuro”/ kaj de la plovdivaj nevidantaj e-istoj gastis duan fojon al siaj amikoj en Prilep. La urbo estas proklamita kultura cxefurbo de Makedonio en 2007 kaj en gxi gastas miloj da kulturagantoj el Makedonio kaj vizitantoj el la tuta mondo.

         Antaux la gastigantoj kaj la reprezentantoj de la komunumo kaj de la lokaj elektronikaj amaskomunikiloj Stefka Stojcxeva, Zdravko Lekisxev, Dancxo Dancxev kaj Angel Sotirov prezentis siajn verkojn. Angel Sotirov kaj Velik Atanasov recitis versajxojn ankaux en Esperanto. El la gastigantoj Cvetanka Grigorova prezentis siajn versajxojn kaj Olga Trpcxeska – verkojn de la grandaj makedonaj poetoj Kocxo Racin kaj Blajxe Koneski. La prezidanto de la Societo de la bl-loj en Prilep Spiro Trpcxeski recitis verkojn de Hxristo Botev kaj aliaj bulgaraj auxtoroj. La gastojn salutis la urbestro mem, s-ro Marian Risteski, kiu informis ,ke Prilep estas gxemela urbo de Asenovgrad en Bulgario. Branko Nesxkoski, kunordiganto en la komunumo pri la kultura somero en Prilep, rakontis pri la historio de la urbo, pri gxiaj rimarkindajxoj kaj pri la kulturaja arangxoj okazantaj tiam en la urbo.

         Por la lokaj televido kaj radio estis intervjuitaj la gastoj Velik Atanasov (prezidanto de la plovdiva regiona organizajxo de bl-loj), Dancxo Dancxev kaj Angel Sotirov kaj la gastigantoj Spiro Trpcxeski kaj Branko Nesxkoski. En urbo Struga la prezidanto Jxarko Selkoski kaj la vicprezidanto Musli Pajaziti de la Makedonia asocio de la bl-loj invitis la bulgarajn delegacianojn kaj iliajn akompanantojn tagmangxi kune. Estis vizitita la monahxejo “S-ta Cxefangxelo Mikaelo” en proksimeco de Prilep kaj ankaux Ohxrid kaj la Panteono apud Krusxevo. Neforgeseblaj versxajne dum la tuta vivo restos la travivajxoj de la bulgara grupo sur la motorboato “Ohxridia” en la lago de Ohxrid.

         Dum la tuta tempo al nia delegacio estis montrita granda atento. Ni estis cxie renkontataj kun la konata makedonaj gastamo, varmeco kaj familiareco. Ni faris dekojn da fotoj kaj la plej ofta alvoko de niaj gastigantoj estis “Dajte da se slikame!” (“ Nu,ni faru fotojn!”). Cxe la disigxo niaj amikoj el Prilep faris al ni donacojn kaj esprimis deziron pri novaj renkontigxoj.

 

                                                        Angel Sotirov

 

DEKKVIN JAROJN EN LA RADIO

 

         Tio ne okazas ofte, precipe kiam temas  pri radioprogramo dedicxita al la homoj kun difektoj. Tamen la programo de radio “Alma mater” “Tiuj cxi etaj minutoj” estigxis dekkvinjara. Unuan fojon gxi eksonis je la 15-a de februaro 1993 en la unua sofia privata radio FM+ kaj de februaro 1995 gxin disauxdigas radiostacio “Alma mater” de la sofia universitato “S-ta Kliment Ohxridski”. De la komenco mem gxia auxtoro kaj gvidanto estas la nevidanta jxurnalistino Mira Popova.

         Mira Popova diplomigxis pri bulgara filologio en la Sofia universitato “S-ta Kl. Ohxridski”. Gxis la blindigxo sxi laboris en la biblioteko de la sama universitato kaj poste sxi estis redaktoro en revuo “Zari”, eldonajxo de la Asocio de la blinduloj en Bulgario. En diversaj periodoj sxi estis kunlaboranto de la Bulgara nacia radio kaj publikigis materialojn pri la problemoj de la invalidoj en cxefurbaj periodajxoj. Jen kial tute ne estas hazarde, ke gxuste sxi iniciatis la cititan radioprogramon kaj gvidas gxin gxis nun kun neestingigxanta inspiro. Dum la jaroj “Tiuj cxi etaj minutoj” okazis en malsama tempo kaj havis malsaman dauxron , sed cxiam restis fidela al sia cxefa celo – helpi la sxangxon de la rilato al la homoj kun difektoj kaj kontribui al ilia integrigxo en la socion.  En la programo temas pri cxio ligita al la vivo de la invalidoj, sed specialan atenton sxi donas al tio, ke malgraux la malfacilajxoj la homoj kun difektoj havas eblecojn lerni, labori kaj krei. Pro tio inter la partoprenantoj en la programo plej ofte estas invalidoj, kiuj havas diversajn okupojn, venkintaj la malfacilajxojn kaj trovintaj sian lokon en la vivo. En la studio gastis gepatroj, instruistoj, kuracistoj, verkistoj, gelernantoj, studentoj, reprezentantoj de neregistaraj organizajxoj kaj de sxtataj institucioj. Ne estas forgesita ankaux la Esperanto-movado inter la blinduloj.  En la interparoloj estas montrataj ne nur la atingoj, sed ankaux la obstakloj vivi plenvalore kaj estas sercxataj rimedoj por ilia venko. Estas proponataj ankaux informoj pri la sperto de aliaj sxtatoj en la solvado de la problemoj de la homoj kun difektoj.

         Nun la programo “Tiuj cxi etaj minutoj” de radio “Alma mater” estas disauxdigata cxiun jxauxdon  de la 17-a gxis la 18-a horo en la frekvenco 88 megahercoj. Ni esperas, ke gxi dauxros ankoraux longajn jarojn por esti utila al pli multe da homoj.

 

Literaturo, arto, kulturo

 

Okaze de la 160-a datreveno de la naskigxo de Hristo Botev ni proponas al la legantoj lian poemon

 

MIA PREGXO

 

“Benata estu Dio nia…”

 

                                      Dio mia, justa Dio!

                                      Ne vi en cxiela foro,

                                      Mi nur pregxas al vi, Dio,

                                      Kiun sentas mi en koro…

 

                                      Ne vi, kiun priadoras

                                      Pastroj kaj monahxoj piaj,

                                      Kiun per kandeloj gloras

                                      Ortodoksaj brutoj niaj;

 

                                      Ne vi, kiu el kot’ faris

                                      Viron kaj virinon lerte,

                                      Tamen por la hom’ preparis

                                      Sklavan vivon sur la tero;

 

                                      Ne vi, kiu sanktoleis

                                      Regxojn, papojn, patriarkojn,

                                      Kaj mizeran vivon kreis

                                      Por malricxaj miaj fratoj;

 

                                      Ne vi, sklavon instruanta

                                      Pregxi dum suferoj krudaj,

                                      Gxis la tombo lin nutranta

                                      Sole per esperoj nudaj;

 

                                      Ne vi, Dio de l’ trompuloj,

                                      De l ‘ tiranoj malhonoraj

                                      Ne, idolo de l’ stultuloj,

                                      De la malamikoj homaj!

 

                                      Sed vi, Dio de l’ racio,

                                      Defendanto de la sklavoj,

                                      Kies tagon la nacioj

                                      Baldaux festos kiel savon!

 

                                      Vi al cxiu vian amon

                                      Al liber’ inspiru, Dio –

                                      Por ke kontraux la tiranoj

                                      De l’ popolo luktu cxiu!

 

                                      Faru manon mian sxtalo,

                                      Armu min per fera forto:

                                      En la fajro de l’ batalo

                                      Trafu ankaux min la morto!

 

                                      En fremdlando vi ne lasu

                                      Ardan koron velki, Dio-

                                      Mia voko ne trapasu

                                      Kvazaux tra dezerto krio!…

 

Ekkonu nian landon kaj popolon

 

FESTO DE LA CXEVALAJ KONKURADOJ

 

         Cxiujare en ortodoksa Bulgario sabaton post la komencigxo de la granda fasto en la vilagxoj oni organizas cxevalajn konkuradojn. Mi devas substreki, ke en multaj regionoj de la lando ekzistas centroj, en kiu oni bredas cxevalojn kaj estas lernejoj pri rajdado.  Multaj junaj homoj havas deziron esti en kontakto kun cxevaloj, rajdi sur ili kaj partopreni en rajda vetkurado.

         En vilagxo Vojvodinovo, regiono de Plovdiv, en Varna kaj en multaj aliaj lokoj estas specialaj lernejoj, kie oni lernas la rajdarton. Laux la junaj homoj la cxevalrajdado estas io neripetebla kiel sento, kiun oni ne povas priskribi per vortoj, nur oni devas sperti gxin. La kontakto kun la cxevalo donas al la homo multe da emocioj kaj agrablaj travivajxoj. Cxe la cxevalrajdado estas nenio timiga flanke de la besto, se la cxevalo kaj la homo bone interkomprenigxas. Se la homo scias kiel rilati al la besto, tio helpas al la besto alkutimigxi al la homo kaj ne estos problemoj en la tandemo. La rajdado estas amuza, gxoja kaj gaja. La egaleco inter la homo kaj la cxevalo estas magia afero. Inter la homo kaj la besto naskigxas sincera amikeco. La kunlaboro inter ambaux estas necesa kaj grava en ilia cxiutaga kunvivado. La cxevaloj estas amataj bestoj de la bulgaroj, sed ne cxiu povas havi sian propran cxevalon. Tial en la rajdlernejoj la bulgaroj havas eblecon ekkoni kaj amikigxi kun la cxevaloj. Ofte la amo al la cxevaloj naskigxas en la fruaj infanaj jaroj, kiam la infanoj ekhavas kontakton kun la besto kaj komencas lerni rajdi gxin. Ne cxiu cxevalrajdanto estigxos sportisto, sed certe estos bona amiko de la besto. En la cxiutaga kontakto inter la homo kaj la cxevalo, en la zorgoj pri la besto, naskigxas la amikeco inter la homo kaj la cxevalo.

         En la tago de S-ta Teodoro la cxevalrajdantoj montras sian arton laj lertecon. La publiko pritaksas ilian majstrecon kaj en la koroj de la rajdantoj kaj de la publiko sxprucas sincera gxojo.

 

                                                        Venko Modesta

 

Anoncoj

 

 

ANEB INFORMAS:

         La sonstudio de ABB laux iniciato de ANEB eldonis kvin kompaktajn diskojn kun literaturaj verkoj en Esperanto. La enhavon de kvar el ili ni publikigis en “Esperanta fajrero” (n-ro 3/2007). La kvina enhavas cxiujn numerojn de revuo “Bulgara esperantisto” de 2007.

         La dezirantoj acxeti la diskojn skribu al jena adreso:

 

                   Sayuz na slepite v Bulgaria

                   Studio za zvukozapis-

                   Irina Zaharieva/ Sergej Dubina

                   Str. Najcxo Canov 172

                   1309 Sofia (Bulgario)

 

         Por alilandaj e-istoj la prezo de unu KD estas 7 euxroj (inkluditaj la bankaj sxargxoj de la bulgara banko). La monon bv. sendi al la banka konto de ABB:

                   BG 04 TTBB 9400 1521

                            0399 51

                   TT BB BG 22

                   SG Expressbank

                   Sofia

                   Sayuz na slepite v Bulgaria

 

         Pri la sendita mono vi nepre informu per letero al la adreso de ABB. Post la ricevo de la pago oni sendos la menditajn diskojn. Vi povas acxeti apartajn diskojn aux cxiujn.

 

*****

         La Nacia biblioteko de la bl-loj “L. Braille” en Sofio eldonis brajle la fabelon “Ansero vojagxanto” de Elena Popova. La eldonkvanto estas limigita, pro tio la bulgaraj e-istoj povas trovi la libron en la regionaj brajlaj bibliotekoj.

 

*****

 

Laux iniciato de ANEB estas registritaj sur KD cxiuj kvar numeroj de “Bulgara esperantisto”-2007. La bulgaraj e-istoj povas trovi la diskon en la regionaj fonotekoj.

 

 

*****

 

         Kun la subteno de la prezidanto de ABB s-ro Vasil Dolapcxiev la sonstudio de ABB registros sur KD por parolantaj revuoj la organon de BEA “Bulgara esperantisto”. Gxi aperas kvarfoje jare. Oni povas trovi gxin sur la diskoj aperantaj en marto/aprilo, junuio/Julio, septembro/oktobro, decembro/januaro.

 

 

*****

         La revuon “Esperanta fajrero” oni jam povas legi en la reto cxe: www.sotirof.dir.bg

 




Íà÷àëî