Íà÷àëî

 

 

 

REVUO "ESPERANTA FAJRERO"

n-ro 2/2010

aprilo - junio

jaro XXV

aperas kvarfoje jare

 

Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/

  Respondeca redaktoro: Danĉo Danĉev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv tel./032/ 64 95 46; 0899 28 48 00

Redakta komitato: Vladimir Ĵelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova

Eldonantoj:

Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/,
str. Landos 24-2-2, BG-4006 Plovdiv

Nacia biblioteko de la bl-loj “L.Braille”,
pl. Slavejkov 2-2, BG-1000 Sofio

Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/,
str. Najĉo Canov 172, BG-1309 Sofio

La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD
Ĝi estas presata en la brajla presejo de ABB.
La sonregistraĵo estas farata en la sonstudio de fondaĵo “Artforum 01”
La revuo estas legebla ankaŭ en la reto ĉe www.sotirof.dir.bg

Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova
Pretigo por brajla presado: Keranka Miluŝeva kaj Ivan Dobrovolov

Enhavo:
p ... E-vivo: Agadplano de ANEB-estraro por 2010-a jaro
p...    “   “    Dekdua jarkunveno de ANEB
p...    “    “   62-a kongreso de BEA
p...    “     “ Sultanka – la solkantistino kaj samideanino
p... El la vivo de la nevidantoj: Hobbys-klubo en Dobriĉ
p...       “           “           “        Virina klubo en Plovdiv
p...  Lingvaj demandoj: Tiel-kiel, kiel-tiel
p...  LAK: Homarano /V. Eroŝenko/
p...     “      Libreto por diveni, libreto por desegni
p... Ekkonu nian landon kaj popolon: Sopot – urbo de la bulgara Esperanto-                                                        kongreso en 2010
p...  Interesaĵoj: Egipta muzeo trejnas blindulojn ĉiĉeroni
p...          “           La bonaj manieroj estas eternaj
p... Humuro : Anekdotoj

Esperanto – vivo

AGADPLANO DE ANEB-ESTRARO POR 2010 J.

  1. Aprobi la financan raporton – 2009.
  2. Aprobi la provizoran buĝeton por 2010.
  3. Aprobi la regularon pri la distingoj.
  4. Decidi pri brajla eldono de la ANEB-statuto.
  5. Organizi jarkunvenon de ANEB en majo 2010.
  6. Celebri la 120-an datrevenon de la naskiĝo de Vasilij Eroŝenko.
  7. Celebri la 25-jariĝon de revuo “Esperanta fajrero”.
  8. Organizi la tradician E-renkontiĝon en Varna en aŭgusto.
  9. Certigi regulan aperigon de revuo “Esperanta fajrero”.
  10. Trovi leganton por realigi sonregistraĵon (KD) de unu E-libro.
  11. Kolekti la membrokotizon por 2010.
  12. Serĉi eblojn por organizi E-kursojn.
  13. Helpi al la membroj, kiuj deziras partopreni en E-kongresoj kaj aliaj E-aranĝoj.
  14. Serĉi financajn rimedojn por la agado de ANEB.


DEKDUA JARKUNVENO DE ANEB

         La 26-an de junio 2010 en la Esperanto-klubejo de ANEB en Plovdiv kolektiĝis 14 ANEB-anoj kaj kelkaj gastoj. Prezidanto de la kunveno estis Dimo Dimov kaj sekretario Radka Stojanova. Komence la ĉeestantoj honorigis la memoron de la forpasintaj Sultanka Mineva kaj Pejĉo Pejĉev.
Post la agadraporto de la estraro estis pridiskutita la stato de la asocio kaj donitaj rekomendoj pri ĝia estonta agado. La raporton de la estraro oni povos legi en la sekva numero de “Esperanta fajrero”. Estis aprobita la buĝeto por la jaro 2010. La ĉeestantoj decidis ankaŭ ĉi-jare organizi la tradician E-renkontiĝon en Varna en aŭgusto kaj dediĉi ĝin al la 120-jariĝo de Vasilij Eroŝenko.
Laŭ la statuto de ANEB por la unua fojo estis honorigitaj membroj kaj helpantoj de ANEB. La distingon Honora membro ricevis Spas Karafezov kaj Fani Mihajlova. Per Honora diplomo estis distingitaj Boris Bodiĉev, Elena Nikolaeva, Veselina Stoilova. Honoran diplomon ricevis ankaux niaj multjaraj  helpantoj Vasil Dolapĉiev – prezidanto de ABB, Mihail Karlin – prezidanto de  Konsumkooperativo de la bl-loj en Bulgario, Petar Petrov – direktoro de la Lernejo por infanoj kun difektita vidpovo, Stefan Danĉev – direktoro de la Nacia rekapabliga centro por bl-loj.
Estis pridiskutita revuo “Esperanta fajrero”.
Fine estis tralegita informo pri la 62-a Nacia kongreso de BEA.
Post la kunveno estis regalo kaj la partoprenanatoj amike kunestadis en gaja estoso.

                                                        Vladimir Ĵelev


62-A KONGRESO DE BULGARA ESPERANTO-ASOCIO
3 – 5 DE SEPTEMBRO 2010
URBO SOPOT

TAGORDO:

  1. Priagada raporto de la Estraro de Bulgara Esperanto-Asocio.
  2. Raporto de la Kontrola komisiono de Bulgara Esperanto-Asocio.
  3. Sxanĝoj en la Statuto kaj aprobo de nova Statuto de Bulgara Esperanto-Asocio.
  4. Elekto de novaj gvidorganoj de BEA.

Por partopreni la kongreson oni devas pagi partoprenkotizon ĝis la 28.08.2010:
- delegitoj – 4 lv.
- gastoj      -  6 lv.
- nemembroj de BEA – 10 lv.

La tranokto kostas /por unu nokto/:
- en komuna loĝejo en Sopot – 7 lv.
- en komuna loĝejo en Karlovo – 7 lv.
- en privata domo en Sopot – 15 - 20 lv.
- en privata domo en Karlovo – 10-15 lv.
- en hotelo en Sopot  - 20- 25 lv.
- en hotelo en Karlovo – 20-50 lv.

Koktelo je la 3-a de septembro kostas 5 lv.
Vespermanĝo je la 4-a de septembro kostas 10 lv.

La monon bv. sendi al jena adreso:

4300 Karlovo
p.k. 44
Internacia Universitato
Prof. Boĵidar Stefanov Leonov
/por la kongreso/

La aliĝilojn bv. sendi al la supra adreso aŭ rete al : leonov@rozabg.com
Por pliaj informoj: leonov@rozabg.com aŭ telefonoj:
0885056469; 0878753116; 0895761969
0335-93933 /post la 21-a h./

SULTANKA – LA SOLKANTISTINO KAJ SAMIDEANINO

    Kelkaj generacioj da blindaj geesperantistoj el Ameriko, Eŭropo kaj Azio konas ŝin.Verŝajne ne estas alia bulgara blinda esperantisto kun tiom multe da geamikoj inter nia samideanaro. Siaj bonaj amikoj estis  la plej eminentaj nevidantaj esperantistoj.

  Sultanka Mineva naskiĝis en Plovdiv.Si studis en blindullernejo, kie ŝi lernis E-on. Fininte la lernejon Sultanka edziniĝis kaj loĝis en Ruse ĉe sia bopatrino. Tie ŝi finis gimnazion.

Eble estos interesa por nia afabla legantaro la jena sufiĉe kurioza fakto:  La profesia bindul-koruso, en kiu Sultanka iĝos eminenta solkantistino,  tre malfacile malfermis siajn pordojn por ŝi. Sultanka kelkfoje kandidatiĝis malsukcese por laboro  en tiu koruso. Finfine ŝi estis akceptita kiel artisto-korusano. Tiam neniu supozis, ke Sultanka estiĝos fama solistino de la koruso. Sed post tempo la nova juna dirigento Stojan Babekov rimarkis la muzikan talenton de la ĥoranino Sultanka , ŝian neimageble fortan voĉon. Laŭ la fakuloj ŝi estis bonega, potenca lirika-drama soprano. Dank’ al majstro Babekov por unua fojo Sultanka fariĝis solkantistino kantante la solo- partion en la  “Kanto de fiŝisto”, kies muzikon komponis Babekov mem. Aŭtoro de teksto de tiu kanto estas Najden Valĉev. “La kanto de fiŝisto” eĉ estis registrita sur  gramofondisko. Dank’ al la  kantpedagogoj Lazar Maksimov, Ekaterina Spiridonova, Rusko Ruskov k.a., la kantista talento de Sultanka disvolviĝis kaj ŝi estiĝis eminenta solistino de la koruso. Si komencis kanti ankaŭ la plej popularajn operajn ariojn kiel tiujn de Toska,  Norma, Santuca k.a.

    La bulgara profesia blindulĥoro certe estas sufiĉe bona skolo por kantistoj, ĉar en ĝi komencis sian kantistan karieron eminentaj operaj tenoroj kun normala vidpovo kiel Miĥail Svetlev, Hristo Kamenov,  Mihail Tomaŝov k.a. En tiu ĉi koruso profesie startis ankaŭ la vidhandikapulo Radostin Georgiev, nuna fama solisto  en la filharmonia koruso.

En la kvindekaj jaroj de la pasinta jarcento la dirigentoj kaj artistoj-korusanoj de la profesia blindulkoruso estis la intelekta elito de la bulgara blindularo. Ĉi-tiu elito tiam suprenigis kaj malsuprenigis la bulgarajn blinduluniajn prezidantojn.Tial la bulgara blindulasocia gvidantaro  longan tempon havis grandan respekton al la profesia blindulkoruso. Kun sia kolerika temperamento Sultanka estis ankaŭ tre aktiva sociaganto.

Sajne la sofia IKBE , okazinta en 1963, en kies kulturprogramo partoprenis la bulgara profesia blindulkoruso, tre helpis al Sultanka aktiviĝi en la E-movado. Kune kun Tanja Mileva (alia bulgara mondkonata esperantistino)  kaj Stefan Paskulov ŝi komencis partopreni en IKBE, en kies kulturprogramoj Sultanka prezentis famajn operajn ariojn. Eĉ en Rimini (Italio) kaj Stokholmo (Svedio) Sultanka Mineva kaj Stefan Paskulov havis koncertojn ne nur  por la samideanaro, sed ankaux por neesperantista publiko.

La unua IKBE ekster Bulgario, en kiu Sultanka partoprenis, estas tiu okazinta en Budapeŝto(1966),  la dua IKBE – tiu organizita en Helsinki(1969), denove la triopo estis la sama: Sultanka, Tanja, Stefan. Aliĝis kelkiam al ilia grupo alia fama blinda esperantisto kaj eminenta bulgara muzikisto Mihail Karamihajlov  kaj la triopo iĝadis kvaropo. Ĉi-tiuj kelkaj feliĉuloj ofte sukcesis penetri okcidenten tra la “fera kurteno” en la tempoj de la “malvarma milito”.

La 6-an de decembro Sultanka kune kun siaj parencoj kaj amikoj festus 80-jaran jubileon. Sed la 22-an de marto, post longa kaj peza malsanado, ŝi forpasis. Ripozu en paco, kara nia samideanino!!!                                              

                                                        Angel Sotirov       

El la vivo de la nevidantoj

HOBBYS- KLUBO EN DOBRIĈ

         La 8-an de marto, la Internacian virinan tagon, la virinoj de HobbyS – klubo en Dobriĉ festis kun granda amo, ĉarmo kaj sindonemo al sia patrina kaj virina festo. Tagojn daŭris la preparoj por ne unu, sed du ekspozicioj, frukto de ilia amo, manlaboro kaj lerteco.
Unu el ili prezentis gobelinojn, manfaritajn tablotukojn, naztukojn k.a.
La dua ekspozicio prezentis arte faritajn kulinarajn specialaĵojn, inter kiuj estis enplektitaj floroj kaj geranio por longvivado.
La rubandon de tiuj ekspozicioj distranĉis d-ro Katja Ganova-vicregionestro de Dobriĉ. Festan paroladon faris d-ro Ganova kaj la prezidanto de la klubo Ivan Todorov kaj al ĉiuj virinoj ili enmanigis florojn. Ĉeestis ankaŭ invititaj ĵurnalistoj. Estis tralegita gratulo de parlamentaj deputitoj.
La arta programo kaj la sekvanta ĝin regalo pasis sur la fono de la muziko de Richard Clyderman.
El intrer la kulinaraj bongustaĵoj estis distingitaj tiuj de Penka Marinova, Stojanka Djakova kaj Dimitriĉka Damaskinova.

Ivan Todorov, prezidanto de la estraro de Hobby’s klubo
en Dobriĉ (revuo “Zari”, n-ro 3/2010)

VIRINA KLUBO EN PLOVDIV

         En februaro la klubo de la plovdivaj virinoj kun difektita vidpovo markis ankoraŭ unu jaron sur sia vojo, malfacilan jaron, sigelitan de la monda ekonomia krizo, kiun sentas la pli granda parto de la bulgaraj familioj. Sed la bulgara virino, entreprenema kaj obstina, sukcesas eliri el ĉiu situacio kaj iri antaŭen.
Ankoraŭ en la komenco de 2009 la virinoj de la klubo ŝangxis ion en sia agado. Se antaŭe ili festis diversajn festojn en restoracioj aŭ kafejoj, nun ili devis ĉion organizi kaj okazigi en la klubejo.
La klubaninoj havas abundon da okazoj por kolektiĝi, esti kune. Ili ne preterlasis la feston de S-ta  Trifono Zarezan kaj S-ta Valenteno, de Avino Marta, la 8-an de marto, la Printempon, la Tagon de la humuro kaj ŝerco, Kristnaskon. La plovdivaj sinjorinoj strebis ĉion fari laŭ la tradicioj. Sed en ĉiuj festoj senteblis la manko de la sperta mano, la neelĉerpebla krea energio kaj spirito de Veliĉka Karparova.
Ĉe iuj povas resti la impreso, ke la klubaninoj kolektiĝas nur por festi. Tute ne estas tiel. Kun granda amo ili preparis “martenici” (martfadenoj ruĝa-blankaj, ornamaĵoj, kiujn oni portas la 1-an de marto kiel simbolon de sano kaj prospero) kiel por la infanoj de infanĝardeno “Feliĉa infaneco”, tiel ankaŭ por la loĝantoj de la domoj por maljunuloj kaj por junuloj kun sanproblemoj. Grandaj “martenica”-j  “Piĵo kaj Penda” ornamis la oficejojn de la supermerkatoj “Sani” kaj “Kaufland”, de la firmaoj “Alen mak” kaj “Bella-Bulgario”, kiuj finance subtenis en iu aŭ alia formo la virinan klubon. Dum la kunvenoj regule estas legata la revuo “Zari” (“Aŭroro”), estas diskutataj kulinaraj kaj prisanaj temoj, kiel ankaŭ la ŝangxoj de la leĝoj rilataj al la homoj kun difektoj.  Kiam la vetero pliboniĝis, komenciĝis la konstantaj vizitoj al historiaj lokoj kaj naturaj vidindaĵoj. Realiĝis la revo de la klubaninoj viziti la batalurbon Klisura, grupo de ili faris “salton” ĝis Grekio. Ili planas ĉi-jare viziti la monaĥejon de Rila.
Pasintan jaron la virinoj travivis la ĝojon de geedziĝoj kaj naskiĝo de genepoj. Kiam, tamen, iu el ili havis problemon, kiel kutime ili esprimis sian solidarecon kaj kunpartoprenon.
La organizita vivo de la klubaninoj donas al ili la memsenton de fortaj kaj kapablaj homoj. Iuj el ili havas amikajn rilatojn de preskaŭ duonjarcento. Kune ili travivis siajn junulajn emociojn, estis nedisigeblaj ankaŭ en la plej gravaj momentoj de la vivo – geedziĝoj, nasko kaj kreskigo de gefiloj kaj genepoj, ankaŭ eĉ iliajn abiturientajn balojn. Pro tio en festaj kaj solenaj okazoj la virinoj ĉiam plenumas sian himnon, testamentitan al ili de la forpasinta Veliĉka Karparova.
“Nedisigeblaj ni estis, estas kaj estos” – firme deklaras la klubaninoj. Ni deziru al ili sukceson.

Georgi Genov, Stojanka Angelova
(revuo “Zari”, n-ro 3/2010)

 

Lingvaj demandoj

“TIEL-KIEL, KIEL-TIEL”

         La frazoj, en kiuj estas du propozicioj ligitaj per tiel - kiel (auxkiel - tiel) entenas ĝenerale ideon de komparo inter du elementoj: oni komparas ion, kio ne estas konata aŭ estas ne sufiĉe klara, kun alio kion oni konas. Do, estas du terminoj: komparataĵo kaj bazo de komparo.
De kelka tempo ni observas ĉe iuj samideanoj konstantan praktikon meti nepre la terminon, enhavantan la komparataĵon (tiel), en la unuan lokon, kaj en la duan lokon la terminon, kiu enhavas la komparbazon (kiel).
Tiu ĉi praktiko verŝajne estas ŝuldata al influo de iu nacilingva uzo, aŭ eble al imita uzo de iu esperanta verkisto, sed laŭ mia opinio la pedanta sekvado de  tiel - kiel anstataŭ kiel-tiel en similaj frazkonstruoj ne povas trovi pravigon kaj apogon sur la logiko.
Ne nur per tiel - kiel estas esprimata komparo, sed ankaŭ per la ceteraj vortetoj de la korelativa tabelo: kia – tia, kie – tie, kiom – tiom ktp. Ni certe memoras la proverbon: kia patrino – tia filino. Kion ni esprimas per ĝi?  - Ni konas la patrinon kaj ni deziras aserti, ke la samajn kvalitojn kiel ŝi havas ankaŭ la filino. ĉu estus pli logike konstrui la esprimon jenmaniere: “Tia filino – kia patrino”?
En similaj okazoj oni sentas, ke estas pli logike meti unue la komparbazon kaj poste la komparataĵon. Kaj jen ekzemplo pri konstruo kun kiel – tiel: En la Universitato oni malfermis kurson de Esperanto por studentoj, tamen krom studentoj ĝin vizitas anka kelkaj laboristoj. Kiel ni esprimus tiun ĉi staton?
La kurso estas vizitata kiel de studentoj, tiel (ankaŭ) de laboristoj.
La normala, la regula stato estas la vizitado fare de studentoj – ja por ili estas malfermita la kurso. La vizitado fare de laboristoj estas nur escepto preter la regula stato. Certe ne estus tre logike konstrui la frazon jene: La kurso estas vizitata tiel de laboristoj, kiel de studentoj.
Pro la elmetaj konsideroj mi ne trovas tre trafe aranĝitaj la sekvantaj frazoj  kiujn mi legis en unu tradukaĵo:
“ La individuaj artistoj ne postrestis en la nobla konkurado tiel ĉe konkursoj, kiel ankaux sur la koncertaj estradoj”.
“La Sofia Filharmonio kontentigas la plej pretendemajn aŭskultantojn tiel per sia teknika prepariteco, kiel ankaŭ per la denseco kaj la varmo de la tono”.
El la supraj notoj oni tamen ne eltiru regulon, ke nepre ĉiam devas esti sekvata kiel – tiel kaj ne tiel – kiel. Restas naturaj kaj bonaj esprimoj de la tipo: Li estas tiel alta kiel ŝi.
Notu ankaŭ, ke en la ĵus montritaj ekzemploj ni povas ĉiam uzi  ne nur...sed ankaŭ  aŭ simple ligi la du terminojn per la adverbo egale.

Atanas D. Atanasov - el “La lingva esenco de Esperanto”

 

Literaturo, arto, kulturo

                                                                  Vasilij  Erosxenko
(1890 – 2010)

HOMARANO

Ekbruligis mi fajron en kor’,
ĝin estingos nenia perfort’,
ekflamigis mi
flamon en brust’
ĝin ne povos estingi eĉ mort’.
                                         
Brulos fajr’
ĝis mi vivos en mond’,
flamos flam’
ĝis ekzistas la ter’.

Nom’ de la fajr’
estas am’ al homar’,
nom’ de la flam’
estas am’ al liber’.

 

         Rim.: Omaĝe al la 120-jariĝo de la verkisto, pedagogo, vaganta esperantisto Vasilij Eroŝenko en ĉiu el la sekvaj numeroj de “Esperanta fajrero” – 2010 ni publikigos po unu el liaj versaĵoj.

LIBRETO POR VORTDIVENI , LIBRETO POR DESEGNI

         Rimversoj estas grava parto de la literaturo por 3 - 9-jaruloj. Ankaŭ en Esperanto tiaj estas bezonataj por denaskaj esperantistoj kaj por infanoj studantaj Esperanton. Aperis libreto “Rim-enigmoj” de Elena Popova. Ĝi enhavas 34 versaĵojn , ĉiu kun ilustraĵo. La lasta vorto en ĉiu versaĵo ne estas skribita, tiel ke infano (aŭ plenkreskulo) devas diveni ĝin. Ni bezonas ekzemplon:

Ĉarmaj floroj
diverskoloraj,
staras kokete
kaj sekrete
kvazaŭ ion promesas.
Mi jesas:
Matene la suno
trinkas per siaj lipoj
roserojn el la ..........

La respondojn de ĉiuj enigmoj kaj tradukojn de la vorto al 12 eŭropaj lingvoj oni trovas en la fino de la libro.

Leif Nordenstrom
(el “Literarura foiro”-2010,n-ro 243)

         Jen kelkaj el la rim-enigmoj:

ARBARA SANIGISTO

Preskaŭ de la nasko
restas ĝia vivtasko
forpreni de la arboj
vermojn kaj raŭpojn.

En libroj informas lego
pri la vivo de la ..........
(pego)

BRAVA FORKURANTO

Longorela grizulo,
fama pro tima koro,
surkampe kaŭras kiel bulo
aŭ zigzage sprintas
de hororo.
Nun starsidas
la ...................................
(leporo)

FLUGILHAVA ĈEVALETO

Mirakla ĉevaleto,
svingante flugilojn,
ŝvebas super la akvo.
Jen, sur branĉeto
eksidis por ripozi
kiel bela juvelo
la ....................
(libelo)                                       

NEĜA SONORILETO

El sub neĝa ĉirkaŭpreno
elrigardas kun sinĝeno
floro blanka.

Sunaj kisoj mankas
al la traneĝa boranto,
la modesta .................
(galanto)

 

POLEN-SERĈANTO

Kiu flugas
de floro al floro
polenon trovi
por dolĉa mielo?
Diligenta .....................
(abelo)

 


SUN-VEKANTO

Bunta plumaro,
nenia hararo,
ruĝa kresto,
suvereno sur sterkejo
sed ne en la nesto.

Frumatene la suno
ne leviĝas sen alvoko
de la ...................
(koko)

Ekkonu nian landon kaj popolon

SOPOT – LA URBO DE LA BULGARA E-KONGRESO
EN 2010

         Sopot estas unu el la pitoreskaj anguloj de nia lando. Ĝi estas malgranda urbo kun ĉ.15000 loĝantoj kaj situas en suda Bulgario, en la valo de Strema ĉe Balkan-montaro (Stara planina) je 370 m. super la marnivelo. Ĝin ĉirkaŭas pina arbaro.
Historiaj restaĵoj argumentas, ke la urbo estas fondita en la 13 -14-a  jc.
dum la dua Bulgara ŝtato. En la turka jugo la urbo evoluis kiel metiista centro: de vitraĵproduktado, tinkturmetio, pasamentfarado. Ĝi estis centro de aktiva revolucia agado kontraŭ la turkaj regantoj. Tiutempe en ĝi loĝis nemultaj turkoj. En la liberiga rusa-turka milito (1877 – 1878) la turkoj bruligis la urbon kaj mortigis multajn loĝantojn.
Nun Sopot estas agrabla romantika turisma centro kun multaj historiaj kaj kulturaj objektoj – domo-muzeo de la klasikulo de la bulgara literaturo, la verkisto kaj poeto Ivan Vazov, du monaĥejoj (vira kaj virina), la renesanca knabina “lernejo de Rada”, du belaj preĝejoj, renesancaj domoj, multaj monumentoj al historiaj kaj kulturaj agantoj inter kiuj generalo Karcov – rusa liberiginto de la urbo (1878) kaj Ivan Raev – mondkonata popola kuracanto, inventinto de la kuracrimedo kontraŭ la dormomalsano, bela domo de kulturo, en kiu okazos la cxi-jara kongreso de BEA.
Apud la urbo estas granda moderna uzino por armilproduktado, kiu dum la lastaj jaroj pro la ekonomia krizo apenaŭ funkcias.
Vera trezoro de la urbo estas la abunda verdaĵo kaj la bonega montara malvarma akvo. En la urbo estas 20 publikaj fontanoj, iuj el ili malnovtempaj, el kiuj fluas trinkebla akvo. Estas multaj ĝardenoj kaj tra la kortoj kaj la stratoj kuras malgrandaj puraj riveretoj.

                                                        Vladimir Ĵelev

 

Interesaĵoj

EGIPTA MUZEO TREJNAS BLINDULOJN ĈIĈERONI

         Por la kutima vizitanto en la Egipta muzeo en Kairo la promenado tra la grandegaj salonoj kun ordigitaj en ili relikvoj proponas nekompareblan aventuron tra la mirakloj de la Antikva Egiptujo. Por la homoj kun viddifektoj, tamen, simila vojaĝo tra la lando de la faraonoj estis nepensebla. Pro tio la estraro de la muzeo decidis enkonduki programon, per kiu blindaj homoj povas estis trejnataj kiel ĉiĉeronoj kaj tiel ili ĝuu la plezuron trarigardi la antikvajn artaĵojn.
En la siaspeca lernejo, kiu startis antaŭ kvin jaroj, estas inkluditaj precipe infanoj, kiuj vizitas ĝin unufoje en la semajno.
La homoj kun viddifektoj, kiuj estas trejnataj por ĉiĉeronoj, devas alproprigi ne nur certajn historiajn sciojn pri la antikvaj objektoj, kiujn ili priskribas. Ili ricevas specialan permeson tuŝi la artaĵojn por ricevi maksimume bonan ideon pri ili. La Egipta muzeo en Kairo posedas la plej grandan en la mondo kolekton de antikvaj objektoj ligitaj kun la dinastio de la faraonoj. Ĝi ampleksas ĉirkaux 120 mil objektojn, parto de kiuj ankoraŭ troviĝas en la deponejoj de la muzeo.

(el revuo “Zari”, n-ro 3/2010)

 

LA BONAJ MANIEROJ ESTAS ETERNAJ

         La bonaj manieroj estas funkcio de la sistemo de valoroj kaj kiom ajn la tempoj ŝanĝiĝis, iuj el la reguloj restas validaj ankaŭ nun. ĉu ni ne vere forgesis ilin? ĉi sube ni rememorigas al vi kelkajn.
Festoj kaj donacoj
Ĉiam respondu al la invitoj al festoj, gastado aŭ partopreno en diversaj aranĝoj. Se vi ne faros tion, la invitanto opinios, ke vi atendas pli bonan proponon.
Kiam vi gastas en ies domo, ne petu la dommastrinon montri ĝin al vi , se vi ne estas invitita speciale al inaŭguro de nova loĝejo.
Vi povas porti donacon al la dommastroj, sed ĝi estu io, kio ne embarasos ilin. Se ili speciale petis, ke oni ne portu donacojn, akceptu tion por ne konfuzigi la aliajn invititojn.
Se vi estas invititaj al geedziĝa festo kaj en la invitilo estas strikte menciite, ke ĝi estas adresita al vi kaj via kunul/in/o, ne telefonu por demandi ĉu viaj infanoj rajtas akompani vin. Se vi ne povas ĉeesti la feston, vi tamen devas sendi donacon.
Se vi estis la mastroj de iu evento, nepre vi devas sendi mallongajn dankleterojn pro la ricevitaj donacoj kaj tio ne pli ol du semajnojn post la evento.
En restoracio aŭ oficiala vespermanĝo
Sidiĝinte ĉe la tablon kaj finatendinte ke ĉiuj ceteraj sidiĝu, vi malfaldu la manĝotukon kaj metu ĝin sur viajn krurojn. Se vi devas forlasi la tablon por nelonga tempo, lasu la tukon sur via seĝo. Manĝinte vi lasu la manĝotukon maldekstre de via telero. Kiam vi ĉeestas oficialan vespermanĝon kaj la manĝilaro estas ordigita sur la tablo, ĉiam komencu per la iloj lastaj en la vico- la forko kaj la tranĉilo por la salato aŭ antaŭmanĝo estas ĉe la fino.
Aliaj
Kiam vi marŝas surstrate, supren- aŭ malsupreniras ŝtuparon,  ĉiam estu ĉe la dekstra flanko.
Tenu viajn tekon, paperujon aŭ ĉiun alian kunportatan aĵon en  la maldektra mano, tiel ke la dekstra estu libera por manpremo.
Ĉiam turnu vin al pli aĝaj aux pli altrangaj ol vi personoj laŭ ilia familia nomo, se vi ne interkosentis pri alio.
Ne estas problemo preni la lastan restantan pecon de la mangxaĵo, sed vi anticipe demandu la sidantajn apude personojn ĉu ili ne volus havi ĝin.
Ne kombu vian haharon aliloke krom en la banejo aŭ kiam vi estas sola.
Diru ĉiam “mi petas” kaj “dankon” kaj ĉiam konsideru la ĉeeston de aliaj personoj en la ejo.

                                                        (el gazeto “Tiŝina”/”Silento”/

Humuro

ANEKDOTOJ

Du amikinoj konversacias sur la nudista plaĝo.

- Mi pensas, ke Franĉjo havas seriozajn intencojn rilate al mi...
- Pro kio vi pensas tion?
- Li diris, ke  li volas vidi min jam vestita.

 

*   *   *

Du amikoj inter si:

- Diru amiko, kial vi dekutimiĝis de la alkoholo?
- Estis necese, ĉar kiam mi iris hejmen ebria, mi ĉiam vidis duoble la bopatrinon.  

                                                    /el revuo “Bulgara esperantisto”/

 

 LIBRETO TEDO SEN CEDO

    Eta Joĉjo bruege ludas bekfluton dum lia patrino provas labori.
Jozefino: Vi tedas min!
Joĉjo: Dankon, panjo!
Jozefino: ĉu "dankon"? Vi ne komprenas la vorton "tedi", ĉu?
Joĉjo: Fakte ne. Sed vi ĉiam uzas ĝin kiam mi faras ion amuzan!

 

KREDITKARTO

    Adoleska Amando provas konvinki sian patron: Paĉjo, mi opinias ke nun estas
ĝusta tempo por havi kreditkarton.
Kruko: ĉu vi opinias? Kial vi bezonas kreditkarton?
Amando: Vidu, mi grandiĝas. Mi bezonas respondecon. Mi bezonas sperton.
Kruko: Nu....
Amando: Jam estas tempo ke mi evoluigu miajn aĉetokapablojn!

                                                        /el la interreto/



Íà÷àëî