Íŕ÷ŕëî
REVUO "ESPERANTA FAJRERO" n-ro 3/2010 julio - septembro jaro XXV aperas kvarfoje jare
Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/Respondeca redaktoro: Danĉo Danĉev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv tel./032/ 64 95 46; 0899 28 48 00 Redakta komitato: Vladimir Ĵelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova Eldonantoj: Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/, Nacia biblioteko de la bl-loj “L.Braille”, Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/, La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova Enhavo: Esperanto – vivo RAPORTO Karaj gesamideanoj,
En nia agado cxiam nin gvidas la decidoj de la jarkunvenoj kaj la taskoj, kiuj estas en nia jara agadplano.
Nia agado dum la pasinta jaro pasis sub la signo de la la jubilea 100-a datreveno de la naskigxo de d-ro Zamenhof. Cxiuj grupoj festis gxin en konvena maniero. En la kadro de la celebradoj estis prezentita la kompakta disko kun kantoj en Esperanto en plenumo de Elena Nikolaeva kaj Nadejxda Stojneva, preparita de fondajxo “Kunpartopreno” en kunlaboro kun ni. En Sofio ni celebris la datrevenon kune kun BEA. La KD-n tie prezentis K. Milusheva. En Varna okazis komuna oficiala prezento de la disko kun fondajxo“Kunpartopreno”. En Razgrad la datrevenon oni celebris kune kun la Esperanto domo de kulturo kaj la diskon prezentis Radka Stojanova. En Plovdiv okazis tuturba solenajxo, kiun partoprenis la vicprezidanto de BEA ingx. B. Leonov, kiu enmanigis al Dancxo Dancxev atestilon de “Honora membro” de BEA. La KD-n prezentis Vl. Jxelev. Al la menciita jubileo estis dedicxita ankaux la nia tradicia Nacia renkontigxo en Varna. Ni organizis ankaux literaturan konkurson, sed gxi evidentigxis ne tre alloga kaj la intereso estis malforta.
Kiel sciate nia Asocio estas kolektiva membro de ABB kaj niaj kontaktoj kun la asocio kaj gxiaj filioj estas aktivaj. Gxi estas kolektiva membro ankaux de Legejo “L. Braille” kaj niaj kontaktoj kun gxi tradicie estas fruktodonaj. Ni kunlaboras ankaux kun BEA kiom tio dependas de ni. Pri la kursoj Pasinjare ni organizis kurson por komencantoj en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo en Varna sub la gvido de Dobrinka Bodicxeva. Kvar infanoj de la superaj klasoj finis gxin kun relative bonaj rezultoj, sed bedauxrinde mankas kondicxoj, en kiuj ili povus plu okupigxi pri la lingvo, uzi gxin kaj tio gxis alta grado malbonigas la rezultojn. En Razgrad funkcias parolanta rondo gvidata de R. Stojanova. En Varna laux la programo de la Rekapabliga centro por socia integrigxo estis organizita kurso por progresintoj gvidata de Boris Bodicxev. Estas ebleco cxi-jare organizi kurson por komencantoj en Gorna Orjahovica, kiun gvidos Marinka Marinova. Pri la revuoj
Dank’ al niaj kuneldonantoj – ABB kaj Legejo “L. Braille”, al la laboro de Fani Mihajlova kaj Keranka Milusxeva revuo “Esperanta fajrero” aperas regule. La eksperimento, kiun ni faris fondante redakcian komitaton, donis bonan rezulton. En 2009 la revuo aperis en jena eldonkvanto: 69 brajlaj ekzempleroj kaj 10 ekzempleroj en auxdversio; en 2010 gxi estas respektive 63 kaj 9 ekzempleroj. Por la pasinta jaro ni sukcesis certigi rimedojn de la Nacia konsumkooperativo de la blinduloj por la auxdversio, sed por la kuranta jaro tiu cxi problemo ankoraux ne estas solvita. Dancxo Dancxev havas la taskon certigi por la dezirantoj alilandajn Esperantajn brajlajn revuojn. Dank’ al Rob Moerbeek ni ricevas sonregistrajxojn de revuo “Esperanto”, gazeto “Heroldo de Esperanto” kaj “Internacia pedagogia revuo”. Ni ricevas sonregistrajxojn ankaux de “Auxroro” kaj “Tempo”. La surdskigo de “Esperanta fajrero” denove estigxis problemo. Ni ne plu povas kalkuli je la helpo de Libertaria Mladenova, sed alian leganton ni ankoraux ne povas trovi. Pro la sama kauxzo ni ne povis sonregistri la planitan libron.
Financa agado Ni devas klare diri, ke nuntempe sen konstantaj financaj rimedoj kia ajn efektiva laboro estas neebla. Ankaux nun niaj konstantaj fontoj de rimedoj estas la membrokotizo kaj la abonkotizoj. Pasintjare ni havis reale 64 membrojn, la kolektita membrokotizo estis 142 lv., la abonkotizoj – 146 lv. El eksterlando venis donace nur kvin euxroj por la revuo.Por kovri la elspezojn ni utiligas nian malgrandan rezervon, sed ankaux gxi jam estas elcxerpigxanta. Plenan bildon pri la financa stato de la Asocio vi ricevos de la financa raporto. Se ni ne sukcesos certigi la bezonatajn rimedojn, povas esti, ke nia agado en proksima estonto kolapsos. Unualoke ni devas certigi monrimedojn por administraj/kontistaj servoj kaj por aperigo de la revuo, sume cx. 500 lv.
Pri la agado de la Estraro Dum la periodo, pri kiu ni raportas, okazis nur du kunsidoj, sed la problemojn ni solvadis kontaktante unu la alian persone aux per telefono. Dank’ al la klopodoj de Keranka Milusxeva la Legejo “L.Braille” presis brajle la statuton de ANEB. Estis jam tempo, ecx se nur morale, rekompenci la agadon de homoj, kiuj aktive kontribuas al la progreso de la E-movado inter la nevidantoj. Tiucele la Estraro akceptis Regularon pri la premioj atribuante du premiojn – Honora diplomo por ANEB-membroj kaj nemembroj kaj Honora membro por ANEB-membroj. Hodiaux ni konigos al vi la regularon. Cxiu el la estraranoj laboris laux siaj ebloj kaj cxiujn decidojn ni akceptis kun komuna konsento. 76-A IKBE – IMPRESOJ KAJ PENSOJ Ni, mi kaj mia amiko Spas Karafezov, alvenis en Vienon vendrede, je la 9-a de julio, cxar ni ne trovis aviadilbiletojn por la 10-a de julio. Samideanino Veronika Haupt kaj sxia simpatia filino Inge afable renkontis nin kaj helpis atingi la hotelon. Dum la tuta kongreso Veronika estis plenanime cxio, cxiam kaj cxie, koncize la “animo de la kongreso”. La hotelo estas fakte du konstruajxoj, malnova kaj nova, ligitaj en komplika sistemo de etagxoj, liftoj, cxambroj, sen klimatiziloj kaj fridujoj. Tio kauxzis problemojn al multaj blinduloj dum la tuta kongreso. Ni ne povas diri, ke la kongresa programo estis ricxa: nur du prelegoj - de Henriete Etzemberg pri Haydn kun muzikaj ilustrajxoj kaj de Tanabe Kunio pri la hundo-gvidanto, en kiu li emocie rakontis pri sia hundo-gvidanto Majki. A. Masenko prezentis koncizan informon pri novefondita internacia retklubo en Rusio, en kiu estas Esperanto-fako “Ventrilo”. La kultura programo ankaux estis suficxe modesta – la tradiciaj duontaga kaj tuttaga ekskursoj. En la Intrenacia Esperanto-muzeo ni povis auxdi la lingvon Volapuko. Kiel cxiam plej emocia estis la internacia vespero.
Vladimir Jxelev 62-A IFEF-KONGRESO EN SOFIO De la 8-a gxis la 15-a de majo nia cxefurbo gastigis la 62-an Internacian kongreson de la Internacia Federacio de Esperantistoj - Fervojistoj /IFEF/. Gxin partoprenis 136 personoj el 16 landoj. Radka Stojanova El la vivo de la nevidantoj HOBBYS – KLUBO EN DOBRICX Nia unuigxo estas fondita en la jaro 2000 kiel neregistara organizajxo. Nuntempe en gxi membras 158 personoj, plejparte tiuj estas homoj kun difektoj kaj la ceteraj – niaj amikoj kaj subtenantoj. Cxefcelo de la organizajxo estas labori por la firmigxo de la homoj kun difektoj kiel egalrajtaj membroj de la socio kaj stimuli la disvolvigxon de la kreaj kaj laboraj kapabloj de la blinduloj kaj malfortevidantoj. Niaj specifaj celoj estas:
Por atingi tiujn celojn la unuigxo realigas jenajn aktivecojn:
Realigante siajn celojn la organizajxo ellaboris kaj efektivigis 16 projektojn. En la pasintaj jaroj la organizajxo gajnis pozicion de grava faktoro en la civitana socio. La estraro konstante faras proponojn al la sxtataj kaj lokaj gvidorganoj celante plibonigon de la vivo de la handikapitoj kaj tiel plenvaloran integrigxon en la socion. Adreso kaj telefonoj por kontakto: Ivan Todorov
VOJAGXANTO – ESPERANTISTO TSUKURU HARADA ANKAUX EN BULGARIO Tri bulgaraj televidkompanioj du tagojn elsendadis la novajxon pri la mondfama japana vojagxanto-esperantisto. Du el ili en tiu tempo elsendadis ankaux la intervuojn kun li. Sep retligiloj prezentis tekstojn en bulgara lingvo pri li, ankaux fotojn en kiuj Harada – san estis vestita en somera kimono. Ankoraux 5 revuoj, ankaux 4 retpagxaroj pretas publikigi esperantajn kaj bulgarlingvajn tekstojn kaj fotojn pri la neimageble interesa eksterlanda strangulo. Eble en la lastaj kelkaj jardekoj neniu faris tiom fortegan reklamon de Esperanto en Bulgario kiom tion faris nia gasto el la lando de levigxanta suno, nature, ankaux per la helpo de la amaskomunikiloj, precipe dank’ al la fervoraj kaj spertaj organizantoj de la renkontigxoj kun la miriga vojagxanto. Kvar kontinentoj kaj 24 sxtatoj – jen la gxisnuna vojagxbilanco de Tsukuru. Malgraux siaj du suficxe pezaj handikapoj – neuxrologia (epilepsio) kaj vidpova, la nelacigebla vojagxanto per Esperanto iras tra la mondo kantanta, ridanta kaj sxercanta pri la aliaj, ankaux ofte pri si mem. Liaj preskaux cxiujaraj vojagxoj estas por Tsukuru Harada efektiva medikamento kontraux la epilepsio, kiun li akiris kiel rezulto de sia tro komplika nasko.En iuj landoj la vizitoj de la vojagxema japano estas kelkfojaj kaj longdauxraj. Ekzemple, Brazilon Tsukuru vizitas dufojojn, cxiu lia vizito tie dauxras preskaux du monatojn. La ambaux fojojn, malavara gastiganto de la verda maltrankvila japano estis la emocia cxarma brazilanino Karesema. Post siaj brazilaj ekskursoj la bilingva Tsukuru mem deklaras solene kaj altvocxe, ke jam li estas duonbrazilano. Ne estas vizititaj gxis nun de Tsukuru nur Afriko kaj Antarkto, sur la lasta kontinento sxajne neniu ankoraux komencis instrui esperanton al pingvinoj – nia japana amiko scias krom sian japanan, nur esperanton... La epilepsio estas nenia serioza barego por la turismaj impetoj de esperantlingva vojagxanto. Eble iuj el nia tre simpatia auxditorio estus kontentaj ekscii, ke mondaj famuloj ankaux suferis epilepsion: la antikva kuracisto Hipokrato, la militestroj Aleksandro la Granda, Julio Cezaro, Napoleono Bonaparto, la verkistoj Moliero, Gustave Flaubert, Fjodor Dostojevskij, la nedelanda pentristo Vincent van Gogh k.a.kaj cxiuj ili, malgraux sia malsano, estis neimageblaj supertalentuloj en siaj agadkampoj. La vojagxoj de la mirinda turisto estas realigeblaj dank’ al la mondkonata gastigemo de la geesperantistoj. La gastigantoj de Tsukuru asekuras al li cxie kaj cxiam senpagan dormadon kaj mangxadon. La gasto – esperantisto zorgas pri siaj transportaj elspezoj. Tsukuru Harada ne nur gastas, li ankaux gastigas siajn gastigintojn, liaj gastoj estas geedzaj esperantoparoj el Germanio, Auxstralio k. a. Krom Tsukuru Harada, la bone informitaj legantoj tuj rememoros ankoraux almenaux du mondfamajn vojagxantojn – esperantistojn, tute blindajn: la ruson Vasilij Erosxenko, kun suficxe ukrainforma familinomo (lia patro estas ukraino), kiu uzis kelkajn orientaziajn kaj kelkajn okcidenteuxropajn lingvojn, kaj la tre temperamentan belgon Joze Starck, kiu vizitis Bulgarion kvarfoje, cxiam sen akompananto . La ambaux verdkoloraj turistoj ankaux vizitis diversajn landojn kaj kelkajn kontinentojn, cxie propagandante esperanton inter la blinduloj kaj viduloj. Interalie, Vasilij Erosxenko vizitis 2 kontinentojn – Europon kaj Azion, Jose Starck - –la samajn du kontinentojn, plus Afrikon. Sed sxajne absoluta cxampionego devus esti la poliglota hispano Pedro Zurita, uzanta 10 fremdajn lingvojn, ankaux totale senvidpova, vizitinta pli ol 90 sxtatojn, situantajn sur kvin kontinentoj. Same kiel lia japana samideano, admirinda Pedro ankaux ne vizitis la senblindulan pingvinan kontinenton, sxajne pro tute alia kialo. Sed la plimulto el la vojagxoj de Pedro Zurita, unue - ne estis privataj, kaj due – ne estis realigitaj dank al Esperanto. La vizitoj de la mondkonata hispano estis precipe en lia rolo de gxenerala sekretario de la Tutmonda unio de la blinduloj, posteno firme okupita tutajn 14 jarojn (1986-2000) de li. Sciinda estas ankaux la fakto, ke antaux la disfalo de Jugoslavio, el la euxropaj landoj li vizitis cxiujn, escepte de Rumanio kaj Cipro, iujn ecx kelkfoje. Ekzemple, en Bulgario la vojagxema asturiano, private kaj ofice, estis kvarfoje. Pedro Zurita estas ankaux konvinkita esperantisto kaj en siaj junaj jaroj li vizitis multajn LIBE-KONGRESOJN, ankaux kelkajn blindajn esperantistojn. Li mirigis orienteuxropajn blindulojn precipe per tio, ke preskaux cxiam en siaj privataj vojagxoj li veturis sola , nature, ankaux kun sia nekredebla poligloteco. Pedro Zurita uzas ankaux kelkajn slavajn lingvojn – rusan, serban, bulgaran, polan k. a. La brava heroo de nia rakonto naskigxis en 1961 j. en urbo Kumamoto – shi, situanta sur insulo Kjusxju, proksime de Sudkoreo. Tsukuru finis komercan lernejon, poste kvin jarojn lernis kaj praktikis ceramikmetion en sia naskigxurbo. Nun versxajne suficxe kurioze aspektas la fakto, ke la severaj kaj zorgemaj instruistoj malpermesis al la handikapa infano pro lia epilepsio partopreni la lernejajn ekskursojn. Tamen farigxinte jam plenkreskulo, Tsukuru komencis kuragxe, sencxese kaj precipe memstare turismi vagante tra la tuta terglobo. Dekjara Tsukuru faris provon lerni esperanton, sed liaj gepatroj ne permesis al li tiujn lingvajn okupojn. Post 5 jaroj, estante jam 15-jara li eklernis denove esperanton memstare. Tsukuru partoprenis kun grupo de samlandanoj la embleman universalan kongreson en Varsovio (1987), la unua esperanta eksterlanda arangxo, vizitita de li. Tie li konatigxis kaj amikigxis kun la franco Jacques-Franki Farjon de Lagatinerie, profesia tradukisto, cxe kiu en Germanio Tsukuru logxis en 1988-1990 j. Tiu cxi amikeco kaj kunlogxado helpis al li perfektigi sian esperantlingvjn konojn. Sciate estas, ke cxiuj orientazianoj havas iomajn problemojn cxe la prononcado de kelkaj esperantaj fonemoj kiel “bo”, “lo” kaj “zo”, sed mia japana skajpamiko havas perfektan Esperanto-prononcon. Versxajne al la plialtigo de lia lingva nivelo influis ne nur liaj pluraj eksterlandaj vojagxoj okcidenten, sed ankaux la fakto, ke Faro (esperanta kromnomo de Tsukuru), sepan jaron cxiutage organizas duhorajn skajpkonferencojn kun geesperantistoj, kelkiam el la 5 kontinentoj. Cxitiuj Faro-skajpkonferencoj estas tre sxatataj kaj atendataj kun granda senpacienco de pluraj niaj samideanoj el cxiuj homlogxataj kontinentoj. La nombro de partoprenantoj en Tsukuru-skajpkonferencoj estas ordinare inter 15 gxis 30. La temoj estas plej variaj, iam la partoprenantoj simple babilas, ecx ludas je diversaj muzikiloj, kantas, deklamas poemojn. Dank’ al cxi tiuj nome Faro-skajpkonferencoj mi mem ankaux konvinkigxis profunde, ke la eksprezidanto de UEA Renato Corsetti tute pravas, asertante antaux scienc-praktika konferenco okaze de centjarigxo de BEA (Karlovo, 2007), ke “Esperanto estas viva, ke al gxi estas granda intereso en Latina Ameriko, Afriko kaj Orientazio, ke euxropanoj lernas esperanton ordinare per la reto”. Cxe la samaj skajpkonferencoj mi renkontis junajn esperantistojn, kies agxo varias inter dekkvin jaroj gxis tridekdu. Tie estas tute fresxaj niaj samideanoj, lernantaj Esperanton ekde 3 monatoj, ankaux kun lernostagxo de 1 kaj 2 jaroj, atingintaj jam enviinde bonan lingvan nivelon. Kiam Tsukuru ne “cukuras”, li prizorgas siajn maljunajn kaj malsanajn gepatrojn, kunlaboras kaj helpas al 2 japanaj sonrevuoj, en Esperanto kaj en japana lingvo, kies redaktoro, eldonanto kaj ekspedanto estas japana totale blinda esperantisto Mikio Yunokawa. Por Esperanto-sonrevuo de Yunokawa san Tsukuru prenis fulme kaj tre profesie 2 intervuojn – de mi mem, ankaux de Dancxo Dancxev (redaktoro de revuo “Esperanta fajrero”). La japana gasto respondecas pri la rilatoj inter JABE kaj UEA. Kaj ankoraux scivolinda donitajxo pri nia lernema samurajo: li scipovas brajlan skribon,malgraux ke li estas suficxe vidanta malfortevidanto. Tsukuru skribas perfekte brajle, kaj kompreneble, li legas BRAJLON per okuloj. Por lia aligxo al la grupo de brajlouzantoj cxefan rolon ludas la nevidanta samideanino Luiza La Manna, donacante al li brajlan meminstruilon. La cxarma italino estas bone konata al la pli maturaj genaracioj de blindaj geesperantistoj. Tsukuru Harada ankaux auxtoras esperantlingvan libron “La verkaro de Jacques-Franki Farjon de Lagatinerie”, eldonitan en Italio. La titolo de la libro klare indikas gxian enhavon. Jam estas preta la manuskripto de alia lia esperantlingva libro kaj la auxtoro intense sercxas por gxi konvenan eldonejon. Bulgario estis la 24-a sxtato, vizitita de la nekredeble talenta japano, invitita de sia tute fresxa skajpamiko, la esperantisto – veterano Angel Sotirov (t. e. mia ne tute modesta mosxto). La aliaj bulgaraj gastigantoj de la gaja Tsukuru estis la geesperantistoj Svoboda Damjanova, Pavlin Boevski kaj Keranka Milusheva (vic-prezidanto de ANEB), dank al kiuj Harada – san vizitis krom urbon Plovdiv, ankaux la urbojn Kazanlak, Trojan kaj Sofio. En Bulgarion Tsukuru alvenis je la 7-a de auxgusto de Brasxov(Rumanio), kie okazis la cxijara SAT-kongreso, kune kun grupo da bulgaraj esperantistoj el urbo Kazanlak. Kazanlak, la cxefurbo de la Roza valo, estis la unua bulgara urbo vizitita de la sxercema esperantlingva turisto, granda sxatanto de la bulgara oleodona rozo kaj gxiaj produktoj. Bedauxrinde en Kazanlak la scivolema vojagxanto estis nur unu nokton kaj unu antauxtagmezon, sed li eksentis la etoson de cxitiu interesa bulgara urbo, situanta inter du montoj – Stara planina kaj Sredna gora. En la urboj Plovdiv, Trojan kaj Sofio estis organizitaj renkontigxoj de Tsukuru Harada kun la loka esperantistaro, al kiuj la amaskomunikiloj, precipe la elektronikaj, havis grandan intereson. Gxuste pro cxi tiu granda intereso en urbo Plovdiv la renkontigxo komencigxis kun 40-minuta malfruigxo, ecx okazis vera kverelo inter la televidkompanioj, dezirantaj preni intervuojn de la mondkonata verdstela vojagxanto. La renkontigxo en Plovdiv dank’ al gxiaj organizantoj Vladimir Jxelev, Georgi Genov kaj Stefan Dancxev estis la plej multnombra kaj la plej longdauxra – proksimume 80-minuta. Gxi okazis en la Nacia blindula rekapabligcentro. Fine de cxitiu rimarkinda renkontigxo, la kortusxita gasto el la fora azia lando salutis la cxeestantojn per japana kanto, kantata de li mem. Post la renkontigxo Tsukuru Harada vizitis la klubejon de ANEB, kie la prezidanto de tiu organizajxo Vladimir Jxelev salutis la gaston kaj enmanigis al li specialan donacon, diskon kun emblema titolo “Unu bulgara rozo”, enhavantan bulgarajn kantojn en esperanto. En la urboj Plovdiv kaj Sofio la karega samideano vizitis kelkajn rimarkindajxojn. Krom Rumanion kaj Bulgarion, Tsukuru vizitis ankaux Hungarion. Tie 12 tagojn liaj afablaj gastigantoj estis la aktiva skajpanino Eva Juhasz el Budapesxto kaj esperanto- instruistino Enikox Zengox Serenghy, estrarano de Hungara esperantista asocio. De Budapesxto Tsukuru Harada komencis siajn cxijarajn euxropajn vojagxojn, en Budapesxto ili sukcese kaj fruktodone finigxis. 11 tagojn kaj 10 noktojn nia japana amiko estis en Bulgario, plukante abundajn impresojn, donante al ni cxiuj bonegan ekzemplon kiamaniere ni transiru la embarasojn kaj la obstaklojn. Tsukuru Harada ankaux estas imitinda modelo por cxiutaga skriba kaj parola praktikado de Esperanto!!! Angel Sotirov Literaturo, arto, kulturo MALESPERA KORO Mi vagis sur tero, Al frata salut’ Mi sercxis amikon Kaj nun mi, Vasilij Erosxenko EKRA FESTIS SIAN 20-AN DATREVENON Cxiun jaron laux iniciato de Esperanto-domo de kulturo “D-ro Ivan Kircxev” kaj Esperanto-societo “D-ro Zamenhof” en Razgrad okazas Esperantista Krea Renkontigxo “Abritus” /EKRA/. Cxi-jare tiu forumo, kiu donas eblecon al esperantistoj el Bulgario kaj eksterlando elmontri sian krean talenton, festis sian 20-an datrevenon. Radka Stojanova Lingvaj demandoj AKUZATIVO POST “KIEL”, “KROM”, “ANSTATAUX” Kiam ni komparas per la rilatpronomo “kiel”, la vorto post gxi povas rilati aux al la subjekto, aux al la kompemento. Se gxi rilatas al akuzativa komplemento, ankaux gxi devas esti en akuzativo: En la unua frazo la vorto post “kiel” estas “tempon” kaj gxi rilatas al la rekta komplemento “horojn”; pro tio gxi estas ankaux en akuzativo. Post “anstataux” kaj “antaux ol” ofte staras infinitivo. Tio eblas, se plenumanto de la infinitiva ago estas la subjekto de la frazo (la plenumanto de la predikata ago), unuvorte – se estas ununura subjekto. Violin Oljanov Ekkonu nian landon kaj popolon MONAHXEJO “SANKTA MARTIRO GEORGO IKONPENTRISTO” La monahxejo estas parto de Atoso (duoninsulo en la limoj de Grekio), centro de reprezentantoj de orientaj eklezioj. Gxi situas je duonhora distanco de la maro. Ties fondigxo kaj evoluo estas nedisigeble ligita kun la historio de la bulgara sxtato, kun antauxsignoj, kun karaj por nia religio simboloj kaj unika kultura heredajxo. Hodiaux en la monahxejo krom la pregxejoj “S-ta Martiro Georgo”, “S-ta Dipatrino” kaj “S-ta S-ta Cirilo kaj Metodio” trovigxas ankaux naux kapeloj. Estas konservitaj ankaux eroj de ka Dia kruco, relikvo kaj kruco de S-ta Georgo kaj aliaj valoraj objektoj. Dum la bizanca regado kaj precipe post la liberiga ribelo de la fratoj Asen kaj Petar en 1185 j. la monahxejo konservis sian bulgaran etnan karakteron. Post la disbato de la armeo de Teodoro Komnin oni aneksis la monahxejon kune kun la tuta Halkidika duoninsulo al la bulgaraj teritorioj. / el gazeto “Tria agxo”/
Interesajxoj PRINCO HARRY ELSPEZIS MILOJN DA PAUXNDOJ POR CXAMPANO Princo Harry /Hxari/, la malpli agxa filo de la brita tronheredanto princo Charles /Cxarlz/ , nur en dauxro de kvar horoj elspezis 10000 pundojn por cxampano. Dum festeno en nokta drinkejo kun siaj amikoj la princo acxetis cxampanon en kosto de 10000 pundoj. “Mi supozas, ke sur la mangxotablo estis cxirkaux 15 boteloj. Oni tamen devas konsideri preskaux la duonan kvanton de boteloj, kiujn li disdonis al hazardaj vizitantoj”, rakontis oficisto el la personaro. La regxa familio pli kaj pli maltrankviligxas pro tia senracia malsxparado de mono. /el gazeto “Dobrugxanska tribuna”/ LA PLEJ LONGAJ STRATOJ Western Avenue en Chicago kaj Yang Street en Toronto estas la plej longaj seninterrompaj stratoj en la mondo. La usona strato estas longa 39,43 kilometrojn kaj la kanada iom pli ol 53. Se al Western Avenue ni aldonos gxiajn dauxrigojn, la stratojn Dixi, Sibly kaj Dixmur, gxia longeco atingos 44,06 km. /gazeto “Nov glas”/ Humuro LA NUNTEMPAJ INFANOJ SCIAS CXION Iu frapas al la pordo. Malfermas gxin la sesjara nepino de avino Ana. Vidante la konatan najbarinon, kiu ofte gastas en la domo de la avino kaj tre sxatas babiladi, la malgranda petolulino ekkrias: - - - La familio de Petar kaj Plamen estas malricxa. Pro tio cxiuj familianoj dormas en komuna dormocxambro. La granda ligna lito estas duetagxa. Supre dormas la gepatroj, malsupre la filoj. Elektis kaj tradukis R. Stojanova
Malgxoja sciigo La 12-an de junio 2010 post longa malsanado en agxo de 59 jaroj forpasis nia samideano Pejcxo Dimov Stancxev el u. Razgrad. ANEB-anoj el Razgrad
|
Íŕ÷ŕëî |