Íà÷àëî

REVUO "ESPERANTA FAJRERO"

n-ro 4/2010

oktobro - decembro

jaro XXV

aperas kvarfoje jare

Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/

  Respondeca redaktoro: Danĉo Danĉev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv tel./032/ 64 95 46; 0899 28 48 00

Redakta komitato: Vladimir Ĵelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova

Eldonantoj:

Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/,
str. Landos 24-2-2, BG-4006 Plovdiv

Nacia biblioteko de la bl-loj “L.Braille”,
pl. Slavejkov 2-2, BG-1000 Sofio

Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/,
str. Najĉo Canov 172, BG-1309 Sofio

La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD
Ĝi estas presata en la brajla presejo de ABB.
La sonregistraĵo estas farata en la sonstudio de fondaĵo “Artforum 01”
La revuo estas legebla ankaŭ en la reto ĉe www.sotirof.dir.bg

Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova
Pretigo por brajla presado: Keranka Miluŝeva kaj Ivan Dobrovolov

Enhavo:
p... E-vivo: Regularo de ANEB pri honorigo de meritintaj personoj
p... “ “ Salutparolo de s-ro Probal Dasgupta
p... “ “ Renkontigxo de la nevidantaj e-istoj en Bulgario-2010
p... “ “ 62-a kongreso de BEA
p... “ “ 83-a SAT-kongreso
p... El la vivo de la nevidantoj: 8-a Nacia festo de la specifaj eblecoj de la blindsurduloj
p... “ “ “ “ Verdstelanoj sur insulo verda
p... Lingvaj demandoj: Prepozicio “kontraux”
p... LAK: La antauxdiro de la ciganino
LA VAGANTO VERDOSTELA
p... Ekkonu nian landon kaj popolon: Razgrad invitas kaj atendas vin
p... Interesajxoj: Kion donis la bulgaroj al la mondo
p... Anekdoto
p... Ni kondolencas
p... Gravaj informoj

Esperanto – vivo

REGULARO DE ANEB PRI HONORIGO DE MERITINTAJ PERSONOJ

  1. Surbaze de paragrafo 17, punkto 10 de la Statuto de ANEB estas akceptita cxi tiu Regularo.
  2. Surbaze de paragrafo 14 de la Statuto de ANEB la Gxenerala kunveno honorigas membrojn kaj nemembrojn de ANEB.
  3. Por membroj de ANEB:
    1. Honoran diplomon ricevas personoj, kiuj membras en la Asocio almenaux tri jarojn seninterrrompe cxe la jenaj kondicxoj: ili aktive partoprenas en la agado de la Asocio, en la nacia kaj internacia E-movado; ili donis signifan financan subtenon al ANEB; ili kontribuis grave por konkreta evento en la asocia agado.

    2. Per la titolo Honora membro kaj per Honora diplomo estas distingataj personoj, kiuj membras en ANEB minimume dek jarojn seninterrrompe kaj havas agxon minimume 50 jaroj cxe la kondicxoj de p.A.

    3. La distingitoj per Honora diplomo ricevas senpage unujare la revuon “Esperanta fajrero” kaj la Honoraj membroj ricevas dumvive la revuon senpage.
  4. Por nemembroj de ANEB: Per Honora diplomo estas distingataj personoj, kiuj aktive kaj dum longa tempo helpis morale kaj materiale la agadon de ANEB aux faris unufojan valoran kontribuon kun la sama celo. Pro meritoj al la Asocio povas esti distingataj ankaux alilandaj civitanoj.
  5. Proponojn pri honorigo rajtas fari la membroj de la Estraro, la lokaj grupoj, iniciatgrupoj de minimume tri personoj - regulaj membroj de ANEB.

    La propono devas esti farita en skriba formo kun la subskriboj de cxiuj grupanoj. La propono devas atingi la Estraron minimume 30 tagojn antaux la jarkunveno kaj la Estraro prezentas gxin en la kunveno, kiu decidas “por” aux “kontraux”. La Regularo estas akceptita de la Estraro en gxia kunsido okazinta la 6-an de marto 2010 kaj estas subskribita de la prezidanto kaj vicprezidanto kaj portas la sigelon de ANEB.

SALUTPAROLO DE S-RO PROBAL DASGUPTA AL LA 76-A KONGRESO DE LIBE

Estimataj kongresanoj,

Mi havas la honoron saluti vin, kiuj partoprenas la 76-an kongreson de LIBE en Vieno de la 10-a gxis la 14-a de julio 2010, en la nomo de Universala Esperanto-Asocio kaj en mia propra. Mi bedauxras ne povi mem partopreni vian kongreson. Tial mi sendas cxi tiun skriban mesagxon kaj petas vin akcepti mian pardonpeton pro la necxeesto de nia Asocio.

Pasintjare, dum la bjalistoka Universala Kongreso, mi atentigis, ke oni festas ne nur la centkvindekjaran datrevenon, sed ankaux la ducentjaran de Louis Braille. Unu grava kaj frua ponta figuro inter la blindula medio kaj la Esperanta estis kompreneble E. Javal; poste la pionira laboro de Erosxenko donis aparte reliefan lokon al la kontribuoj de blinduloj al la Esperanta afero. Se ni rigardas la lingvan problemon kiel iusence analogan al handikapo, kaj se ni rigardas al vivofaciligon vizagxe al la handikapoj kiel gravan laboron sur la tereno de la serioza aplikigo de la homaj rajtoj, tiam trovigxas tute rekta parenceco inter la esperantista projekto kaj la pli largxa laboro por garantii al cxiaj handikapitoj aliron al cxiuj rajtoj en la organizita socia vivo.

Hodiaux, kiam kreskas la konscio pri la neceso de solidara kunagado de diversaj pledantoj por reformoj en la kutimoj de la socia organizigxo,estas aparte grave akcenti la signifon de la laboro de niaj pioniroj.

Alia atentinda laborkampo estas la disponigo de la rezultoj de la hodiauxa teknologio al la blinduloj en malpli prosperaj landoj. Tio signifas tre intime kunagi kun aliaj, kiuj laboras por la evoluo en tiuj socioj, cxar neniun avantagxon oni povas rikolti tute elsxire el la kunteksto, en kiu oni faras tiajn laborojn.  Ni bone scias, ke la esperantistoj havas longan sperton pri tiuspeca intima kunagado.

Pasintjare mi iomete laboris  sur la tereno de la gxisdatigado de la porblindulaj alfabetaj disponajxoj por la barataj lingvoj lige kun la komputiko – mi estas ano de la pria nacia komitato – kaj mi konstatis, ke neniu serioze laboris por ke ecx nur la brajlajn rajtojn plene ekzercu la parolantoj de indigxenaj lingvoj en Barato. Mi kontaktis tiucele iujn, kiuj intime kunagas kun indigxenaj popoloj, sed ili diris, ke la gxenerala evolubildo cxe la indigxenaj popoloj estas tiom katastrofa, ke neniu kuragxas proponi la disponigon de apartaj tempo kaj atento al la brajligo de iliaj lingvoj-oni elturnigxas per la kutimaj emfazoj de eduksistemo cxefe uzanta la provincajn lingvojn. Tion cxi mi diras al vi cxefe por informi vin, ke estas multaj kampoj plugindaj sed ankoraux ne plugataj.

Mi deziras al via kongreso sukcesan identigon de prioritatoj por la komuna laboraro kaj gajan etoson.

Amike

Probal Dasgupta, prezidanto
Universala Esperanto-Asocio

RENKONTIGXO DE LA NEVIDANTAJ ESPERANTISTOJ EN BULGARIO – 2010

     De la 20-a gxis la 22-a de auxgusto en Varna okazis la tradicia renkontigxo de la nevidantaj esperantistoj-membroj de ANEB. Cxi jare gxi estis dedicxita al la 120-a datreveno de la naskigxo de la mondkonata rusa blinda esperantisto, verkisto, vojagxanto kaj sociagtanto Vasilij Erosxenko. Nia gastiganto denove estis la Lernejo por viddifektitaj infanoj “Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov”.
La renkontigxo estis malfermita la 20-an de auxgusto vespere per komuna kantado de la esperantista himno “La espero”.  La prezidanto de ANEB Vladimir Jxelev rakontis pri la 76-a IKBE en Vieno. Siajn impresojn dividis ankaux  Veselina Stoilova kaj Radka Stojanova. La humoron de la partoprenantoj plialtigis la organizita lotludo, en kiu cxiuj elprovis sian sxancon. Sonis belegaj E-kantoj, kiuj donis veran plezuron al cxiuj. La sekvan tagon, sabaton, ankaux okazis vico de interesaj arangxoj. Pri la malfacila vivo kaj multflanka agado de Vasilij Erosxenko prelegis la prezidanto de ANEB. Nia senlaca entuziasma aktivulino D. Stojanova preparis ricxan belartan programon. Ni denove travivis agrablajn minutojn kun la kantoj de Ivalina Donova, Ivan Sxopov k.a. La cxeestantoj aplauxdis ankaux la partoprenon de niaj gastoj el s-to “D-ro Zamenhof” (Razgrad). La prezidanto de ANEB enmanigis Honorajn diplomojn al la distingitoj el Varna Boris Bodicxev-veterano, Veselina Stoilova kaj Elena Nikolaeva. Honoran diplomon ricevis ankaux la direktoro de lernejo “Prof. d-ro Ivan Sxisxmanov”, s-ro Petar Petrov, pro sia aktiva kontribuo al la agado de ANEB. Estis anoncitaj la nomoj de la aliaj cxijaraj distingitoj per Honora diplomo kaj titolo Honora membro. Tio estis tre kortusxa momento por cxiuj cxeestantoj. Post tiu solena ceremonio la prezidanto Vl. Jxelev fermis la renkontigxon.
La vetero dum tiuj tagoj estis suna kaj varma kaj ni havis eblecon plagxumi kaj nagxi en la varma kaj pura marakvo. Ni disigxis portante en nia memoro agrablajn travivajxojn kaj impresojn.

                                                             Marinka Spasova

62-A KONGRESO DE BEA

      De la 3-a gxis la 5-a de septembro 2010 en la malgranda urbeto Sopot – naskigxurbo de la patriarko de la bulgara literaturo, la auxtoro de la belega romano “Sub la jugo”, Ivan Vazov, okzais la 62-a kongreso de BEA.
La prezidanto de la loka organiza komitato kaj cxeforganizanto prof. Bojxidar Leonov inauxguris la kongreson. La alta protektanto de la kongreso, la urbestro de Sopot s-ro Vasil Licxev, salutis la kongresanojn kaj gastojn. Partoprenisn la kongreson cx. 200 esperantistoj, inter kiuj 15 eksterlandanoj el Serbio, Rumanio, Nederlando, Koreio, Hungario. Nedko Nedev tralegis salutkarton de la elstara esperantisto, iama UEA-prezidanto, prof. Humfrey Tonkin. En la nomo de ANEB salutis la kongreson Vladimir Jxelev.
Nova Honora membro de BEA estis elektita la aktiva kaj multjata prezidanto de E-societo “Kolombo de la paco” en u. Galabovo, Kanjo Kanev.
La prezidanto de BEA ingx. Petar Todorov tralegis la raporton de la Estraro kaj substrekis, ke malgraux la financa krizo okazis pluraj esperantistaj festoj, renkontigxoj k.s. Ilija Iliev tralegis la raporton de la Kontrola komisiono. Sekvis eldiroj, proponoj, rekomendoj. Post la baloto evidentigxis, ke la nova prezidanto de BEA estas prof. Bojxidar Leonov, vicprezidanto Maja Gorova, sekretario kaj redaktoro de revuo “Bulgara esperantisto”  Georgi Mihalkov kaj membroj: Petar Todorov kaj Boris Gagxanov. La Kontrola komisiono konsistas el Ilija Iliev, Gena Antonova kaj Veselka Kamburova.
La sekva kongreso de BEA okazos en Jambol.

Radka Stojanova

83-A SAT-KONGRESO

      Inter la 1-a kaj la 6-a de auxgusto 2010 en la belega urbo Brasxovo (Rumanio) okazis la 83-a SAT-kongreso. La urbo situas en Suda Transilvanio, 168 km. norde de Bukaresxto. Gxi estas cxefurbo de distrikto Judet kaj unu el la cxefaj industriaj urboj de Rumanio. En 2009 gxi havis 278048 logxantojn, inter kiuj ankaux hungaroj, germanoj, cxehxoj, slovakoj, ciganoj. Gxis 1919 gxi apartenis al Hungario.
Pri la kongreso dividas siajn impresojn la prezidantino de E-societo “Espero” en u. Sliven , s-ino Stojanka Drandeva: la 83-a kongreso de SAT estis tre bone organizita. Post la salutparoloj de la oficialaj gastoj sekvis la raporto de Jakvo Schram, prezidanto de SAT. Li substrekis, ke SAT atingis suficxe bonan staton financan kaj organizan. Brasxovo markas novan epokon por la Asocio. Tie oni faros planojn kiamaniere propagandi la celojn kaj taskojn de la Asocio. La labortemoj estis tre interesaj, aktualaj kaj utilaj por la cxeestantoj: SAT kaj pacaj agadoj, Rumania lingvo kaj kulturo, Rumaniaj sindikatoj, La laborista movado en Rumanio dum la 20-a jarcento, La tutmonda krizo. La kongresa temo estis “Ekonomia krizo kaj ties plurflankaj efikoj”.
La etoso estis amika kaj agrabla, la gastigantoj afablaj kaj komplezemaj. Cxiuj partoprenantoj restis kontentaj kaj longe ne forgesos la entuziasmon kaj gastamon de la lokaj esperantistoj.
La sekva kongreso okazos en Sarajevo (Bosnio kaj Hercegovino) de la 30-a de julio gxis la 6-a de auxgusto 2011. Telefonnumero por kontaktoj: + 387 33 205 487.

                                                    Stojanka Drandeva

El la vivo de la nevidantoj

OKA NACIA FESTO DE LA SPECIFAJ EBLECOJ DE LA BLINDSURDULOJ

     Felicxe la financa krizo ne sukcesis malhelpi la okazigon de la 8-a Nacia festo de la specifaj eblecoj de la blindsurduloj, kiun cxi-jare  gastigis Plovdiv. La festo estas organizata cxiujare de la Nacia Asocio de la Blindsurduloj en Bulgario (NABSB) en diversaj urboj kaj prezentas bonegan okazon por aktivaj membroj de la Asocio el la tuta lando provi siajn fortojn cxe la sxaktabuloj, sur la kurejoj de la stadionoj, sur la scenejo. En certa grado tamen la krizo ne povis ne influi la okazigon de la festo. Oni devis malpliigi la nombron de la partoprenantoj je 46 personoj kaj la sxatantoj de la amatora arto montros sian talenton la sekvan jaron. Mankis pokaloj kaj medaloj. La venkintoj ricevis kiel moralan stimulon diplomojn, T-cxemizojn kaj reklamcxapojn. Lauxtradicie la festo estis malfermita la 10-an de auxgusto per la 9-a sxakturniro. Gxi pasis en 7 etapoj por la viroj kaj en 2 etapoj por la virinoj. Post obstina batalo la varnanoj tute merite okupis la unuan lokon cxe la viroj. Dimitar Hinev okupis unuan lokon inter la viroj, inter la virinoj – Velicxka Hristova. La 11-an de auxgusto okazis la unua nacia konkurado pri sporta triktrako, kiun partoprenis 16 fervoraj triktrakludantoj. Cxampiono farigxis Vasil Hristov el Plovdiv, la duan lokon okupis Ilija Velizarov el Varna – tute blinda kaj surda. La 12-an de auxgusto en stadiono Plovdiv la vicurbestro pri sporta agado Georgi Titjukov solene malfermis la konkuradon pri malpeza atletiko, en kiu partoprenis 16 teamoj – reprezentantoj de 15 teritoriaj organizajxoj de la Asocio kaj de la Nacia centro pri rekapabligo de blindsurduloj (NCRBS) “Helen Keller”. Depende de ilia agxo kaj vidkapablo la partoprenantoj estis dividitaj en 4 grupoj: nevidantoj en agxo gxis 50 j. kaj pli ol 50 j., same ankaux pri malfortevidantoj. Ili konkuris en 14 disciplinoj por viroj kaj virinoj. La unuan lokon okupis la teamo de TO – Plovdiv, kies supereco estis evidenta. La duan lokon gajnis la teamo de TO – Varna, la trian – TO – Dobricx. La saman tagon en stadiono Plovdiv okazis la kvara konkurado pri kanadstila lukto. Gxin partoprenis 7 teamoj, reprezentantoj de ses TO-j kaj de nNCRBS “H. Keller”. Plej bone sin prezentis la teamo de TO – Plovdiv, kiu okupis la unuan lokon. Je la 15-a h. en restoracio “Olimpik” okazis solenajxo dedicxita al la 150-a datreveno de la naskigxo de la mondkonata blindsurdulino Helen Keller kaj al la 15-jarigxo de la Nacia socio de la blidsurduloj en Bulgario. Pri la vivo kaj granda agado de Keller koncize rakontis la prezidanto de la Asocio Dimitar Parapanov. Li tusxis ankaux la plej gravajn momentojn de la agado de NABSB de gxia fondigxo gxis nun. Oni tralegis salutojn de la cxefministro de Respubliko Bulgario, s-ro Bojko Borisov kaj de la prezidanto de TO – Varna Stancxo Dobrev. Membroj de la Asocio prezentis ricxan kaj varian belartan programon, en kiu partoprenis reprezentantoj de diversaj TO-j. La vespero finigxis per dancoj, ridoj kaj sxercoj.

Snejxana Kircxeva- prezidanto de
TO de la blindsurduloj – Plovdiv
(esperantigis Dimo Dimov)

VERDSTELANOJ SUR INSULO VERDA

     Sur la verda insulo apud Rostov - Don inter la 1-a kaj 6-a de auxgusto okazis la tradicia jxambureo de REAN. Partoprenis 30 personoj precipe el la proksima regiono, du el Peterburgo kaj un u el u. Bijsk (Siberio).
La jxambureo okazis en la domo de la Tutrusia asocio de la blinduloj. La logxkondicxoj ne estis tre oportunaj, tamen la planita programo estis realigita - okazis kunveno, Masenko kaj  Jxukova gvidis E-kursojn.  Estis celebritaj kvar eventoj: 65 jaroj de la venko super la fasxismo, 85-jarigxo de la Tutrusia asocio de la blinduloj, 120 jaroj la naskigxo de Vasilij Erosxenko, 75-jarigxo de la blinda aktiva esperantisto kaj poeto Mihail Sxcxerbinin el Rostov - Don. Okazis fisxkaptado kaj komuna fisxmangxado.

                                                    (Laux informo de Anatolij Masenko)

Lingvaj demandoj

Cxe la lernado de cxiu ajn fremda lingvo esenca kaj grava momento estas kompreni la signifon kaj la uzadon de la prepozicioj. Nun ni proponas al vi
LA PREPOZICION “KONTRAUX”

La baza signifo estas: “vid-al-vide” rilate al objekto: la urba domo estas kontraux la katedralo. Stari kontraux (antaux) la spegulo. Ekstarante kontraux la publiko, li konfesis sian kulpon. Kontraux (renkonte al) ni venas nekonata homo.
Kiel ni vidas, la objekto estas en nominativa formo; akuzativo povus pruvigxi necesa, se estus ebleco pri neklara senco:
Ili jxetis sin kontraux la malamikan pozicion. Levi sin kontraux sian fraton. Pafi kontraux urson. (En la unua propozicio estas uzebla al anstataux kontraux).
La signifo de kontraux en multaj okazoj esprimas malamikan rilaton, malaman senton al la objekto: en tiaj okazoj kontraux  aperas kiel antinomio al por (kontraux = malpor):
     Li parolas kontraux sia frato. Mi deklaris min kontraux la propono. Ni batalos kontraux la milito. Kontraux tio mi povus diri nenion. Kontraux mia deziro sxi acxetis la ringon. Cxiuj vocxdonis por, nur li vocxdonis kontraux.
Specfiala uzo de kontraux estas en esprimoj kiaj: Li donis sian horlogxon kontraux peco da pano. Kontraux kvin levoj vi povos ricevi ekzemplerojn de la libro.
Jen kelkaj tiaj ekzemploj de Zamenhofa uzado de la priparolata prepozicio:
Ne karesu katon kontraux la haroj.
Du vilagxoj kusxas sur la du bordoj, unu kontraux la alia.
Supereco de homo kontraux bruto ne ekzistas.
Levi la vizagxon kontraux la plafonon.
Por la nokto oni starigis la kofrojn kontraux la pordo.
Kiam tiu cxi prepozicio entenas sencon de malamika ago aux atak(em)o, la komplemento estas en akuzativo: li konstante parolas kontraux la prezidanton; ili jxetis sin kontraux la venantan grupon. Kaino levigxis kontraux sian fraton.
La salmo saltos kontraux la falantan akvon kaj frapos sin kontraux la sxtonajn murojn, sed gxi tamen ne povus eniri.

                                                    Atanas D. Atanasov /ADA/

Literaturo, arto, kulturo

LA ANTAUXDIRO DE LA CIGANINO

                                       Mia kara, mia bona,                            
                                       Mia nobla belulin’!                           
                                       Ciganino diras veron,                          
                                       Ciganin’ ne trompas vin.                      

                                       Scias mi knabinajn revojn,                  
                                       La sekretojn de la kor’ ,                     
                                       Scias mi pri homfelicxo.                     
                                       Scias mi pri amdolor’                          

                                       Kredas vi, ke la felicxo                      
                                       Estas via vera sort’,                        
                                       Kredas, ke belec’ kaj amo                  
                                       Akompanos vin gxis mort’.               

                                       Kredas vi, ke ne sxangxigxas                     
                                       Vera amo sub la sun’, 
                                       Kredas vi, ke la amikoj
                                       Ne perfidas sub la lun’.

                                       Dauxra amo, dauxra gxojo
                                       Estas vana belesper’;
                                       En la mond’ sxangxigxas cxio;
                                       Cxio pasas sur la ter’.

                                       Pro l’amat’, pro la amikoj
                                       Venos plej malgxoja hor’,
                                       Kaj por cxiam nur sopiro
                                       Restos en la juna kor’.

                                       Mia kara, mia bona,
                                       Vin kompatas ciganin’:
                                       Plej fidataj vin perfidos,
                                       Plej amataj trompos vin.

                                       Mia kara, mia bona,
                                       Kompatinda belulin’!
                                       Ciganino vin kompatas,
                                       Sed ne povas helpi vin.

                                       Ne ekzistas ja sorcxado
                                       Kontraux la fatala mort’,
                                       Ne ekzistas talismanoj
                                       Kontraux malbenita sort’.

                                       Sed memoru, ne forgesu,
                                       Mia kara belulin’,
                                       Estas io en la mondo,
                                       Kio ne perfidos vin.

                                       Tio estas la ponardo,
                                       Tio estas mortvenen’;
                                       Kiam cxio vin perfidos,
                                       Ili estos vera ben’.

                                       Vi memoru, ne forgesu,
                                       Mia nobla belulin’,
                                       En la vengx’ ponard’ vin helpos,
                                       Mortvenen’ ne trompos vin.

                                       Mia kara, mia bona,
                                       Mia nobla belulin’!
                                       Ciganino diras veron,
                                       Ciganin’ ne trompas vin.

                                                                                    Vasilij Erosxenko

LA VAGANTO VERDOSTELA

Al Vasilij Erosxenko

                                       Naskigxinta en Rusio,
                                       Verkis vi en Japanio.
                                       viaj verkoj estas belaj,
                                       La fabeloj – ecx ribelaj!

                                       Havas vi aglegan koron.
                                       Vi priskribas plurajn morojn.
                                       Estas vi lingvist’ elstara,
                                       Ankaux pedagog’ longjara.

                                       Ludis vi en muzikbandoj...
                                       vi vivadis multajn landojn,
                                       Instruante esperanton,
                                       Igxis vi verdstelvaganto.

09.09.2010                                                                  Angel sotirov
Plovdiv

Ekkonu nian landon kaj popolon

RAZGRAD INVITAS KAJ ATENDAS VIN

     En la nordorienta parto de Bulgario, en la koro de regiono Ludogorie, situas mezgranda urbo, urbo, kiu havas pitoreskan naturon, ricxan historion kaj kulturon.
Dum multaj jarcentoj en Razgrad logxas bulgaroj, turkoj, ciganoj, armenoj, hebreoj. Pro tio la folklora mapo prezentas kalejdoskopon de cxarmaj koloroj.
La kultura ricxeco transformis la urbon en veran oazon de interkomprenigxo, reciprokeco, toleremo. Frapanta ekzemplo pri tio estas
la cxiujara festivalo de la popolaj artmetioj kaj la foiro de la acida lakto (jogurto). Kvar tagojn Razgrad estas vivoplena de kantoj kaj dancoj de la folkloraj ensembloj kaj la beleco de la artmetiaj ellaborajxoj. Partoprenantoj el proksimaj kaj malproksimaj landoj de la urbo impresas la logxantojn kaj la gastojn per siaj mirindaj plenumoj.
La eksterlandanoj admiras la majstrecon de la bulgarino prepari bongustajn mangxajxojn, dolcxajxojn kaj precipe acidan lakton. Ili ecx ne povas kredi al siaj okuloj kiam la dommastrinoj renversas la kaldroneton kaj la jogurto ne falas el gxi.
La foiro de la jogurto kaj la festivalo allogas cxiujare multajn vizitantojn. Ili cxiuj havas eblecon viziti la artgalerion, etnografian muzeon, kie ili ekkonas la vivmanieron de la etna grupo kapancoj. Oni devas havi multan tempon por viziti la domojn de la famaj pentristoj  Danail Decxev, Dragan Danailov, Vasil Karadimov; la domon de la renesanca familio Nikola Ikonomov kaj Stanka Nikolica Spaso Elenina (sxi estis instruistino kaj poetino). Neniu preterpasos sen eniri  la belan domon de la komponisto Dimitar Nenov, kie oni povas vidi lian pianon kaj la metalan kopion de lia dekstra mano. En Razgrad la nomon de la esploranto, arkeologo, historiisto Ananie Javasxov oni elparolas kun granda estimo.
En la centro de la urbo trovigxas moskeo Ibrahxim-pasxao, la unika skulptajxo “Knabina fonto”, monumento- turhorlogxo, moderna konstruajxo de la teatro “Anton Strasximirov”, hotelo “Razgrad” (16-etagxa), la bela 150-jara pregxejo “Sankta Nikolao” k.a.
Sed versxajne la plej interesa por cxiuj estas la arkeologia rezervejo “Abritus”. Tio estas antikva romia urbo aperinta en la 1-a j.c. En gxia regiono evoluis ricxa materiala kaj spirita kulturo. Gxi elkreskie kiel romia milita kampadejo. Dum batalo en la cxirkauxajxo de Abritus pereis la romia imperiestro Decij Trajan (251 j.).Kelkfoje la urbo estas detruita de malamikaj invadoj. Abritus estas definitive ruinigita en 586 de la avaroj. Proksime al la antikva urbo oni trovis la plej grandan en la lando ormoneran trezoron de 5-a j.c.
En 1984 je 45 km. norde de Razgrad, en la cxirkauxajxoj de v. Svesxtari la arkeologoj malkovris majestan regxan tombodomon. La regiono estas sub la protektado de UNESCO.
Kiu volas pli multon scii, bonvolu viziti la objektojn. Bedauxros kiu ne faros tion.

                                                             Radka Stojanova

Interesajxoj

KION DONIS LA BULGAROJ AL LA MONDO

     Cxu estas iu, kiu ne sxatas mangxi acidan lakton (jogurton) aux kiu  ne sxias kiom utila gxi estas?  Sed vesxajne iuj neniam auxdis la nomon de d-ro Stamen Grigorov, bulgaro, naskigxinta en v. Studen izvor (regiono de u. Trojan) en 1878.  Estante studento en Gxenevo en 1905 li pristudis la mikroflauxron de la bulgara acida lakto kaj priskribis gxin kiel konsistantan el unu stangetforma kaj unu globforma bakterioj. La unua en 1907 estas nomita Lactobacillus bulgaricus. La du bakterioj donas la specifan guston kaj aromon de la produkto, kiu estas tre favora por la homa sano. La bulgaran acidan lakton oni produktas nur el lakto kaj fermento kaj cxio alia estas nenecesa.

*  *  *

La unua auxtomata elektronika kalkulmasxino estas inventita en 1939 de la bulgardevena usonano John Vincent Atanasoff  kaj en la periodo 1939-1941 li kunlabore kun Clifford Berry  perfektigas ABC (Atanasoff-Berry Computer), kiel oni poste nomas ilian komputilon.

*  *  *
Versxajne la plimulto el ni uzas elektronikan horlogxon. Ankaux gxia inventinto estas bulgaro, Petar Petrov (1919 – 2003). Li studis en Germanio, poste logxis kaj laboris en Usono. Estas konsiderata unu el la plej produktivaj  
inventintoj en la dua duono de la 20-a jarcento. Inter liaj plej signifaj inventajxoj estas la digxita brakhorlogxo (vendata tiam sub la nomo Pulsar), la unua komputigita sistemo por mezurado de polucio, telemetraj aparatoj por meteorologiaj kaj komunikadaj satelitoj, la unua en la mondo sendrata kardia monitoro kaj aliaj aparatoj.

Anekdotoj
Forgesemo
- Kial vi havas tristan mienon?
-  Ha, imagu mian teruran situacion! Hieraux mi petis belan pensiulinon-vidvinon edzinigxi al mi kaj nun mi ne memoras cxu sxi respondis per “jes” aux “ne”.

Ni kondolencas

Karaj gesamideanoj,
Komence de novembro atingis nin trista sciigo. La 8-an de oktobro 2010 en u. Simferopol, Krimeo, Ukrainio post longa malsanado forpasis en sia 72-a vivojaro la konata esperantistino, verkistino, bona amikino de la bulgaraj esparantistoj Ella Ruban.
Ni sincere funebras kaj kondolencas al sxiaj parencoj, al sxia 96-jara multestimata patrino, al niaj samideanoj de klubo “Verda ondo”.

Cxi sube ni publikigas la tristan leteron, kiun ni ricevis de Lev Parigin en la nomo de la membroj de “Verda ondo” laux ilia peto.

                                                    Estraro de ANEB, redakta komitato de
“Esperanta fajrero”

Karaj geamikoj,
Krimea respublika klubo de blindaj esperantistoj “Verda ondo” kun plej profunda tristego sciigas al la e-istoj en Bulgario, Euxropo kaj la tuta mondoke la 8-an de oktobro 2010 post dauxra malsanado forpasis Elal Ruban. Forlasis nin la plej kara amikino, nia kluba patrino, nia sperta instruistino.
E.Ruban naskigxis la 9-an de decembro 1938 en Rusio. Post la Dua mondmilito sxia familio translokigxis en Simferopol. Cxi tie sxim finis mezan kaj superan lernejon. Sxi diplomigxis en la Pedagogia instituto kaj poste laboris kiel instruisto pri rusa lingvo kaj literaturo en dauxro de 23 jaroj. Post malbonigxo de sxia vidpovo sxi komencis labori en la entrepreno por bl-loj kiel estro de la klubo de kulturo. Tie sxi lernis Esperanton. Sxi vizitis la (iaman) Internacian E-kursejon en Pisanica (Bulgario), kie sxi diplomigxis kiel E-instruisto. Reveninte en Simferopol sxi komencis instrui Esperanton kaj la 20-an de oktobro 1989 fondis E-klubon “Verda ondo” kaj nian kantan grupon.
Ella verkis versajxojn, tradukis en Esperanton konatajn kantojn kaj ni studis Esperanton. Baldaux ni komencis koncerti, igxis konataj kaj oni invitis nin al diversaj lokoj. Dank’ al Ella ni partoprenis en multaj E-renkontigxoj, en multaj IKBE. Ni estis gxojaj kaj gajaj. Ni ekhavis multajn geamikojn en diversaj landoj. La tempo flugis rapide.Venis la jaro 2010. Ella eksentis, ke ne fartas bone.  Sxia sanstato malbonigxis  kaj en majo Ella cxesis instrui Esperanton. La kuracistoj ne povis helpi al sxi. Kaj jen venis la tago, kiam la koro de Ella cxesis bati.
Jes, la morto de Ella estas granda perdo, sed la vivo dauxras. Ella restos ankaux estonte nia instruisto en cxio. Ella restos por cxiam en niaj pensoj, en niaj aferoj. La memoro pri sxi longe vivos en niaj koroj.

Krimea respublika klubo de blindaj
esperantistoj “Verda ondo” - Simferopol

Gravaj informoj:

Karaj legantoj,
Ni informas vin, ke la numeroj de “Esperanta fajrero” en 2010 estas kompilitaj de Dancxo Dancxev (n-ro 1), Vladimir Jxelev (n-ro 2), Dimo Dimov (n-ro 3) kaj Radka Stojanova (n-ro 4). En 2011 en la sama ordo ili preparos la koncernajn numerojn.
Se vi volas esprimi opiniojn kaj sugestojn pri plibonigo de la revuo, ni gxojos ricevi ilin.
La redakta komitato

Karaj legantoj,
Komencigxas la abonkampanjo – 2011 por nia revuo “Esperanta fajrero”. La abonkotizo estas 5 (kvin) euxroj por cxiuj. La limdato por ricevi viajn informojn pri sendita mono estas la 28-a de februaro. Eblas aboni la revuon por unu, du aux tri jaroj.
Nia banka konto estas:
BIC: BUIB BG SS
BG33BUIB78361402636400
SIBank , Plovdv, Bulgario

AGRABLAJN KRISTNASKAJN FESTOJN! SANAN, PROSPERAN, FELIXCAN NOVAN JARON 2011, KARAJ SAMIDEANOJ, KARAJ GEAMIKOJ, KARAJ LEGANTOJ DE NIA REVUO!

Estraro de ANEB,
Redakta komitato de “Esperanta fajrero”

Íà÷àëî