REVUO "ESPERANTA FAJRERO"

n-ro 1/2011

januaro - marto

jaro XXVI

aperas kvarfoje jare

Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/

  Respondeca redaktoro: Danĉo Danĉev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv tel./032/ 64 95 46; 0899 28 48 00

Redakta komitato: Vladimir Ĵelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova

Eldonantoj:

Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/,
str. Landos 24-2-2, BG-4006 Plovdiv

Nacia biblioteko de la bl-loj L.Braille,
pl. Slavejkov 2-2, BG-1000 Sofio

Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/,
str. Najĉo Canov 172, BG-1309 Sofio

La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD
Ĝi estas presata en la brajla presejo de ABB.
La sonregistraĵo estas farata en la sonstudio de fondaĵo Artforum 01
La revuo estas legebla ankaŭ en la reto ĉe www.sotirof.dir.bg

Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova
Pretigo por brajla presado: Keranka Miluŝeva kaj Ivan Dobrovolov

Enhavo:
Enhavo:
p. ... Esperanto-vivo: Rezolucio de la 76-a IKBE
p. ... Kalendaro de Esperanto-arangxoj en Bulgario
p. ... Omagxo al la 120-jarigxo de V. Erosxenko en Bulgario
p. ... Okaze de Zamenhof-tago
p. ... Revuo Esperanta fajrero ankaux rete iras en la mondon
p. ...
p. ... Sxtata licenco por Internacia E-Centro por profesia agado
p. ... El la vivo de la nevidantoj: Vladimir Jxelev ree jubileulo
p. ... LAK : Cxu neniu estas profeto en sia patrolando?
p. ... Lulkanto
p. ...Ekkonu nian landon kaj popolon: Interesa trovajxo de la bulgaraj arkeologoj
p. ...Interesajxoj: Eksterordinaraj luantoj
p. ... Humuro: Anekdotoj
p. ... Deziras korespondi
p. ... Funebraj sciigoj

Esperanto vivo

REZOLUCIO de la 76-a IKBE

    La partoprenantoj de la 76-a Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj kunvenintaj inter la 10-a kaj 15-a de julio 2010 en Vieno, Auxstrio kun 50 reprezentantojel 13 landoj alvokas naciajn blindulo-organizojn en sia agado atenti ankaux viddifektitajn esperantistojn. Moderna sonregistra kaj prestekniko ebligas produktadon de lernomaterialoj en formo oportuna por viddifektitoj. Tiel viddifektitaj studentoj povas partopreni gxeneralajn lingvokursojn kune kun vidantaj kunlernantoj.

Veronika Haupt Kongresa prezidanto

Rim.: La rezolucio estis publikigita en revuoj Bulgara esperantisto kaj (bulgarlingve) Zari (Auxroro) kaj Zvuk i svetlina (Sono kaj lumo). La redakcio

 

KALENDARO DE ESPERANTO-ARANGXOJ EN BULGARIO 2011

APRILO:
De la 1-a gxis lA 3-a Internacia Festivalo de Esperanto-recitado, kantado, oratora konkurso urbo Karlovo. Organizanto: BEA, AIS-Bulgario. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com

De la 4-a gxis la 10-a Feriado Karlova printempo. Organizanto: E-societo- Karlovo. Adreso por informoj kaj aligxo: kiel supre.

(dato sciigota) 95-jara jubileo de profesoro Pejcxev urbo Plovdiv. Organizanto: societo Kulturo. Adreso por informoj kaj aligxo: evab_bg@yahoo.com

MAJO:
(dato sciigota) 110-jara jubileo de Esperanto-societo Kulturo en urbo Plovdiv. Adreso por informoj kaj aligxo: evab_bg@yahoo.com

De la 27-a gxis la 30-a Festo de la Rozoj. Folklora Festivalo urbo Karlovo. Organizanto: BEA, AIS Bulgario. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com

De la 28-a gxis la 30-a 85-jara jubileo de Esperanto-societo en urbo Velingrad. Adreso por informoj kaj aligxo: ingx. B.Gagxanov, Velingrad, tel. 0359-54-204,
GSM: 0898-676-270. Retadreso: gadzanov_b@abv.bg

De la 27-a de majo gxis la 22-a de junio Bulgara-pola AIS studsesio en urbo Karlovo. Organizanto: AIS- Bulgario IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com.

JUNIO:
De la 10-a gxis la 12-a Internacia Esperanta Krea Renkontigxo ABRITUS-11, Razgrad. Organizanto: EDK D-ro Ivan Kircxev kaj E-societo D-ro Zamenhof Razgrad. Adreso por informoj kaj aligxo: Razgrad, str. Sveti Kliment 36,ap.1, GSM: 0896-378-789. Retadreso: esperanto_razgrad@mail.bg

De la 11-a gxis la 16-a Internacia simpozio Apliko de Esperanto en profesia agado AEPA-2011, Karlovo, Sopot. Organizanto: BEA, AIS-Bulgario IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44, GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com

De la 17-a gxis la 20-a - Internacia Seminario La religio kaj edukado de la juna generacio. Festivalo de religia kanto Karlovo, Sopot. Organizanto: TOLE IUK. Adreso por informoj kaj aligxo: 4300 Karlovo, p.k. 44; GSM: 0885-056-469. Retadreso: leonov@rozabg.com

De la 24-a gxis la 26-a Renkontigxo okaze de la Tago de la kuracaj plantoj monakejo Sankta Ilija. Organizanto: E-societo Sukceso Vraca. Adreso por informoj kaj aligxo: Esperanto, p.k. 26, BG-3000 Vraca. Retadreso: sukceso@bitex.bg

AUXGUSTO:
(dato sciigota) Tradicia Nacia Renkontigxo de la blindaj esperantistoj en Bulgario Varna. Organizanto: ANEB. Adreso por informo kaj aligxo: GSM: 0893-615-866.

SEPTEMBRO:

De la 2-a gxis la 4-a 63-a Kongreso de BEA en urbo Jambol. Organizanto: BEA. Adreso por informo kaj aligxo: 1000 Sofio, p.k. 66, BEA.

OMAGXO AL LA 120-JARIGXO DE VASILIJ EROSXENKO EN BULGARIO

En la agadplano de ANEB-estraro por 2010 estis planita tutlanda celebrado de la 120-a datreveno de la naskigxo de Erosxenko.
Laux mia iniciato la konata poeto-esperantisto Venelin Mitev tradukis en bulgaran lingvon tri versajxojn de Erosxenko: Homarano, Lulkanto kaj Antauxdiro de la ciganino. En la revuoj Bulgara esperantisto kaj Zari (Auxroro) aperis materialoj pri Erosxenko. En la lasta estis mia granda artikolo kaj du versajxoj de Erosxenko. Laux iniciato de Dancxo Dancxev en Plovdiv okazis renkontigxo inter nevidantaj kaj vidantaj neesperantistoj, en kiu mi rakontis pri Erosxenko.
En u. Razgrad laux iniciato de Radka Stojanova la loka E-societo, la urba E-domo de kulturo kaj societo Amikoj de Rusio organizis vesperon dedicxitan al Erosxenko.

La plej impona arangxo okazis en Sofio la 11-an de novembro. Organizantoj estis ANEB kaj Nacia biblioteko de la bl-loj Louis Braille. La salono de la biblioteko estis plena de nevidantaj kaj vidantaj esperantistoj el Sofio, Plovdiv, Razgrad kaj ankaux neesperantistoj . La programon gvidis Keranka Milusxeva - vicprezidanto de ANEB. Pri Erosxenko emocie prelegis la prezidanto de ANEB. Stefka Stojcxeva, Keranka Milusxeva, Natasxa Velkova, Radka Stojanova kaj la aktorino Nevena Krasteva recitis en Esperanto kaj en bulgara lingvo versajxojn de Erosxenko kaj pri Erosxenko de Angel Sotirov. Virina ensemblo Ljulin sub la gvido de samideanino Rajna Mitina kantis esperantajn kaj bulgarajn kantojn. Estis anoncita la decido de ANEB distingi samideanon Spas Karafezov per la titolo Honora membro de ANEB kun honora diplomo. La solenajxo finigxis per koktelo ofertita de la gastigantoj la biblioteko L. Braille.

Vladimir Jxelev

OKAZE DE LA ZAMENHOF- TAGO

    La 6-an de decembro 2010 en la E-klubejo de ANEB en Plovdiv okazis renkontigxo kun la nova prezidanto de BEA ingx. Bojxidar Leonov. Gxi estis dedicxita al la tago de Zamenhof. Stefka Stojcxeva recitis la versajxon de Erosxenko Homarano kaj d-ro Stefka Stamatova recitis la versajxon Forgesita dialogo de la blinda pola poetino Halina Kuropatnicka.
    S-ro Bojxidar Leonov detale rakontis pri la antauxstarantaj taskoj de BEA, pri sia agado kiel profesoro en AIS San Marino kaj kiel prezidanto de la Tutmonda Kristana Esperantista Organizajxo. Li respondis al multaj demandoj.
    Fine estis modesta regalo en amika etoso.

Vl. Todorov

 

REVUO ESPERANTA FAJRERO ANKAUX RETE IRAS EN LA MONDON

    Iuj el la legantoj de Esperanta fajrero scias, ke jam kvaran jaron gxi estas legebla ankaux en la reto je sotirof.dir.bg. Bedauxrinde estis tempo, kiam la jxus indikita retpagxaro havis problemojn kaj iuj numeroj ne estis metitaj en gxin siatempe. Vero estas ankaux, ke longan tempon tie la revuo ne estis alirebla por multaj tute blindaj legantoj, kies komputiloj ne havis specialan programeton legantan esperantajn literojn. Sed uzante la tiel nomatan x-sistemon, ekde tria numero de la revuo en 2010-a jaro tiu versio jam farigxis alirebla ankaux por cxiuj interesigxantoj vidantaj, malfortevidantaj kaj tute blindaj legantoj.

    Ekde tiam la elektronika versio de revuo Esperanta fajrero jam estas dissendata retposxte al 70 samideanoj el jenaj 21 sxtatoj: Auxstrio, Belorusio, Bulgario, Cxehio, Danio, Finnlando, Francio, Germanio, Hispanio, Italio, Japanio, Kanado, Kroatio, Moldavio, Nederlando, Pollando, Portugalio, Rusio, Svislando, Ukrainio kaj Usono.Tiu dissendado estas realigebla dank al la nelacigxebla Vjacxeslav Suslov el Rusio, cxefgvidanto de Esperanta salono de skajpbabilejo Ventrilo. Tiu tre aktuala iniciato estas de Vjacxeslav, lia estas ankaux la realigado de tiu bonega ideo, havanta ankaux gravajn ekologiajn konsekvencojn. Tiamaniere oni sxparas ioman kvanton da brajla papero, oni konservas eble almenaux du-tri arbojn vivaj...

    La tre helpema kaj talenta Vjacxeslav estas instruisto. Li instruas muzikon en normala muziklernejo. Interalie, versxajne menciinda estas ankaux la fakto, ke la esperanta salono jam ekde la pasinta somero estas vizitata de kelkaj bulgaraj nevidantaj esperantistoj. Al ili ege helpis la sama tre energia Vjacxeslav (Gloro lia skajpnomo), tre lerta komputiluzanto, cxe ilia aligxo al Ventrilo.

Andro Slavcxev

     25.03.2011 - 28 2011 . :

  1. .
  2. 2011 .
  3. -2011 .
  4. .
  5. 2011 .
  6. .

11 . . ,
, . 24.

.

SXTATA LICENCO POR INTERNACIA E-CENTRO POR PROFESIA AGADO ESPERINFORM KARLOVO, BULGARIO

    Per Ordono N 1/03.01.2011 la Prezidanto de Nacia Agentejo por profeisa
edukado cxe la Ministra konsilantaro de Respubliko Bulgario estis fondita kaj donita licenco pri funkciado de Internacia Esperanto-Centro por profesia edukado Esperinform- Karlovo. Tio estas venko post longjara agado en Bulgario agnoski Esperanton kiel oficialan studadlingvon, pri ricevo de sxtata agnosko de AIS-Klerigejo en Bulgario, kies oficiala lingvo de studado estas Esperanto!
Bulgaraj kaj eksterlandaj studentoj povus studi kaj ricevi oficialajn sxtatajn dokumentojn validajn en EU pri diversaj profesiaj fakoj kiel ekz. Turismiko, Gvidado de turismaj firmaoj, hoteloj, restoracioj, Ekskursgvidantoj, Komerco, Komputila tekniko, Komputila programado, Librotenado, Administrado k.a. La aprobita studadprogramo estas surbaze de studadprogramoj de bulgaraj kaj eksterlandaj universitatoj. Profesoroj estos bulgaraj kaj eksterlandaj AIS-profesoroj. Oficialaj studadlingvoj estos la bulgara kaj Esperanto. Post trijara studado la studentoj ricevos bulgarajn sxtatajn dokumentojn pri la koncerna profesia fako kaj ankaux se sukcese plenumos la kondicxojn de AIS-regularo kaj defendos diplom-disertacion povus ricevi bakalauxrajn AIS-diplomojn kaj poste dauxrigi la studadon gxis magistra grado.
Por la bulgaraj kaj eksterlandaj studentoj estas certigita malmultekosta logxado en studenta komuna logxejo.
Adreso por aligxo kaj pli detalaj informoj: Bulgario, 4300 Karlovo, p.k. 44, Internacia Universitato Karlovo; rete: leonov@rozabg.com.

Telefono: + 359 885056469.

B. Leonov

El la vivo de la nevidantoj

VLADIMIR JXELEV REE JUBILEULO

    Preskaux cxiam li parolas ege serioze, oficiale, stakato, eldirante kvazaux ordonojn. Versxajne nome pro tio mi EGE OFTE opiniis, ke se li havus normalan vidpovon, sxajne li nepre estus rigora kaj senrida oficiro. En sia militista kariero li certe igxus kolonelo, eble ecx generalo. Sed la sorto komisiis al li tute aliajn misiojn. Kaj cxi tiujn taskojn li plenumis kiel perfekta SOLDATO precize, fervore, sindoneme, impete kaj sinofereme.

Je la 22-a de januaro 2011 li denove farigxis jubileulo. Tiam kun la plej proksimaj parencoj Vladimir Jxelev festis sian 75- an datrevenon. Nature estis multaj tostoj kaj bondeziroj koncernantaj la sanon kaj la okupojn de la felicxa jubileulo. Li ricevis multajn telefonajn kaj skribajn salutojn el la tuta nia lando, ankaux el pluraj sxtatoj de la terglobo. Eksterlandaj kaj bulgaraj amasinformiloj markas lian jubileon kaj publikigas konvenajn tekstojn kaj fotojn.

Vlado naskigxis en urbo Dobricx. Malgraux sia malforta vidpovo, kiun li havas de frua infana agxo, li ne vizitis specialan lernejon, sed finis NORMALAN gimnazion. Fininte gxin, tuj li komencis labori kiel instruisto en proksima cxe sia naskigxurbo vilagxo. Multajn jarojn Vladimir laboris en blindulaj produktadaj Entreprenoj kiel laboristo, ankaux kiel oficisto en regionaj estraroj de Unio de la blinduloj en Bulgario en la urboj Varna kaj Plovdiv. Sed li revenas al sia unua profesio kaj preskaux 20 jarojn li estas talenta kaj amata instruisto en la Nacia centro por blindulrekapabligo. Tiun institucion dum iom da tempo s-ro Jxelev ecx gvidas sukcese kaj tutanime.

Nia verdstela jubileulo komencas lerni E-on aligxinte al koresponda kurso en la fora 1958 j. Multajn jarojn li estas aktiva kaj sindonema membro de Bulgara Esperanto-asocio (BEA). Ne estas alia bulgara vidhandikapito atinginta tiel altajn poziciojn en la centra estraro de BEA. Kaj kompreneble, tute meritite, en 2007 j. Vladimir estas proklamita Honora membro de tiu organizajxo. Kelkajn jarojn li estis iniaciatema kaj postulema PREZIDANTO de Esperanto - domo de kulturo en urbo Plovdiv. Krome ebl li estas tiu bulgara viddifektita e-isto, kiu vizitis plej multajn eksterlandajn E-ajn arangxojn. Vladimir Jxelev estas la unua bulgaro-estrarano de LIBE. Sxajne li estas ankaux la ununura bulgara nevidanto, longjara membro de Sennacia asocio tutmonda. Kaj ankoraux alia, tre grava fakto inter la biografiaj donitajxoj de la tre agema Vlado: per la netaksebla helpo de la lingva prizorganto Fani Mihajlova, li kiel vera sorcxisto reanimigis en 1995 j. revuon Esperanta fajrero cxesinta aperadi post la forpaso de sia unua redaktoro Todor Sxosev, eminenta bulgara E-poeto. Restartiginte tiun revuon, li estas gxia cxefa kaj ununura, tre entuziasma redaktoro gxis septembro 2001, kiam la pezan redaktoran stafeton de liaj manoj suficxe sentime kaj gxojege prenas Dancxo Dancxev.

Proksimume kvin jardekojn la vojagxaj impetoj firme kaj sencxese obsedas Vladon, kiu kuragxe kaj senlace veturas orienten kaj okcidenten. Dank al Esperanto li vizitis plurajn euxropajn landojn, iujn el ili multfoje. Promenante en eksa Sovetunio, li sukcese trovis sian geedzan duonon la bonkoran ukraininon Marija Gavrilovna, kiu nun estas ankaux sindonema e-istino kaj fidela lia sekretariino.

Sed sendube, la monumento nemanfirata kaj alta de Vladimir Jxelev kiel sociaganto estas la fondita en 1998 j. de li kaj liaj sampensantoj Asocio de la nevidantaj E-istoj en Bulgario(ANEB). Nur du jarojn post sia fondigxo, en la komenco de 2000 ANEB laux sia membraro de 71 personoj okupis tre firme la duan lokon en LIBE. ANEB organizis du IKBE en Plovdiv (2000) kaj en Albena (2007). La internacia e-ista renkontigxo en 2003-a jaro (Varna), laux la konfesoj de multaj eksterlandaj gee-istoj, havas cxiujn karakterizajxojn de LIBE-kongreso. Post kiam estis fondita ANEB, la agado de la bulgaraj nevidantaj e-istoj komplete revigligxas: cxiujare okazadas tritagaj someraj renkontigxoj de la bulgaraj blindaj e-istoj; estas organizataj kursoj de E-o por komencantoj kaj progresintoj; revuo Esperanta fajrero ekaperadis ankaux en sona kaj interreta versioj; estis eldonitaj en brajlo, surkasede kaj surdiske kaj en elektronika varianto E-aj lernolibroj, vortaroj, libroj kaj aliaj lernhelpiloj; ANEB havas vastan kaj bone mebligitan klubejon, kiun uzas la ceteraj plovdivaj e-istoj; okazas ankaux literaturaj konkursoj k. a. Nature, la plej gravan rolon por cxi tiuj evidente menciindaj sukcesoj de ANEB, ludas gxia nelacigxebla motoro - la prezidanto Jxelev.

Vlado Jxelev estas verkinta centojn da jxurnalistaj tekstoj, ankaux multajn prelegojn publikigatajn en diversaj E-aj gazetoj kaj revuoj. Li ankaux auxtoras talente plurajn bulgarlingvajn tekstojn pri E-o kaj pri variaj Esperanto-arangxoj, ankaux pri aliaj temoj, precipe en la kampo de bll- edukado kaj rekapabligo. La altklerigita pedagogo Jxelev estas kunauxtoro de interesa brajla lernolibro. Nia maltrankvila samideano estas ankaux auxtoro de la libro E-o inter la bulgaraj nevidantoj. Por iuj el la afablaj legantoj versxajne estos sciinda ankaux la kurioza fakto, ke estas versajxoj kaj rakontoj subskribitaj de la multestimata jubileinto.

Ni, samideanoj, kolegoj kaj amikoj, tutkore gratulas la karegan jubileulon, dezirante al li bonan sanon, longan vivon, plurajn sukcesojn en liaj variaj roloj kaj okupoj!!!

Angel Sotirov

Literaturo, arto, kulturo

CXU NENIU ESTAS PROFETO EN SIA PATROLANDO?

        La mondkonata aserto de Jesuo Kristo, ke neniu estas profeto en sia patrolando, sxajne ege validas ankaux pri la sorto de cxitiu verkisto kaj poeto. Jam en 1924 j. volumo kun liaj literaturaj verkoj aperas en Japanujo. Post dek jarojn en Cxinujo estas eldonita libro, enhavanta parton de lia verkaro. Denove en Japanujo, en 1959 jaro estas aperintaj jam tri vlumoj, kies auxtoro estas ankaux li. Gxis tiam en Rusujo, lia patrolando, estas aperinta ecx ne unu libro, ecx ne unu pagxeto, prezentantaj liajn literaturajn verkojn...

          En la japana enciklopedio la nomo de Vasilij Erosxenko estas kune kun la nomoj de la mondfamaj verkistoj kaj agantoj de la kulturo. En la Granda soveta enciklopedio ecx ne vorto pri li Versxajne estas tute normala longega soveta silentado, cxar Vasilij Erosxenko verkas siajn fabelojn, rakontojn, baladojn, legendojn, dramojn kaj versojn nur en japana kaj en Esperanto. Eble sovetaj fakuloj bezonis ian tempan distancon por adekvate pritaksi la veran valoron de la verkaro, kreita de la eksterordinare multekapablega nevidanto, ne en siaj denaskaj lingvoj rusa kaj ukraina. Cxinaj kaj japanaj fontoj senhezite asertas, ke vasilij Erosxenko estas ukraino. Ankaux laux ukrainaj esplorantoj nelacigebla turisto sendube denaske estas bilingvano. Vere estas, ke en lia naskigxvilagxo Obuhovka(belgoroda regiono) logxas rusoj kaj ukrainoj.Ankaux estas vero, ke lia familinomo estas tipe ukraina, sed estas pluraj rusoj kun ukrainaj familinomoj

         Sxajne al sovetregximuloj neniel placxis liaj esperantista kosmopolitismo, literatura Simbolismo kaj romantismo. Ili sendube neniam povis forgesi ankaux liajn junulajn simpatiojn al la anarkiismo kaj la bahaismo. La sovetaj specialaj servoj eble havas siajn solidajn argumentojn ekziladi plurtalentan alipensanton en Cxukotkon, Turkmenion kaj Uzbekion, for de Moskvo. Kvazaux pro lia totala blindeco, tiuj servoj estas tro toleremaj al japana poeto Vasilij Erosxenko, forbruligante la plimulton da ruslingvaj manuskriptoj de li, sed lasante lin mem viva...

         En esperantlingva vikipedio estas skribite, ke Vasilij Erosxenko estas verkisto, lingvisto, pedagogo En la temata artikolo pri li oni indikas, ke li estas ankaux poeto, vojagxanto, muzikisto kaj konvinkita esperantisto.

     La vojagxbilanco de la nelacigxebla blinda vojagxanto Vasilij Jakovlevicx Erosxenko estas du kontinentoj (Euxropo kaj Azio) kaj dekunu landoj, kiujn li vizitis ene de dekunu jaroj, cxiam sen akompananto. Cxie la senvidpova poligloto propagandis esperanton inter la blinduloj kaj viduloj. Japanujo estas la unua azia lando, kiun Vasilij vizitas, en japana lingvo li provas verki, al la japanaj revuoj tuj placxis liaj literaturaj provoj kaj ili komencis ilin publikigi. En Japanujo li vivas plej longe kvar jarojn, tie li amikigxis kun multaj japanaj politikaj kaj kulturaj agantoj, precipe kun elstara dramverkisto Akita Udzjaku. En Cxinujo Erosxenko restas nur du jarojn. Lia bona amiko, afabla gastiganto kaj lerta tradukisto estis la granda cxina verkisto Lu Sin, ankaux eminenta esperantisto. La cxinaj revuoj estas favoraj al la poeto kun gitaro kaj aperigas liajn verkojn sur siaj pagxoj. Ecx iom da tempo la rusa gasto instruas en Pekina sxtata universitato esperanton kaj rusan literaturon. Tri jarojn la scivolema tiflopedagogo vojagxadas ankaux en Tajlando, Birmo kaj Hindujo. Tie li ankaux disvastigis kaj instruis esperanton, helpis la edukadon de geblinduloj en Tajlando kaj Birmo. Al la kapablega etnografo el fora Rusio tre placxis la birmaj legendoj, iujn el ili li registries, prilaboris kaj publikigis en japana revuo.

    La biografoj de Vasilij Erosxenko asertas, ke li MEM ofte nomas sin SXERCE vaganto. Mi aldonus verdostela, cxar sur lia brusto cxiam briladis la verda stelo.Sed la verdostelaj vojagxoj de neimageble multflanka talentulo komencigxas en Okcidenteuxropo, en kiu li restas sep monatojn. Dum ses monatojn la dudekdujara esperantisto estas en Britujo, kie li intense lernis anglan lingvon, de kiu gxis tiam komprenis neniun vorton. En Germanujo, Francujo kaj Britujo, cxie Vasilij estis renkontata kaj gastigata de lokaj geesperantistoj, kiuj manifestas la mondkonatajn esperantistajn solidarecon kaj gastigemon. Tre lernema talenta muzikisto estas esperantistigita de Anna Sxarapova - tradukistino, elstara aganto de internacia Esperanta kaj vegetara movado. Sxi invitas la inteligentan junan violoniston en siaj kursoj pri lernado de Esperanto. La esperantoinstruistino motivigas sian ege progresintan kursiston viziti Britujon, por dauxrigi sian muzikan edukadon, kaj sxi arangxas ankaux la helpon al Vasilij Erosxenko, movigxanta okcidenten kiel verdostela stafeto inter la geesperantistoj tra tuta Euxropo. Dank precipe al Esperanto, la kuragxa esploranto komencas siajn longdauxrajn vojagxojn, komence okcidenten, kaj dauxrigas ilin poste orienten.Per Esperanto li farigxas elstara poligloto,uzante proksimume dek lingvojn.

    En dauxro de pli ol kvindek jarojn la rilato al la literaturaj verkoj de Vasilij Erosxenko en Rusujo estas radike sxangxita. Jam estas tradukataj kaj eldonataj libroj de li kaj pri li. Oni organizas sciencajn kaj sciencpraktikajn konferencojn, literaturajn konkursojn okaze de la datrevenoj de lia naskigxo. En interreto estas multaj ruslingvaj retligiloj, enhavantaj abundan informadon pri Vasilij erosxenko. Ankaux ekzistas bona retpagxaro en rusa, dedicxita al la nevidanta mondfamulo . Konsiderante tiujn jxus menciitajn faktojn, mi denove demandas min: cxu la aserto de Jesuo, citita komence de nuna teksto, cxiam validas?

    Per la tuta sia vivo, la verdostela eminentulo prezentas bonegan ekzemplon kiamaniere eblas transiri la vivajn embarasojn kaj obstaklojn. Samtempe li estas brila modelo de propagandado kaj uzado de esperanto. Per de sia verkista kaj poeta talento, ankaux Vasilij Erosxenko konstruis al si mem monumenton nemanfaratan kaj altan!

 Evangel Cxilingirov

LULKANTO

Ploras knabo, ploras kara,
ploras en lulil,
li ne volas kontentigxi
ecx je bel-ludil.

Sxajnas, io lin timigas
en la nokt-mallum,
vidas ion li teruran
en mistera fum.

Tremas li. Ho, mia knabo,
mia kara cxin!
Kiaj nun fantomoj venis
por timigi vin?

Cxu timigas vin japano
kun pafil en man?
Cxu vi timas, ke vin batos
blanka euxropan?

Vi ne estos al unua,
mia kara cxin,
se ne batas ni aliajn,
oni batas nin.

Cxu vi timas, ke gaj-vivon
kun muzik kaj vin,
kun opi, hazardaj ludoj,
kun kromedzin
ne atingos vi?
Kaj via
malbenita sort
igos esti vin- gxinriksxo-
gxis mizera mort?

Vi ne estos la unua,
mia kara cxin,
se ne rajdas ni aliajn,
oni rajdas nin.

Cxu vi timas, ke friponoj
el la fremmda land
rabos vin, patrujon vian,
kiel ver-rab-band?

Igos la filinon vian
esti kromedzin,
igos filon esti-kuli-
gxis malbena fin?

Sciu, ne unua estos
vi, ho, kara cxin-
se ne rabas ni aliajn,,
oni rabas nin.

Tia estas, oni diras,
legxo de natur,
tia estas cxefprincipo
de l benitkultur.

Cxu ne placxas al vi tio,
mia kara cxin?
Cxu vi volus , ke ne nasku
la patrino vin?

Vi ne estas la unua,
kompatinda cxin.
Sen demand pri nia volo
oni naskas nin.

Dormu, do, trankvile, knabo,
dormu kun ludil!
Nokte cxiuj bonaj knaboj
dormas en lulil.

Vasilij Erosxenko

Ekkonu nian landon kaj popolon

INTERESA TROVAJXO DE LA BULGARAJ ARKEOLOGOJ

Urbo Sozopol estas vera perlo sur la bordo de nia Nigra maro pro sia arkitekturo kaj historio. Antauxnelonge en gxi okazis io netakseble grava ne nur por la cxemara regiono, sed por la tuta nia lando. Sur la proksima insulo Sankta Johano estis trovita parto de la relikvoj de unu el la plej respektataj sanktuloj en la tuta kristana mondo S-ta Johano La Antauxulo kaj Baptisto.
La 28-an de julio pasintjare je la 13,30 h., dum oni fosis en la fundamentoj de la plej malnova pregxejo sur la insulo konstruita fine de la 4-a aux komence de la 5-a jarcento, por malkovri kaj purigi la bazon de la altara tablo, en profundeco de 60 cm. sub la planko estis trovita marmora relikvujo en formo de malgranda sarkofago. Gxi estas longa 18 cm. kaj alta 14 cm. Oni eligis kaj portis gxin en la Arkeologian muzeon en Sozopol. El la karakterizajxoj de la sarkofago kaj el la aliaj trovitajxoj en la prilaborita tertavolo cxirkaux gxi oni konkludas, ke gxi estas de la fino de la 4-a j.c. Esplorante gxian morteran submetajxon oni trovis duan malgrandan skatoleton kun jenaj dimensioj: longeco 6 cm., largxeco 4,5 cm., alteco 3 cm., kiu similas laux formo al alumetskatolo. Gxi estas farita el helflava sablosxtono, kiu laux sia strukturo estas karakteriza por la teritorio de Palestino. Sur gxiaj eksteraj flankoj estas surskriboj en malnovgreka lingvo. Unu el ili tekstas: Dio, helpu vian sklavon Toma . Sur la alia flanko estas skribite Sankta Johano.
La gvidanto de la arkeologiaj prifosoj prof. Kazimir Popkonstantinov opinias, ke Toma estas la homo, kiu alportis la skatoleton kun la relikvoj de S-ta Johano el Konstantinopolo en Sozopolon. Surbaze de la ellaboro, aspekto kaj ornamajxoj sur gxi la specialistoj asertas, ke gxi estas farita en la 4-a j.c. La supozo, ke en la trovita ujo estas la relikvoj de Johano la Baptisto, estas konfirmata de la fakto, ke la monahxejo kaj la pregxejo sur la insulo portis lian nomon.
La relikvoj trovitaj sur insulo S-ta Johano estas de La Baptisto Sankta Johano Antauxulo. Tion deklaris post la malfermo de la relikvujo prof. Popkonstantinov. La relikvujo estas el alabastro kaj entenas partojn de mano, vizagxa osto kaj dento. Antaux la malfermo de la relikvujo fare de komisiono de arkeologoj, la episkopo de Sliven Joanikij faris pregxon. Poste la sankta relikvujo estis malfermita de prof. Popkonstantinov en la cxeesto de la komisionanoj prof. Bojxidar Dimitrov, scienca kunlaboranto Aleksandar Mincxev, la urbestro de Sozopol Panajot Rejzi kaj la urbestro de Burgas Dimitar Nikolov. La gravan eventon cxeestis ankaux la regiona estro Konstantin Grebenarov, deputitoj el Burgas, arkeologoj kaj multaj civitanoj. En la gazetara konferenco prof. Popkonstantinov deklaris, ke la valoro kaj la signifo de la malkovritaj relikvujo kaj skatoleto kun surskribo en malnovgreka lingvo estas de aparte granda signifo kaj tio estos stimulo por la sekvaj arkeologiaj fosajxoj sur la insulo apud Sozopol. Ni devas deklari antaux la bulgara kaj monda kristana publiko, ke la jaro, en kiu Sozopol festas la 2620-an jaron de sia fondigxo, estas memorinda pro du historiaj eventoj la vizito de patriarko Bartolomeo kaj la malkovro de la relikvoj de Sankta Johano.
La konkretaj faktoj kaj la cirkonstanco, ke en Sozopol jam trovigxas parteto de la Dia kruco, de la relikvoj de Sankta Andreo kaj nun ankaux relikvoj de Sankta Johano, metas antaux la urban administracion la gravan taskon krei favorajn kondicxojn kaj popularigi en nia lando kaj en eksterlando la pilgrim-turismon en la cxemara urbo. Cxi-prognozo baldaux realigxos. Jam multaj bulgaraj kaj eksterlandaj gastoj venas por vidi propraokule la valoran relikvon.
Inter la kredantoj jam estas rakontoj pri la kuraca forto de la jxus trovitaj relikvoj. Johano La Baptisto , kiel oni scias de la bibliaj rakontoj, estas la plej respektata inter la sanktuloj, ne nur de la kristanoj, sed ankaux de la muzulmanoj. Laux la legendoj la relikvoj de tiu cxi fama sanktulo trovigxas en tri kontinentoj. La kredantoj pilgrimas al ili. De la tradicio entombigi la relikvojn de sanktuloj en la altarojn de la antikvaj pregxejoj poste naskigxis la tradicio en la pregxejoj gardi relikvojn de la koncernaj sanktuloj, kies nomojn la pregxejoj portas. Relikvojn de Sankta Johano la Baptisto estas gardataj ankaux en aliaj lokoj sur la terglobo.
Ni devas memorigi la legendon, ke post kiam Johano estis senkapigita laux ordono de regxo Irod Antipa pro kaprico de iu dancistino, lia korpo estas entombigita en la palestina urbo Sevastia. Estas sciate ankaux, ke poste lia tombejo estas bruligita. Ekzistas nerefuteblaj pruvmaterialoj, ke lia kapo multfoje estis translokigata de urbo al urbo por atingi Konstantinopolon. Tie gxi estis rabita de la kruckavaliroj dum ili prirabis la cxfurbon de la Orienta romia imperio en 1204. Estas sciate, ke en la Mezepoko la posedo de relikvoj estis io ege grava, pli grava ol posedo de cxiuj aliaj trezoroj. Gxuste pro tio la rabitaj relikvoj estis dise portitaj tra tuta Euxropo.
La relikvoj torvitaj en Bulgario estas fermitaj ankoraux en la malfrua antikveco kaj estas neniu dubo pri ilia auxtenteco.

Dancxo Dancxev


Interesajxoj


EKSTERORDINARAJ LUANTOJ
Sub tiu titolo nederlanda revuo prezentis Ru kaj Katrin Bossong el Eindhoven kiel neordinaran paron: ambaux pli ol 80-jaraj , luantaj sian agrablan logxejon pli ol 56 jarojn. Pli grandan spacon oni donis al ilia bonfara agado per Esperanto.
Ambaux ni estas esperantistoj, klarigas Ru. Esperanto estas mondlingvo, kiu cxie estas parolata. Ni cxeestis multajn mondkongresojn kaj de tie dauxrigis niajn libretempojn en Cxinio, Italio, Auxstralio ktp. Tial ni nun havas geamikojn en la tuta mondo. Por la mono, kiun ni uzis por vojagxi, ni ankaux povintus acxeti belan domon, sed ni pli volonte investas en la vivo ol en sxtonoj.
Tre aparta estis nia vojagxo al Brazilo en 2002. Kompreneble ni iris ankaux al la tiea Monda kongreso (de Esperanto), sed ankoraux pli speciala estis nia vizito al la infanvilagxo Bona espero, por kiu ni jam dum dekoj da jaroj kolektas monon kaj utilajn ajxojn. La okuloj de Ru ekbriletas, kiam parolas pri tio.
Cxe la urbaj nagxejoj cxiujare postrestas centoj da ajxoj. Ni ricevis ban-tukojn kaj sxuojn kaj aliajn objektojn kaj sendis ilin al nia infanvilagxo. Antauxnelonge loka gazeto aperigis nian anoncon petantan pri unupersonaj littukoj. Ecx 350 ekzemplerojn ni ricevis. Estis korvarmiga sperto. Ni volonte helpas ne cxar ni estas devigataj, sed pro tio ke eblas. Se oni spertas, ke per malgrandaj aferoj oni povas tiel bone helpi al infanoj, kiuj havas malmulton, tio tre kontentigas.

Humuro

Donaco
- Karulo, cxu vi jam acxetis por mi donacon okaze de la virina tago?
- Jes, karulino.
- Kaj cxu gxi placxos al mi?
- Se ne placxos al vi, vi redonos gxin al mi. Jam delonge mi revas pri tia fisxkaptilo.

Gxentileco
Meze de la nokto Kruko devas ellitigxi pro natura bezono. Li ne sxaltas la lumon.
Ellitigxinte li tuj pusxigxis per piedo al la nokta tablo: Aj!
Li plu iras kaj piedbatas segxon: Oj!
Li dauxre iras kaj stumblas sur segxeto.
Jozefino vekigxas kaj demandas: Sed kial vi ne sxaltas la lampon?
Kruko: Cxar mi ne volis veki vin.

Deziras korespondi

17-jara lernantino en lernejo por viddifektitaj infanoj, tute blinda, komencanta esperantistino deziras korespondi brajle kun samagxuloj por perfektigi siajn lingvokonojn:

Tetjana Banah
Ivana Franko 119
79011 Lviv
UKRAINIO

 

Funebraj sciigoj

De revuo Tempo ni eksciis pri la forpaso de la edzino de nia kroata samideano el Zagrebo Branko Repac, Maria, ankaux aktiva kaj fervora esperantistino, en decembro 2010.
Multaj bulgaraj esperantistoj havis amikajn rilatojn kun geedzoj Repac.
Ni sincere kondolencas al Branko.
- - -
Post nelonga suferiga malsanado en sia 68-jara agxo forpasis nia kara amiko, samideano kaj membro de ANEB-estraro Ilian (Jusein) Evtimov el Plovdiv.
Ni cxiuj sentos lian mankon kaj funebras.
Sincere ni kondolencas al liaj familianoj.

ANEB-estraro

Cxi-tiun numeron de la revuo kompilis Dancxo Dancxev.