Íŕ÷ŕëî

REVUO "ESPERANTA FAJRERO"


n-ro 1/2012


januaro - marto


jaro XXVII


aperas kvarfoje jare

Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/

Respondeca redaktoro: Dancxo Dancxev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv
tel./032/ 64 95 46;  0899 28 48 00

Redakta komitato: Vladimir Jxelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova

Eldonantoj:

Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/,
str. Landos 24-2-2, BG-4006 Plovdiv

Nacia biblioteko de la bl-loj “L.Braille”,
pl. Slavejkov 2-2, BG-1000 Sofio

Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/,
str. Najcxo Canov 172, BG-1309 Sofio

La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD
Gxi estas presata en la brajla presejo de ABB.
La sonregistrajxo estas farata en la sonstudio de fondajxo “Artforum 01”
La revuo estas legebla ankaux en la reto cxe www.sotirof.dir.bg

Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova
Pretigo por brajla presado: Keranka Milusxeva kaj Ivan Dobrovolov

Enhavo:

p...  Esperanto vivo: Kalendaro de E-arangxoj en Bulgario
p...         “            “    Gratulo
p... El la vivo de la nevidantoj: 10 jarojn “Graco”
p... LAK: Literaturaj premioj
p...  LAK:Internacia Esperanta Literatura Konkurso “Hristo Gorov-Hrima”
p... Lingvaj demandoj: Pri la kazo post “kiel”
p...      “             “          Pri la kazo post “po”
p... Ekkonu nian landon kaj popolon: Fortikajxo de la bilgareco
p... Interesajxoj
p... Humuro
p... Ni funebras

Esperanto – vivo
KALENDARO
de E-arangxoj en Bulgario dum 2012

MARTO
31.03- 02.04 – Karlovo: II-a Internacia Festivalo de E-recitado, kanto kaj Oratora konkurso
Organizanto: BEA, AIS-Bulgario, IUK
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44. prof. B. Leonov, tel. 0335 9 39 33, GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, E-mail: leonov@rozabg.com
31.03 – Galabovo: Inauxguro de ekspozicio “125 jarojn Esperanto kaj 38 jarojn E-societo – Galabovo
Organizanto: E-societo “Kolombo de la paco” – Galabovo
Adreso por informoj: 6280 u. Galabovo, str. “Stara planina” 12, E-societo “Kolombo de la paco”
Kanjo Kanev – tel. 0418/ 6 21 94, GSM: 0882 80 71 65, E-mail: kanjokanev@abv.bg
Radi Radev – tel. 0418/ 6 28 41; GSM: 0898 76 95 73, E-mail: rediesper@abv.bg
Pepa Karaivanova – tel. 0418/6 33 14; GSM: 0893 58 70 49

APRILO
31.03-09.04 – Karlovo: Internacia Feriado “Karlova printempo”
Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo-Karlovo
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov, tel. 0335 9 39 33,
GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, E-mail: leonov@rozabg.com
10.04 – Razgrad: La sekreto de la humuro. Nin ridigas Cxudomir (okaze de 45 jaroj de lia forpaso)

24.04 – Razgrad: Muzika vespero okaze de 100 jaroj de la naskigxo de P. Hagxiev
Organizanto: EDK – Razgrad
Adreso: 7200 Razgrad, ul.”Sv. Kliment” 36, ap.1
E-mail: esperanto_razgrad@mail.bg
28-29.04 – Trojan: Turista renkontigxo-transiro sur montokresto de Balkano
Organizanto: E-societo-Trojan
Adreso por informoj: Trojan 5600, u. Stefan Stanev 8-A, Pavlin Boevski; tel. 5 72 84; e-mail: pavlin_boevski@abv.bg
Kazanlak – 110 jarojn E-societo-Kazanlak
Organizanto:  E-societo- Kazanlak

MAJO
Komence de majo – Drjanova monakejo: E-renkontigxo
Organizanto: E-societo – Drjanovo
Adreso por informoj: E-societo-Drjanovo
12 - 13.05 – Ruse: Printempa amikeca renkontigxo esperanta /PARE/ - 125 jarojn Esperanto
Organizanto: Urba esperanta societo “Libero”- Ruse
Adreso por informoj kaj aligxo: Ruse, str. Pliska 36, Margarita Savova; GSM-0886860615; e-mail: libero_ruse@yahoo.com
25.05 – 28.05 – Karlovo: Nacia festo de la rozo. Folklora festivalo
Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo-Karlovo
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel. 0335 9 39 33;
GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, e-mail:leonov@rozabg.com
29.05 – 05.06 – Karlovo-Nigra Maro: Internacia feriado
Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo-Karlovo
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, pk. 44. prof. Bojxidar Leonov; tel. 0335 9 39 33; GSM: 0885056469; 0895761969; 0878976938; e-mail: leonov@rozabg.com

JUNIO
8 -10.06 Razgrad: Esperantista Krea Renkontigxo “ABRITUS”-12
Organizanto: EDK-Razgrad
Adreso: 7200 Razgrad, ul. “Sv. Kliment” 36 ap.1
E-mail: esperanto_razgrad@mail.bg
15.06- 21.06 Karlovo-Sopot: Internacia Simpozio “Apliko de Esperanto en la profesia agado /AEPA-2012/
Organizanto: BEA, AIS-Bul;gario, IUK, E-societo-Karlovo
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov
Tel.: 03359 39 33;
GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, e-mail:leonov@rozabg.com
12.06- 25.06 Nigra maro, Karlovo: INTERNACIA FERIADO
Organizanto: E-societo – Karlovo
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel. 0335 9 39 33;
GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, e-mail:leonov@rozabg.com
15.06-25.06 Bulgara – pola AIS- studadsesio Karlovo
Organizanto: AIS-Bulgario, IUK, E-societo-Karlovo
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel. 0335 9 39 33;
GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, e-mail:leonov@rozabg.com
21-25.06 Karlovo-Sopot: Internacia Seminario “La rolo de la religio por la edukado de la juna generacio. Fastivalo de religiaj kantoj
Organizantoj: TOLE, BEA, IUK
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel. 0335 9 39 33;
GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, e-mail:leonov@rozabg.com

JULIO
13-15.07  Smoljan: Rodopa E-renkontigxo
Organizanto: E-societo “Rodopa stelo” – Smoljan
Adreso por informoj: 4700 Smoljan, Elica 26, Rumen Bukov
Tel.: 0301 65471, GSM 0878772302

AUXGUSTO
03.08  Polski Trambesx: 55 jarojn E-societo- Polski Trambesx
Organizanto: E-societo- Polski Trambesx
Adreso por informoj: 5180 Polski Trambesx, str. Veliko Tarnovo 2 Á et.4 , Stojan Doncxev
GSM 0898 764655    e-mail: donchev@abv.bg
31.08-02.09 Blagoevgrad: 64-a BEA-Kongreso
Organizanto: BEA
Adreso: 1000 Sofio, p.k.66, BEA: e-mail: bea@interpres.org
25.08-03.09 Karlovo, Burgas, Blagoevgrad: Internacia feriado
Organizanto: E-societo-Karlovo
Adreso por informoj: 4300 Karlovo, p.k. 44, prof. B. Leonov; tel. 0335 9 39 33;
GSM: 0885056469, 0895761969, 0878976938, e-mail:leonov@rozabg.com

SEPTEMBRO
29 – 30.09 Trojan: Festo de la pruno kaj pruna brando
Organizanto: Esperanta societo “Balkana stelo” – Trojan
Adreso: Trojan 5600, u. Stefan Stanev 8A, Pavlin Boevski, tel. 5 72 84,
e-mail: pavlin_boevski@abv.bg

OKTOBRO
26.10 Sofio: Festa kunveno kaj premiado pri la Internacia Esperanta Literatura Konkurso “Hristo Gorov”
Organizanto: BEA
Fervojista E-konferenco
Organizanto: Bulgara sekcio de IFEF
Adreso: petia_aleks@abv.bg

GRATULO
Okaze de la 75-jarigxo de nia samideano Vladimir Jxelev, pro lia multjara aktiva Esperanto-agado kaj kunlaboro kun AIS-Bulgario, li estis proklamita  Honora membro, ricevis honoran diplomon kaj salutadreson de la prezidanto de AIS-Bulgario prof. Bojxidar Leonov.
Ni kore gratulas lin.

El la vivo de la nevidantoj

DEK JAROJN “GRACO”

   Nerimarkeble pasis dek jaroj de la oficiala registrado de Kristana centro por homoj kun difektoj “Graco”.
Kiam Dio elektis min Sia servanto, mi sciis nur, ke mi disvastigos la Biblion inter la nevidantoj. La planoj de Dio ne malkasxigxas antaux ni per unu fojo, sed pasxon post pasxo. Gravas, ke ni konsentu kun la Dia volo kaj obeu  Lian gvidadon. Sciante, ke Li estas la gvidanto, ni ne timas, ke ni ne povos plenumi la taskon. Ni scias, ke Li ekipos, tenos, gvidos kaj provizos nin.Tiel estas ankaux pri mi.
Komence Dio elektis min, sed iom post iom Li komencis aldoni kunlaborantojn el la tuta lando. Iuj el ili estas miaj familianoj, iuj estis miaj lernantoj, aliaj – fratoj kaj fratinoj kun kiuj Dio ligas nin.
Longe antaux la oficiala registrado de “Graco” Dio vidis mian deziron helpi la nevidantojn kaj antaux ol mi Lin konis, Li oficigis min  en la Nacia centro por rekapabligo de blinduloj en urbo Plovdiv kiel instruistino.
De 1993 mi komencis reregistri sur sonkasedoj predikojn kaj kantojn kaj poste la Novan Testamenton de la Biblio. Mi ne mencios mian agadon antaux la registrado de “Graco”, cxar tio ne estas temo de tiu cxi artikolo. Mia celo estas konigi al vi la aktivecojn de la Kristana centro por homoj kun difektoj “Graco” dum la pasintaj dek jaroj.
Ni komencis la servadon en kunlaboro kun la Bulgara Biblia societo,sed la financadon de la brajla eldono de la Biblio kaj gxia surdiskigo, kiel ankaux la elspezojn por la oficejo (lupago, pagoj por elektroenergio, telefono, aparataro kaj aliaj) transprenis la Germana Biblia societo. Ni jam finis pli grandan parton de la projekto “Biblio alirebla por cxiu”. En brajlo ni aperigis la tutan Novan testamenton kaj du trionojn de la Malnova testamento. Paralele kun la brajla presado marsxas ankaux la sonregistrado de la Biblio sur KD. Ni registris la tutan Novan testamenton  kaj de la Malnova restis la komencaj libroj. Ili povos esti lokitaj sur unu disko en formato mp3. Tiel ni havos la Novan testamenton sur unu disko kaj la Malnovan sur tri diskoj. Estas registrita sur kompakta disko ankaux la porinfana Biblio aprobita de la Ministerio de la klerigo. Ni atendas pluan financan helpon por fini tiun projekton.
     Dum la jaroj antaux la oficiala registrado de “Graco” mi estis kolektinta multajn librojn kaj sonkasedojn. Kun miaj kunlaborantoj mi dauxre ampleksigas la bibliotekon. Nia fonduso estas ricxa je libroj, predikoj, filmoj kaj muziko en diversaj variantoj– elektronaj, surpaperaj, diskoj kaj kasedoj. Cxion ni disponigas senpage al la uzantoj.
Dio kunvokis skipon da volontuloj el la tuta lando. Ni skanas kaj korektas librojn, kolektas kaj sonregistras predikojn kaj filmojn, registras kaj konvertas librojn en mp3 formaton. Ni laboras tiel, ke la tuta fonduso estu uzebla por cxiuj. Tio estis mia komenca deziro. Tiu agado estas financata per la donacoj de multaj el la personoj, kiuj estas ankaux uzantoj.
     En 2002 ni komencis eldoni revuon “Blagodat” (“Graco”). Gxi aperas kvar fojojn jare kaj por esti utila por cxiuj gxi aperas en kelkaj variantoj – brajla, auxda, elektrona kaj grandlitera. En gxi ni publikigas predikojn, edifojn, poezion, atestojn kaj novajxojn.
De 2005 ni havas retpagxon en kiu ni aperigas la revuon, gvidilojn, auxtorajn materialojn kaj aliajn.
De kelkaj jaroj en la sidejo de nia kristana centro ni okazigas cxiusemajnajn kunvenojn de grupo por instruo surbaze de la Biblio kaj la kristanismo kiel vivmaniero.
Ni presigas brajle helpmaterialojn por gelernantoj kaj studentoj.
Ni helpas homojn en malfacila financa situacio per vestajxoj kaj nutrajxoj.
La celo de niaj agadoj estas esti proksime al la homoj, helpi ilin proksimigxi al Dio Jezuo Kristo, ekkoni kaj respekti Lin kiel sian Dion kaj Savanton. Montri al ili, ke en malfacilaj momentoj ili povas trovi subtenon, konsolon kaj helpon.
     Tiel ni laboras jam dek jarojn. Iom post iom niaj agadoj plimultigxas, plimultigxas ankaux la homoj, kiuj sercxas nin. Ni dezirus kuragxigi cxiun, kiu volas havi la Biblion, la eldonatan de ni revuon aux alian kristanan literaturon kiel librojn, predikojn kaj vidmaterialojn, kiel ankaux multajn kantojn, kontakti nin.

Por kontaktoj:
Tel.: 032/28 11 37
Posxtelefono: 0898 547116
E-mail: stefka@gracebg.org
Retpagxo: http://gracebg.org
Posxtadreso:
Landos 24
p.k. 11
4006 Plovdiv

Stefka Stojcxeva

Literaturo, arto, kulturo

LITERATURAJ PREMIOJ


     La 27-an de oktobro 2011 en la belega salono de la Asocio de Bulgaraj Pentristoj en Sofio estis donitaj la premioj al la partoprenantoj en la Esperanta Literatura Konkurso “Ivan Krestanov”.
En siaj enkondukaj vortoj Georgi Mihalkov, cxefredaktoro de revuo “Bulgara Esperantisto” diris, ke la literatura konkurso “Ivan Krestanov” estas tre grava, cxar gxi montris, ke nun en Bulgario estas talentaj geesperantistoj, kiuj spertas traduki en Esperanton verkojn de nuntempaj bulgaraj verkistoj kaj tiamaniere montri al la eksterlandaj Esperantaj legantoj la valoron de la nuntempa bulgara literaturo.
En la festa vespero partoprenis Georgi Mihajlov el Sofio, kiu ricevis la unuan premion pri tradukita novelo, Marina Kumanova el Jambol, kiu ricevis la duan premion pri tradukita novelo kaj Nikola Uzunov, same el urbo Jambol, kiu ricevis unuan premion pri eseo. Bedauxrinde pro gravaj kialoj ne povis cxeesti Ilija Iliev el urbo Lovecx, kiu ricevis la trian premion pri tradukita novelo kaj Veselina Kurteva el Plovdiv, kiu ricevis la duan premion pri eseo.
La premiojn enmanigis Maja Gorova – vicprezidantino de BEA, prof. Bojxidar Leonov – prezidanto de BEA, ingx. Petro Todorov – membro de la Estraro de BEA kaj Bogomil Jxivkov – skulptisto.
La premioj estas tre belaj kaj tre valoraj. Ilin faris el latuno Bogomil Jxivkov. Sur ili estas speciala surskribo dedicxita al la literatura konkurso “Ivan Krestanov”. Cxiuj geesperantistoj, kiuj sendis tradukojn por la konkurso ricevis diplomojn, kiujn faris la pentristino Maja Gorova.
Dum tiu cxi kultura festo partoprenis multe da geesperantistoj, kiuj gxuis la legadon de la tradukitaj kaj originalaj verkoj kaj la belegan violonan ludon de la konata kaj talenta muzikantino kaj esperantistino Joana Strateva. Nun BEA atendos la verkojn por la internacia konkurso “Hristo Gorov”.

                                               / el revuo “Bulgara Esperantisto”/

INTERNACIA ESPERANTA LITERATURA KONKURSO “HRISTO GOROV – HRIMA”

         Hristo Gorov – Hrima estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj, verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Bulgara Esperanto-Asocio anoncas Internacian Esperantan Literaturan Konkurson, kiu okazos je cxiuj tri jaroj. En la konkurso povos partopreni verkistoj, poetoj, jxurnalistoj el cxiuj landoj.
La konkurso havos la jenajn brancxojn:
-poezio
-prozo
-artikolo
     Cxiu auxtoro rajtas partopreni per du poemoj originale verkitaj en Esperanto.
La noveloj devas esti gxis 4-pagxaj kaj cxiu auxtoro rajtas partopreni per unu novelo originale verkita en Esperanto.
La poemoj, noveloj kaj la artikoloj devas esti komputile kompostitaj.
La konkurso ne havas apartan temon.
La artikoloj estu dedicxitaj al signifa Esperanto-arangxo.
La gajnintoj ricevos grandajn premiojn.

Bonvolu sendi viajn kontribuojn gxis la 1-a de septembro 2012 al adreso:
e-mail: modest@abv.bg aux per la posxto al adreso: Georgi Mihalkov, Sofio-1229, Nadejxda-V, bl.529 vh. A, et.9, ap. 33, Bulgario.

Lingvaj demandoj

Pri la kazo post “kiel”

         La frazon “gxi (la diskutado) trafas Ibsenon kiel teoriisto” mi trovas nebona; mi konsilas diri “kiel teoriiston”. La esprimo “kiel teoriisto” signifas, ke gxi (la diskutado) estas teoriisto kaj, estante teoriisto, gxi trafas Ibsenon. Nominativon apud akuzativo mi uzas ordinare nur tiam, kiam la nominativo devas havi la sencon de “ke...estas”, “ke ...estu” ktp. Ekzemple: “mi trovas tiun cxi vinon bona” = “mi trovas, ke tiu cxi vino estas bona”; “oni faris lin generalo” = oni faris, ke li estu generalo. Sed se, anstataux supozigi la mankantan ligantan vorton “ke”, la frazo havas ligantan vorton alian (ekzemple “kiel”), tiam devas esti uzata tiu kazo, kiun postulas la senco de la ekzistanta liganta vorto. Se du komplementoj estas ligataj per la vorto “kiel” , tiam mi ordinare akordigas kaze la sekvantan komplementon kun la komplemento antauxiranta, cxar alie la senco estus tute alia kaj la nominativa komplemento sence rilatus ne al la antauxstaranta komplemento, sed al la subjekto de la frazo. “Mi elektis lin kiel prezidanto” signifas: “mi elektis lin, cxar mi estas prezidanto”, aux “mi elektis lin, kvazaux mi estus prezidanto”, aux “mi elektis lin en tia maniero, en kia prezidanto elektas”. “Mi elektis lin kiel prezidanton”  signifas: “kiel oni elektas prezidanton”, aux “por havi en li prezidanton”. Sekve se ni volas esprimi, ke la elektota estu prezidanto, ni povas diri: aux “mi elektis lin kiel prezidanton”, aux “mi elektis lin prezidanto” (= ke li estu prezidanto), sed ni ne povas diri “mi elektis lin kiel prezidanto”, cxar tiam la senco estus tute alia.

L.L Zamenhof
/el Llingvaj respondoj, respondo 7,
La Revuo, 1907/

Pri la kazo post “po”

         Inter la esprimoj “doni po 2 pecojn” kaj “doni po 2 pecoj” estas ankoraux malfacile diri, kiu estas la pli bona kaj tial ambaux esperimoj estas uzeblaj kaj bonaj. Tamen konsiderante, ke danke la intervenon de la vorto “po” la “pecoj” jam ne dependas rekte de la “doni”, ni konsilas uzi post “po” (tiel same kiel post “da”) la nominativon (“doni po 2 pecoj”). Alia kauxzo por tiu cxi konsilo estas ankaux la cirkonstanco, ke laux nia opinio “cxie, kie oni dubas inter la nominativo kaj akuzativo, oni devas uzi la nominativon”.

L.L. Zamenhof
/el  Lingvaj respondoj, La                                                                                     Esperantisto,1891, p.7/

Ekkonu nian landon kaj popolon

FORTIKAJXO DE LA BULGARECO

         Unu el la kvartaloj de urbo Smoljan nomigxas Ustovo. Tio estas la iama vilagxo Selisxte, kiu trovigxas en Rodopi-montaro.Tie ekde la antikvaj tempoj naskigxadis elstaraj personoj (kiel Orfeo), kiuj lasis neforigeblajn spurojn en nia historio. Ili gxis niaj tagoj vivas en la legendoj pri la pasinta tempo. En la montaro ankoraux en la 5-a j.c. eklogxis slavaj gentoj. La lokaj tracaj triboj akceptis kun gxojo la jxusalvenintoj el la nordo kaj logxis kune en la sekvaj jarcentoj. En la mezepoko la bulgaroj defendis Rodopi-montaron kiel sian sanktan teron kaj transformis gxin en fortikajxon de la popolo, de la kredo kaj de la streboj al prospero. Dekojn da jaroj la rodopaj bulgaroj forte rezistis al la atakoj de la osmanaj konkerantoj, defendis sian amatan teron kun digno kaj sinofero. Tiu fiera tero kapitulacis tridek jarojn post kiam la konkerantoj okupis la Balkanojn.
La logxantaro de la iama Selisxte, nun Ustovo, konsistas el perforte logxigitaj tie elstaruloj el Tarnovo, kiam tiu urbo estis konkerita de la osmanaj subigantoj. En la montaro la kultivata tero estis tute nesuficxa, pro tio la logxantaro orientigxis al metiistaj okupoj kaj bestbredado, al manlaborado kaj klerigado.
Kiam ekestis favoraj kondicxoj por liberigo el la kvinjarcenta turka jugo, en la nesuspektataj rodopaj logxlokoj subite ekflamis la unuaj alvokoj al batalo kontraux la sklavigintoj. Ne hazarde nia folklora trezorejo prikantas la heroajxojn de la bravaj bulgaroj de la regionoj de Rodopo kaj la maljuna Balkano en epikaj kantoj.
Post la tragikaj sortodecidaj tagoj de la sklavigo la rodopaj bulgaroj estis perforte mahometanigataj. Kun senprecedenca  brutaleco tiu procezo dauxris en 15-a, 16-a kaj 17-a jarcento. La logxantarto de Selishte diskuris en la granda montaro. Kiam la pogromoj iom post iom cxesis, la restintaj vivaj logxanoj de Selishte revenis en siajn domojn kaj donis al gxi novan nomon – Ustovo. Dum la tuta osmana jugo tutaj rodopaj logxlokoj sukcesis gardi sian kristanan kredon kaj tio por iliaj logxantoj estis vera heroajxo. Malgraux la malfacilaj vivkondicxoj ecx ne unu juna viro el Ustovo estigxis ano de la turka armeo de janicxaroj. Pri la heroa rezisto kontraux la asimila mahometaniga politiko de la sklavigintoj rilate al la rodopanoj atestas la fakto, ke en Smolen, najbara vilagxo de Ustovo, funkciis bulgara episkopejo gxis 1669 j. – pli ol 250 jarojn post la kapitulaco de la Dua bulgara sxtato. Tiu cxi obstino karakterizas la logxantaron de la tuta regiono de Rodopo.
En la jaroj antaux la liberigo elsub la turka jugo en Ustovo estis pli ol 500 domoj de bulgaroj, du lernejoj, du kristanaj pregxejoj, ricxa komerca strato kaj granda bazaro en la regiono. La metioj praktikataj en la regiono havas sian starton fine de la 12-a j.c. La pinto de ilia evoluo estas en la dua duono de la 19-a j.c., kiam multaj bonaj majstroj migris al aliaj regionoj por perlabori monon.
Ekzistas alia klarigo de la ekesto de la nomo Ustovo. Laux gxi la metiistoj riparis la kaldronegojn kaj aliajn kuprajn ujojn de la karakacxanoj kaj ili nomis la logxlokon “Na ustata” (“De la majstro”).
Ni ankorauxfoje substreku, ke cxiuj logxantoj de Ustovo estas bulgaroj, homoj kun klare formita konscio pri nacieca aparteno, ili montras bravecon, patriotismon kaj  sinoferon en la nomo de sia patrujo. La rodopanoj konservas gxis nun sian intiman ligon kun la popola kanto kaj parola folkloro. En momentoj de doloro kaj de amuzo, laborante kaj ripozante ili estas cxiam akompanataj de la kanto, kiu plene respegulas ilian animagordon,  krean energion kaj strebon al manifestigxo de la originala karaktero en la kondicxoj de la nova vivo.

Dancxo Dancxev

Interesajxoj


Streso

     La sciencistoj citas ok produktojn, pruvigxintajn kiel antidepresiantoj, kiuj povas helpi al ni venki la streson. Unuan lokon okupas la jogurto. Sekvas la nigra cxokolado, la citrusoj, la migdaloj. La kvinan lokon okupas la tizano farita de kamomilo aux jasmeno. Je la sesa loko estas la fisxo kaj la tre popularaj nuntempe omega-3 grasaj acidoj entenataj en gxi. Sekvas la brokolo kaj la ajlo.

Pomoj
     La pomoj enhavas grandkvante kontrauxoksidilojn kaj vitaminojn, dank’ al kio ili povas plilongigi la homan vivon je 10% kaj malaltigi la riskon de korvaskulaj malsanoj je 22%. Tiuj estas la rezultoj de la plej lastatempaj esploroj pri la utileco de la pomoj. Krom tio la vitamino C en ili fortigas la imunsistemon.

Generacio
     La informa lavango kaj la neceso rapide prilabori gxin faris la nuntempan generacion viktimo de nova sindromo. Gxi manifestigxas kiel blankaj makuloj en la memoro. La junaj homoj cxiam pli ofte forgesas kaj la specialistoj opinias, ke tion kauxzas ankaux la nesuficxa dormado, kio ne permesas al la cerbo ripozi. Ne hazarde la sanfavora vivmaniero inkluzivas nepran efektivan ripozon.

/el gazeto “Vivo kaj sano”/

Humuro


EN ORDO, MANJO!

     Jozefino estas en superbazaro. Sxi vidas kompatindan virinon, kiu pusxas
acxetocxareton, en kiu sidas ploreganta infano.
La virino: En ordo, Manjo, en ordo. Ankoraux nur kelkajn acxetajxojn.
La infano plu ploracxas.
La virino: Atendu, Manjo, atendu. Estas preskaux finite. Ni preskaux cxion
prenis.
La infano ecx pli forte ploras.
La virino: Paciencu, Manjo, paciencu. Poste vi povos trinketi ion kaj
ripozeti.
La infano kriegas.
Jozefino aliras la virinon kaj diras: Mi devas diri, ke mi estas tre
imponita, ke vi restas tiom trankvila rilate al via eta Manjo....
La virino: Dankon, sinjorino. Sed la infano nomigxas Erino. MI estas Manjo!

/el interreto/

Ni funebras

         Je la 20-a de februaro 2012 forpasis en sia 76-a vivojaro Ivan Tanev el Plovdiv. Li estis longjara esperantisto, membro de ANEB kaj aktivulo de Kristana Centro “Graco”, bona amiko kaj modesta homo.

                                                        ANEB-estraro kaj la redakcio
de “Esperanta fajrero”

Íŕ÷ŕëî