Íŕ÷ŕëî

REVUO "ESPERANTA FAJRERO"

n-ro 2/2011

aprilo – junio

jaro XXVI

aperas kvarfoje jare

Organo de la Asocio de la nevidantaj esperantistoj en Bulgario /ANEB/

  Respondeca redaktoro: Danĉo Danĉev, bulv. Marica 6, BG-4002 Plovdiv tel./032/ 64 95 46; 0899 28 48 00

Redakta komitato: Vladimir Ĵelev, Dimo Dimov, Radka Stojanova

Eldonantoj:

Asocio de la nevidantaj e-istoj en Bulgario /ANEB/,
str. Landos 24-2-2, BG-4006 Plovdiv

Nacia biblioteko de la bl-loj “L.Braille”,
pl. Slavejkov 2-2, BG-1000 Sofio

Asocio de la bl-loj en Bulgario /ABB/,
str. Najĉo Canov 172, BG-1309 Sofio

La revuo aperas en du versioj: brajla kaj sur KD
Ĝi estas presata en la brajla presejo de ABB.
La sonregistraĵo estas farata en la sonstudio de fondaĵo “Artforum 01”
La revuo estas legebla ankaŭ en la reto ĉe www.sotirof.dir.bg

Lingva prizorganto kaj komputila pretigo: Fani Mihajlova
Pretigo por brajla presado: Keranka Miluŝeva kaj Ivan Dobrovolov

Enhavo:
p. ... Esperanto-vivo: Kunsido de ANEB-estraro
p. ...         “         “       Agadplano de ANEB-estraro
p. ...         “         “       Slogano por nia epoko
p. ...         “         “ La longjara kaj sindonema esperantisto Ilian Eftimov forpasis
p. ...El la vivo de la nevidantoj: Misio:konfirmo de la spiritaj valoroj
p. ...LAK: Ni prezentas al vi: Galina Kuropatnicka
p. ...    “    Pregxo de angxelo
p. ...    “    Forgesita dialogo
p. ...  Lingvaj demandoj: Metaforoj, kiel?
p. ...  Ekkonu nian landon kaj popolon: Urbo Dobricx
p. ...Interesajxoj: Spegulo mezuras la temperaturon
p. ...          “         La dolcxeco kuracas alkoholismon
p. ...          Anonco

Esperanto – vivo

KUNSIDO DE ANEB-ESTRARO

 

    La kunsido okazis la 25-an de marto 2011 kaj havis jenan tagordon:

  1. Informo pri la agado de ANEB en 2010.
  2. Aprobo de elspezoj.
  3. Aprobo de la financa raporto pri la jaro 2010.
  4. Akcepto de la agadplano de ANEB-estraro por la jaro 2011.
  5. Akcepto de provizora bugxeto por 2011.
  6. Jarkunveno-2011.
  7. Nacia renkontigxo-2011.
  8. Partopreno en la Nacia E-festivalo.
  9. Partopreno de bulgaraj esperantistoj en IKBE en Cxehxio.
  10. Revuo “Esperanta fajrero” en 2011.
  11. Jaraj premioj de ANEB en 2011.
  12. Diversajxoj.

    La Estraro aprobis la financan raporton kaj akceptis la provizoran bigxeton kaj la agadplanon.

    La jarkunveno okazos la 28-an de majo en la E-klubejo en Plovdiv laux jena tagordo: Jarraporto de la Estraro.

  1. Akcepto de bugxeto por la jaro 2011.
  2. Nacia E-renkontigxo.
  3. Pridiskuto de la stato de “Esperanta fajrero”.
  4. Decido pri la premioj de ANEB – 2011.
  5. Diversajxoj.

La tradicia Nacia renkontigxo okazos en auxgusto kaj estos dedicxita al la
90-jarigxo de la unua IKBE.
En la Nacia festivalo en Karlovo partoprenos virina kanta grupo el Sofio kaj virina esperantista dueto el Varna.

AGADPLANO DE ANEB-ESTRARO  POR LA JARO 2011

  1. Akcepti la financan raporton por la jaro 2010.
  2. Akcepti la bugxeton por la jaro 2011.
  3. Partopreni en la Nacia E-festivalo de BEA.
  4. Okazigi la jarkunvenon de ANEB.
  5. Aperigi brosxurforme la kantotekstojn de la disko “Unu bulgara rozo”.
  6. Kolekti gxustatempe la membrokotizon kaj la abonkotizon por “Esperanta fajrero”.
  7. Certigi la regulan aperadon de revuo “Esperanta fajrero” kaj la sonregistradon de “Bulgara esperantisto”.
  8. Helpi al dezirantoj partopreni en naciaj kaj internaciaj E-arangxoj.
  9. Komenci ellabori strategion por aktivigi la agadon de ANEB inter la nevidantaj homoj dum la sekvaj jaroj.
  10. Fari sonregistrajxon sur KD de unu libro en Esperanto.
  11. Strebi organizi almenaux unu E-kurson por komencantoj.
  12. Sercxi fontojn de financaj rimedoj.


SLOGANO POR NIA EPOKO

    Tra jardekoj vivis la slogano: “Esperanto – dua lingvo por cxiu”. Ni komencas enterigi gxin – milionoj da homoj jam havas duan denaskan lingvon, aliaj posedas kvar aux kvin lingvojn antaux ol malkovri nian idiomon. Aliflanke, por eble milo da ni, Esperanto jam estas unua lingvo (kune tamen kun almenaux unu alia) – kaj ni ne akceptas duarangigi gxin. Pli serioze, tiu slogano implicas devigon al lingvo-elekto. Ni ja vidas rolon por Esperanto kiel vaste uzata lingvo por translima, tutmonda komunikado, sed la sola maniero efektivigi la sloganon estus per kruda devigo tra la eduksistemoj de la mondo, kio estas ne nur naiva sed malakcpteble truda. Cxio tio bone konatas, sed kie estas la slogano por la nova epoko, kiu pli realisme kaj malagrese lokas nin? Mia modesta propono – revortumoj, plibonigoj, trafaj nacilingvaj ekvivalentoj bonvenaj:

Esperanto – valora lingvo je cxies dispono

    Tiu slogano lasas al ni vastajn perspektivojn klarigi gxuste kial ni opinias gxin valora kaj jam pretersaltas debaton pri la nepre universaligenda sinteno, ke Esperanto ja estas auxtentika lingvo. Tion ni atingu per praktika aplikado, pli ol per dekretoj aux decidoj de registaroj aux akademioj, kiu tre eble travivas nur gxis la sekva elekto aux potencrenverso. Krome, ni per tiu mesagxo respektas la decidorajtojn de la slogancelatoj.

Stefan MacGill, ILEI
(el revuo “Esperanto” -2/2011)

LA LONGJARA KAJ SINDONEMA ESPERANTISTO
ILIAN EFTIMOV FORPASIS

    Kvankam li denaske estis islamano, li forpasis je la granda kristana festo Anuncio - je la 25-a de marto, tago en kiu virgulino Maria estis informita, ke sxi farigxos patrino de la dia filo Jezuo Kristo.

    Ilian Eftimov naskigxis en la turklingva vilagxeto Zornica, Haskova regiono, la 6-an de decembro 1942 j. Sian vidpovon li perdis iompostiome pro peza malsano, lin atinginta en kvinmonata agxo.

    La scivolema vilagxaneto alvenis en la komunlogxejon de bll. Produktadentrepreno, urbo Plovdiv en 1965 . Li komencis labori kiel plektisto de vitraj boteloj kaj bokaloj per salikaj vergoj kaj bendoj.Poste longajn jarojn nia estimata samideano laboris en la laborfako, produktanta kartonajn paperujojn. Iom da tempo Ilian estis ankaux kofrofaristo.

    En la auxtuno de 1967  la talenta junulo komencis lerni Esperanton ege fervore kaj obstine en kurso, kiun mi mem gvidis, jxus akirinta diplomon pri instruado. Pro Esperanto Ilian tre intense lernis brajlon, ankaux perfektigis siajn sciojn pri bulgara lingvo. Li estis tre motivita kaj diligenta mia kursano. Hjusein Etemov (la tiama lia islama nomo) tuj komencis senlace transskribi suficxe grandan Esperanto – bulgaran vortaron. Suficxe mirinda estas ankaux la fakto, ke li lernadis brajlon je grandegaj porcioj, tro suprizante ecx sian instruiston PRI BRAJLO Damjan Damjanov. Tiam li ANKORAUX havis iomajn problemojn pri la parolado de bulgara lingvo…

    Ilian SXAJNE estis tiu bulgara nevidanta esperantisto, kiu cxiutage uzadis NIAN SXATATAN LINGVON, auxskultante diversajn radiostaciojn, kiuj elsendis en Esperanto. Ofte li registris iujn elsendojn sur kasedoj, disdonante ilin al aliaj samideanoj. Nature, li ANKAUX legadis kelkajn Esperantajn brajlajn kaj parolantajn revuojn.

    La lernado de fremdaj lingvoj VERE farigxis lia hobio. Post Esperanto li komencis ENTUZIASME lerni anglan kaj hispanan lingvojn.

    Multajn jarojn Ilian estis EN la estraro de esperanto-societo “Lumo,en kiu membris la nevidantaj esperantistoj logxantaj en urbo Plovdiv kaj en gxia regiono. Li ankaux estis aktiva kaj sindonema ANEB-estrarano. En la periodo 1998 – 2001 jaro li estis membro de gxia kontrola komisiono, ecx de 2000 gxis 2001 li estis prezidanto de tiu komisiono. En 2009  Ilian estis ELEKTITA  membro de la nuna ANEB-estraro.

    Ni, la samideanoj kaj amikoj de Ilian Eftimov, forte tristas pro lia tre frua forpaso. Ni esperas, ke li ankaux en la alia, pli bona mondo, bonfartas kaj bonfaras.  

Majo, Plovdiv       Angel Sotirov

El la vivo de la nevidantoj

MISIO: KONFIRMO DE LA SPIRITAJ VALOROJ

    Asocio “Homeco” sukcese eltenis la provon de la tempo. Fondita je la 3-a de junio 1998, gxi plu restas centro de la kultura vivo de la nevidantoj en Gorna Orjahxovica. En gxi membras ne nur personoj kun difektita vidpovo, sed ankaux vidantaj intelektuloj el la regiono de Veliko Tarnovo. Cxiuj gxiaj membroj estas volontuloj.

    Prezidanto de la Asocio ekde gxia fondigxo gxis nun estas Katja Krjajxeva. Sxi estas esperantistino. Kiel sekretario dum du elektoperiodoj laboris la poetino el Gorna Orjahovica Nedjalka Ribareva, post sxi dum unu elektoperiodo – Stefka Rajnova kaj nun sekretario estas Galina Jordanova. La tri sinjorinoj estas vidantaj kaj tre pozitive rilatantaj al la homoj kun difektoj.
    En siaj kunvenoj la societanoj diskutas pri diversaj temoj. Jen kelkaj el ili:
“La tradicioj en la bulgaraj familioj”
“ La amo – vivstimulo”
“ Bulgario – spirita centro de la homaro”
“ La homeco – rememoro aux realajxo”
“ Kia devas esti la Cxefministro kaj kiuj devas esti liaj prioritatoj?”
“ Cxu la strikoj cxe ni efikas kaj cxu ili trovas subtenon cxe la socio?”
“ Cxu vera amikeco ekzistas?”
“ Kiel ni ricevu la Difavoron?”
“ Kio igus nin felicxaj?”
    Estas tradicio inviti ankaux gastojn al la diskutoj: vidantajn kaj nevidantajn intelektulojn, poetojn, verkistojn, pentristojn, scienclaboristojn, reprezentantojn de la sxtato. Inter ili estas ankaux niaj konataj esperantistoj  Velicxka Karparova, Angel Sotirov, Veselina Stoilova.
    Kun la societanoj ni diskutis la librojn “Etikaj leteroj al Lucilio” de Seneko, “La cxifro de Leonardo” de Dan Brown. Antauxstaras la pridiskuto de la libro “La subkonscio estas cxiopova” de John Kehoe.
    Teamo de la Asocio prilaboras projektojn en kunlaboro kun Lions-kluboj de Veliko Tarnovo kaj la komunuma administracio en Gorna Orjahovica.
    Laux projektoj ni organizis brajlo-instruadon, E-instruadon por komencantoj kaj progresintoj, grupon por psika sano, grupon por saniga gimnastiko kaj aliajn. Tiuj cxi projektoj realigis la revon de Marinka Spasova apliki siajn pedagogiajn scipovojn – sxi instruas brajlon kaj Esperanton al komencantoj, al la progresintoj instruas Esperanton la vidanta instruistino Penka Bojuklieva.
    Apogate de la Lions-kluboj en Veliko Tarnovo la grupo de esperantistoj el Gorna Orjahovica partoprenis la Internacian Kongreson de la Blindaj Esperantistoj en la feriejo Albena.
    Membroj de la Asocio plialtigis sian administran kapaciton per partopreno en kursoj kaj seminarioj de diversaj fondajxoj kaj neregistaraj organizajxoj.
    Katja Krjajxeva estas ankaux vicprezidanto de la Regiona socia konsilio por integrigxo de la homoj kun difektoj.
    Kune kun la anoj de asocio “Donu helpantan manon” el Pavlikeni kaj helpe de la Regiona estro ni okazigis rondan tablon, kiun partoprenis membroj de neregistaraj organizajxoj el Veliko Tarnovo, Gorna Orjahovica, Ljaskovec kaj volontuloj de la Korpo de la paco kaj gastoj el Pollando. Estis diskutata la intersxangxo de novajxoj en la prilaboro de projektoj lax la euxropaj programoj.
    Prioritato por la Asocio estas ankaux la defendo de la rajtoj de la homoj kun difektoj. Fine de decembro 2008 en Sofio la membroj de Asocio  “Homeco”  partoprenis en protesta manifestacio organizita de la Centro por psikologiaj studoj kun prezidanto Diana Ingxova. Ni insisitis, ke la registaro subskribu la Konvencion por defendo de la rajtoj de la homoj kun difektoj akceptitan de la Gxenerala asembleo de UN je la 13-a de decembro 2006.
    En 2010 kune kun aliaj neregistaraj organizajxoj sendis protestajn leterojn al deputitoj, ministroj kaj al la Prezidento insistante pri sxangxoj en la humiliga politiko rilate al la enspezoj de la homoj kun difektoj.
Bedauxrinde ni ankoraux atendas pozitivajn sxangxojn tiurilate.

Katja Krjajxeva
(esperantigis F. Mihajlova)

Literaturo, arto, kulturo

Ni prezentas al vi:

GALINA KUROPATNICKA – SALOMON


    Sxi estas blinda pola poetino – esperantistino el u. Vroclavo. Sxi membras en la Asocio de la polaj literaturistoj. Laux profesio sxi estas instruistino. Galina verkas fabelojn kaj versajxojn por infanoj kaj prozon kaj poezion por plenkreskuloj. Sxi verkas en Esperanto kaj en pola lingvo. Jam aperis dekkvin sxiaj libroj kaj lernolibro de Esperanto. Sxia lasta libro estas la poemaro “Verdaj aventuroj” – versajxoj por infanoj en Esperanto kaj en pola lingvo presitaj paralele.

Sube ni publikigas du versajxojn el tiu libro.
Vl. Jxelev

 

PREGXO DE ANGXELO

Homoj, teraj gefratoj,
auxskultu mian vokon:
sendu disfloran gxojon
al unu cxielloko,
kie en maltrankvilo
dauxras mia amiko
plena de atendado,
doktoro Ludoviko.


Certigu lin finfine,
ke vivis li ne vane:
ke frazojn verde-vortajn
jam uzas ecx infanoj.
Vespere avoj flustras
al nepoj, ridetante:
- Imagu, iam oni
ne konis Esperanton.

 

FORGESITA DIALOGO

- Ludoviko, Ludovicxjo, fileto,
kiel nefacila via vojo!
- Ho, ne cxagrenigxu, patrineto,
krom sxtonegoj sur gxi estas gxojo.
- Ludoviko, Ludovicxjo karega,
maltrankvile tremas en vi flamo.
- Sed ne timu, patrinjo bonega,
tiel ardas cxiopova amo.
- Kien, filo, obstine vi kuras?
Kiaj fortoj konstante vin pelas?
- Vokas min deziro ununura,
kiu verde super mondo stelas.
Jam aperis unuaj disfloroj,
maturigxas unuaj esperoj,
cxar fascinas cxiujn noblajn korojn
komunvorte eldirataj veroj.
Novan lingvon jen homaro prenas,
por ke simple estigxi pli ricxa.
- Miaj manoj viajn pasxojn benas.
Ludoviko, mi estas felicxa.

Lingvaj demandoj

METAFOROJ, KIEL?

Metaforoj: gxis kiu grado uzeblaj?
                   Laux la PIV, metaforo estas vortfiguro, per kiu oni donas al vorto signifon alian, ol gxia propra, kaj klarigebla nur per subkomprenata komparo. Kaj gxi donas ekzemplon: la kamelo estas la sxipo de la dezerto (sxipo estas tie cxi uzata metafore).
         (Rimarku, ke mi skribas “laux la PIV”, kun difina artikolo, laux la multopa ekzemplo de Zamenhof, kaj rifuze de la nuntempa disvastigita mallogikajxo, kiu dirus “laux PIV”).
         Sed uzi metaforon, kiu ne estos komprenata de alilingvano, ne estus oportune. Do grava demando estas: gxis kiu grado metaforo estas internacie komprenata?
         Gxi estas komprenata en du kazoj: se la tuta mondo uzas la saman metaforon, aux se gxi estas tiel evidenta, ke gxi preskaux ne plu estas metaforo.
         Ekzemple, se iu alvenas gxene, neatendite, nedezerite, aux en malkovena momento, la hispanoj diras, ke li alvenas “kiel hundo en la meson” (en misa). Por la italoj, li alvenas “kiel hundo en pregxejon” (in chiesa). La francoj forlasas la religiajn aludojn kaj asertas, ke li alvenas “kiel hundo en kegloludon” (dans un jeu de quilles). Ankaux plej trafa estas la dirmaniero de la Alzacanoj: “alveni kiel porko en la domon de judo” (en e judde hus). En Esperanto, oni povas akcepti iun ajn el tiuj metaforoj: kiu ajn estas la lingvo de la alparolato, certe cxi tiu komprenos, ke hundo aux porko eniras en lokon, en kiu ilia cxeesto ne estas dezirata.
         Sed povas okazi, ke metaforo estas komprenebla en unu lando kaj nekomprenebla en alia. Frits Faulhaber (1893-1979), elstara esperantisto nederlanda, donis iam bonan tian ekzemplon. En cxehxa familio, virini plendis, ke sxi malfacile enmetas fadenon en la “orelon” de kudrilo, dum Faulhaber asertis, ke fadeno estas metenda en la “okulon” de kudrilo. Por cxesigi la kverelon, ili sercxis la faman Evangelian frazon “Estas pli facile por kamelo eniri tra trueton de kudrilo, ol...” (Mat.19,24). Ili tiam konsentis, ke “orelo” kaj “okulo” estas metaforoj, sed “orelo”(ucxo) estas cxehxa metaforo kaj “okulo” estas nederlanda metaforo (oog). Neniu el ili estas internacia. Kaj plie, neniu entenas iom da logiko, cxar la rolo de kudrila trueto estas nek auxdi, nek vidi. Do ambaux metaforoj estas evitindaj en Esperanto.
         Kelkfoje, metaforo estas ne internacia, sed tamen facile komprenebla.
         Por montri, ke iu laboro estas longega, franco memorigas, ke “Parizo ne estis farita en unu tago”. Por ruso, “ecx Moskvo ne konstruigxis en unu tago”. Sed en Italio, tute logike, “Romo ne estis farita en unu tago”. Kaj kion diri en Esperanto?  Tiuj tri dirmanieroj estas uzeblaj, cxar facile kompreneblaj. Ni tre facile povas akcepti la ekzemplon de Romo, cxar gxi estas uzata en multaj landoj, ne nur en Italio. Sed ekzistas ankaux trafa formulo sxuldita al Zamenhof mem: “Ne en unu tago elkreskis Kartago”. La elekto estas bona, cxar Kartago estas antikva urbo, nuntempe ne plu ekzistanta: tial, oni respektas la internaciecon, donante preferon al neniu nuntempa nacio. Plie, gxi entenas la oportunan rimon tago/Kartago.
         Por primoki personon, kiu volas instrui iun pli kleran ol li, en multaj landoj oni aludas al “ovo, kiu volas instrui kokinon” aux al iu, “kiu volas instrui nagxarton al fisxo”. Tiuj metaforoj estas facile kompreneblaj. Gxuste pro tio, oni trovas, sub la plumo de Zamenhof mem, “Al kokino la ovo lecionojn ne donu”, “Al la fisxo ne insruu nagxarton”, “Lecionoj al profesoro estas vana laboro”, “Ovo kokinon ne instruas”. Sed oni povas ankaux imiti la arabojn, kiuj ironias: “Kato instruas al sia patro la saltadon”, aux la francojn: “Oni ne instruu al sia patro, kiel oni faras infanojn”.
         Ekzemple, por priskribi acxegan veteron, la francoj diras “hunda vetero”, la germanoj “porkina vetero”, la italoj “vetero de lupoj”. Tiuj metaforoj estas iom malsimilaj, sed cxiuj tri estas facile kompreneblaj. Do, en Esperanto, oni elektu la plej sxatatan, laux cxies gusto.
         Male, kiam pluvegas, la francoj diras “pluvas sxnuroj”, dum la angloj asertas, ke “pluvas hundoj kaj katoj”. Auxdante tiujn du esprimojn, polo povus rebati, ke li vidas nek sxnurojn, nek katojn, nek hundojn falantajn de la cxielo. Efektive, li mem diras, ke “pluvas kiel el sitelego”. En Esperanto, ni evitu la sxnurojn, la katojn kaj la hundojn, kiuj estas tute ne internaciaj. Prefere, ni imitu la polan dirmanieron, cxar efektive pluvego sxajnas veni el sitelo.
         Franco, kiu intencas klarigi , ke iu afero me koncernas lin, ofte esprimas tiun ideon per “tio ne estas miaj cepoj”, germano diras “tio ne estas mia biero”, anglo diras “tio ne estas mia kolombo”, kaj polo diras “tio ne estas miaj betoj”. En Esperanto ni kontentigxu per “Tio ne estas mia afero”, pli internacie komprenebla.
         Por esprimi la ideon de ago tute senutila, la angloj diras, ke “tio estas kvazaux porti karbon al Newcastle”; evidente, porti karbon al urbo, en kiu oni produktas karbon, estas komprenebla metaforo. Sed komprenebla nur kondicxe, ke oni scius, ke en Newcastle oni produktas karbon. Ekster Anglio, versxajne, ne cxiuj scias tion. Do tiu metaforo ne tauxgus en Esperanto. En Francio, por esprimi la saman ideon, oni “donas glavofrapon en la akvon”. La italoj “portas akvon en la maron”. Laux hebrea dirmaniero, oni “muelas farunon jam muelitan”. La serboj “sxutas sablon en la maron”  kaj la turkoj “fosas puton per kudrilo”. Tiun metaforon Zamenhof esprimis tiel: “cxerpi akvon per kribrilo” aux “batadi la venton”. Cxi-rilate mi ne rezistas al la plezuro citi la cxinan esprimon “demeti la pantalonon por furzi”.
         “Alveni el la pluvo sub la defluilon” estas dirmaniero uzata en diversaj landoj. Gxi estas facile komprenebla: “eliri el malbona afero kaj eniri en pli malbonan”. En Francio, tiukaze, oni “falas de Hxaribdo al Scilo”, laux la nomo de du rokegoj, kiuj trovigxas en la Mesina markolo (Italio): kiam oni evitis al unuan, ofte oni stumblis sur la duan.. Zamenhof uzis la saman metaforon, sed laux la inversa direkto: “tarfi de Scilo al Hxaribdo”.
         Por esprimi la saman ideon, la hispanoj uzas fantazie la nomon de Gvatemalo (Guatemala), sxajnigante, ke la dua duono (mala) de tiu nomo signifas “malbona”; ili diras do “Salir de Guatemala y meterse en Guatepeor”, kion oni klpodu traduki per “Eliri el Gvatemalo kaj meti sin en Gvateplimalbonon”. Amuze, cxu?

Andre Cherpillod
(el “Heroldo de Esperanto”)

Ekkonu nian landon kaj popolon

URBO DOBRICX

         Tiu cxi bulgara urbo situas en la nordorienta parto de nia lando, en la centro de regiono Suda Dobrugxa. La regiono estas nomata “la tritikejo” de Bulgario kaj Dobricx estas gxia “cxefurbo”. La urbo havas cxirkaux cent mil logxantojn.
La malnova historio de la urbo estas nebulkovrita. Cxirkaux la urbo estas romiaj ruinoj. En la frua  mezepoko gxi apartenis al la teritorio de la loka bulgara princo Dobrotica (Dobrotcxa) kaj de gxi venas la nomo de urbo Dobricx. En 1388 j. la urbo estis konkerita de la turkoj kaj detruita. La sorto de Dobricx estas malfacila. Gxi estis dufoje detruita kaj kelkfoje konkerita de diversaj malamikoj. Tie pasas grava komerca vojo liganta nordon kaj sudon. En la 15-a j.c. la ricxa turka komercisto Hagxi Uglu konstruigis tie gastejon por komercantoj. Baldaux aperis novaj gastejoj kaj domoj, aperis ankaux granda bazaro de agrikulturaj produktoj. Iom post iom la urbo estis rekonstruita. La turkoj nomis gxin Hagxi Uglu Pazargxik (Bazaro de Hagxi Uglu). La urbo havas du partojn: “malsupra” (cxirkaux la bazaro) kaj “supra”. En la “malsupra” logxas tataroj, turkoj, bulgaroj, armenoj, judoj, grekoj, albanoj. Tie funkcias kvar moskeoj kaj unu ortodoksa pregxejo “Sankta Georgo”. En la “supra” urboparto logxas nur bulgaroj, kiuj venis tien el la montara regiono de la lando. Tie estis konstruita ortodoksa kapelo kaj poste samloke oni konstruis pregxejon “Sankta Triopo”. Cxe la pregxejoj ekfunkciis la unuaj bulgaraj lernejoj. En 1878 la rusa armeo liberigis la urbon de la turkaj regantoj.  Dufoje Suda Dobrugxa kaj Dobricx estis en la limoj de la rumana sxtato – en 1913-1916 kaj en 1919-1940.
Post la dua liberigo (1940 j.) en la urbo logxis 30000 homoj, ekfunkciis ses bazaj lernejoj kaj du gimnazioj. Estis kelkaj malgrandaj entreprenoj produktantaj oleon kaj farunon, du teksaj fabrikoj, centoj da metiistaj laborejoj, du bankoj.
La urbo dum la t.n. socialisma periodo transformigxis en grandan modernan industrian kaj kulturan-klerigan centron. En gxi funkciis 36 industriaj kaj kooperativaj entreprenoj kaj uzinoj. Estis malfermitaj multaj fakaj lernejoj, en kiuj la junaj homoj lernis diversajn profesiojn. La centra urboparto estis tute rekonstruita kaj modernigita, aperis novaj modernaj logxkompleksoj. Funkciis urba legejo-biblioteko “Jordan Jovkov” fondita en 1870, granda distrikta biblioteko “Dora Gabe”. Estis konstruita nova moderna teatro “Jordan Jovkov”. En la urbo en diversaj periodoj logxis famaj bulgaraj kulturagantoj: la verkisto Jordan Jovkov, la poetino Dora Gabe, la aktorino Adriana Budevska. La malsanulejo fondita en la tempo de la turka regado nun estas komplete rekonstruita kaj modernigita.
Por la gastoj de la urbo kaj la turistoj interesaj objektoj estas la etnografia komplekso “Malnova Dobricx”, la parko-oazo de la urbo kun granda artefarita lago en kiu navigas boatoj, la historia muzeo, la domo-muzeo de Jordan Jovkov, la etnografia domo, la pregxejoj.
En la nuna periodo de demokratio Dobrigx reformigxas laux nuntempa euxropa maniero. Multaj uzinoj estis privatigitaj kaj rekonstruitaj. Ekfunkciis privata supera lernejo – internacia kolegio, privataj gimnazioj pri financoj, turismo, veterinara medicino, belarto.
Tamen cxiam Dobricx restas centro de la ricxa bulgara agrikultura regiono Suda Dobrugxa – la tritikejo de Bulgario.
Dobricx situas je 30 km. de la Nigramara bordo. En gxia proksimeco estas la modernaj ripozejoj Albena kaj Rusalka, la allogaj por turistoj urbetoj Balcxik (kun la palaco de iama rumana regxino kaj botanika gxardeno), Kavarna (cxefurbo de la bulgara rok-muziko), Sxabla (kun naturaj vidindajxoj), kabo Kaliakra. La distanco inter Dobricx kaj Varna estas 51 km. kaj eblas veturi trajne aux buse. Dobricx oni povas atingi de Sofio kaj de la landlimo kun Rumanio trajne.
Dobricx estas modesta, sed interesa turisma objekto kaj meritas viziton.

Veselina Malcxeva

Interesajxoj

SPEGULO MEZURAS LA TEMPERATURON

         La japana teknologia kompanio “NEC Avio Infrared Technologies” prezentis sian plej novan inventajxon spegulo-termometro. La aparato estas destinita por uzado en publikaj lokoj kun la celo trovi homojn kun febro kaj preventi la disvastigon de gripvirusoj, informis FrancePress.
“ThermoMirror” povas esti metita sur tablo aux sur muro kaj indikas la temperaturon de homo, kiu rigardas al gxi de 30-centimetra distanco. Tiel la fizika kontakto estas eliminata. La mezuritaj valoroj aperas sur la spegulo, kiu disponas ankaux pri enkorpigita alarmo-sistemo. Tiu lasta signalas, kiam la aparato indikas altan temperaturon. La spegulo-termometro havas du versiojn je kosto de 1180 kaj 1440 dolaroj. La prezo estas dekoble malplialta ol tiu de la termografiaj kameroj, kiu estas uzataj nun en la flughavenoj por indiki homojn, kiuj estas potencialaj portantoj de infektaj malsanoj. Krom en la flughavenoj
“ThermoMirror” povas esti uzata ankaux en lernejoj, hospitaloj kaj aliaj pubikaj ejoj.

El gazeto “Duma” (“Parolo”)

LA DOLCXECO KURACAS ALKOHOLISMON

         La dolcxajxoj povas esti utiligataj por preventi kaj kuraci alkoholismon, trovis sciencistoj el Helsinko. La nuntempaj metodoj por kuraci la dependecon de la alkoholo postulas longan tempon kaj energion. Pro tio la ekspertoj sercxis pli efikan metodon por solvi la problemon, esplorante 146 virinojn kies agxo estis inter 19 kaj 34 jaroj. La rezultoj montras, ke la kuracado per glukozo povas haltigi la deziron trinki alkoholajxojn. La damoj, al kiuj placxas tortoj, glaciajxo kaj aliaj dolcxajxoj, sentas malplifortan deziron drinki, dum cxe virinoj, kiuj apenaux mangxas similajxojn, estas observata pli granda intereso kaj  emo al la alkoholajxoj.

 El gazeto “Dobrugxanska tribuna”(“Tribuno de Dobrugxa”)

DUA PROJEKTO DE INTERKANT’

Sercxado de novaj gekantistoj

Interkant’ estas sendependa kultura Esperanta asocio kreita antaux du jaroj. Jam, sukcese, koncerte prezentis sesfoje “Gxeneralan kanton”, du aliaj koncertoj preparataj: la lasta prezento, momente sengarantie, okazos en Sarajevo en la kongreso de SAT. (30.7 – 6.8.2011).
Por ke tiu kultura engagxigxo pludauxru, kompetenta skipo jam preparas la duan projekton
KARMEN’, ciganino el Sevilo.
Eniris la skipon por esperantigi: Michel Duc Goninaz, Marcel Radoulez, Rikardo Kash, Bernard Legeay, Serge Sire. Konsilantoj: Laurent Peuch, Bernard Behra kaj Jorgos Comte.
Enscenigisto: momente sercxata.
Por eliri kutiman rondon de la multnombraj interpretajxoj, ni laboras al kompleta spektaklo por:
dancistoj (hispana asocio)
rakontanto
aktoroj
gesolistoj
koruso (Interkant’)
pianisto

Dauxro de la spektaklo: 2 horoj
Celata publiko: cxiuj pubikoj

La koncerto preferinde okazos en regionaj festsalonoj de 200/300 lokoj. Cele al ekvilibro de impona bugxeto ni prezentos tiun spektaklon 3-4 fojojn en Francio.
La proponota koruslaboro, multe pli facile ol Gxenerala kanto, kanteblos de simplaj gekantistoj. Tial, por prepari la unuan koruspoemaron, eblos sole labori per retelsxuteblaj registrajxoj kaj partopreni en regiona trimestra provludo.
Eblas antauxvidi, ke belgoj, svisoj, italoj kaj hispanoj partoprenos la projekton.
En 2012 kaj 2013 du stagxetoj de kvar tagoj estos proponitaj centre de Francio aux aliloke por faciligi al la eksterlandanoj, por kunigi la diversajn aktorojn de la spektaklo.
En la Esperanta gazetaro vi trovos sekvantajn informojn laux la evoluo de la projekto.
Jam nun sciu, ke INTERKANT’ sercxas gekantistojn, cxefe tenorojn kaj infanojn.
Se vi estas organizanto de Esperanta arangxo, pripensu programi nian spektaklon ekde la jaroj 2013/2014.

                                              
Franjo LEVEQUE (hxorestrino)
leveque.franjo@gmail.com
3, rue Voltaire
22000-ST BRIEUC
+ 33 (0)9 53 92 77 37
El revuo “Sennaciulo”

Anonco

         Hxristo Gorov (Hxrima) estis unu el la plej elstaraj bulgaraj esperantistoj:  verkisto, poeto, tradukisto kaj publicisto. Li verkis plurajn librojn, kiuj havis altan estetikan valoron. Liaj verkoj respegulas la pozitivajn homajn trajtojn: la solidarecon inter la homoj, la batalon p[or la bono, la strebon por honesta vivo.
Bulgara Esperanto-Asoio anoncas internacian Esperantan literaturan konkurson, kiu okazos je cxiuj tri jaroj. En la konkurso povas partopreni verkistoj, poetoj, jxurnalistoj el cxiuj landoj.
La konkurso havos la jenajn brancxojn:
poezio
prozo
artikolo
Cxiu auxtoro rajtas partopreni per du poemoj originale verkitaj en Esperanto.
La noveloj devas esti kvarpagxaj kaj cxiu auxtoro rajtas partopreni per unu novelo originale verkita en Esperanto.
La poemoj, noveloj kaj artikoloj devas esti komputile kompostitaj.
La konkurso ne havas apartan temon.
La artikoloj estu dedicxitaj al signifa Esperanto-arangxo.

         Bonvolu sendi viajn kontribuojn gxis al 1-a de septembro 2012 al adreso:
e-mail:   modest@abv.bg

aux per la posxto al adreso:
Georgi Mihalkov
Sofio 1229
Nadejxda-V, bl. 529, vh.A, et.9, ap. 33
Bulgario

         Ne sendu rekomenditajn leterojn.
La rezultoj estos anoncitaj en monato oktobro 2012.

Tiun cxi numeron de la revuo kompilis Vladimir Jxelev.

Íŕ÷ŕëî