Начало


DA BLINDULOJ GRANDA AR'

Esteban Gonzalez Chavez

 

Da blinduloj granda ar'
iun fojon iris straton,
kaj subite haltis, ĉar
piedpremis iu katon.

Tiam la besto sin ĵetis
sur lin, blindulo malbona.
Li perkrie helpon petis
kaj respondis ar' bastona.

Per saltego sin eskapis
la kato, terurigite,
kaj ne tri sekundoj pasis
kiam estiĝis subite

terurplena kriegado,
kiu estis ja korprema,
kaŭze de l' bastonbatado
de la knaba ar' venĝema.

Sinjorin', kiu promene,
tiun kateton kunportis,
estis trafita senpene
de l' batoj kaj preskaŭ mortis.



Начало