"MIA INTERNACIA AGADO POR LA BLINDULOJ"

Pedro A. ZURITA

La tamtamo de vilaĝeta infano estiĝinta monda civitano

Pluraj faktoj, kiuj difinis mian vivon, kondukis min al vera monda civitaneco. Fakte mia vojaĝado tra nia planedo, pro privataj kaj oficaj celoj, permesis al mi ĝis nun viziti naŭdek kvin landojn. Kiam mi estis ankoraŭ sufiĉe juna, mi ekvojaĝis eksterlanden kaj, kvankam mi neniam ĉesis ami la naskoregionon Asturias (Norda Hispanio), kie mi pasigis la infanecon, ĉe mi formiĝis universala vivkoncepto, kaj mi akceptis senrezerve la fakton, ke ĉiuj homoj estas miaj samegalaj fratoj. Mi ricevis iun signon de la realo, ke mia semado de esperiga mesaĝo inter la viddifektitoj ne estis tute senrezulta.

Mia infaneco kaj junaĝo

Kiam oni trovas, ke dum la infanaĝaj jaroj mi kapablis iomete vidi, homoj ofte scivolas, ĉu mi konservas iamajn vid-imagojn, ekzemple, pri koloroj. Mi ĉiam respondas, kaj tio estas vera, ke miaj vidpovaj spertoj estis tiuj de infano havinta denaskan viddifekton, kiu pasigis dek siajn unuajn jarojn en iu vilaĝeto de Asturias, Sotu Cangues, proksime al la Sanktejo de la Virgulino de Covadonga.

Do la vivspuroj, impresitaj en mi de tiu asturia vilaĝeto, estas dividindaj kun aliaj homoj. Kiam mi estis infano, mi vere havis iom da utila vidpovo, kiu konservis en mi neforviŝeblajn mensajn rememorojn.

La koloron blankan mi ligas kun la neĝo, kiun mi vidis vintre el la fenestroj de mia domo, kaj Mi ĝuis ludi per la neĝo ekstere. La koloro verda estas la tipa freŝa herbo en la vilaĝaj herbejoj. La koloro nigra estas la karbo, kiun ni ĉiam havis hejme por varmigi la domon kaj funkciigi la kuirilon.

Mi bonege memoras, ke miaj samaĝuloj ofte parolis kun evidenta miro pri la fiŝoj, kiujn ili vide perceptis en la rivero fluanta tra la vilaĝeto. Mia vidkapablo ne permesis al mi mem percepti tion, kaj ĝi ŝajnis al mi kvazaŭ revo. Inter la inicigaj ritoj, praktikataj de la vilaĝaj infanoj, ekzistis la jena: se iu malkovris neston en la ĉeesto de atestantoj, li/ŝi akiris rajton fariĝi ties posedanto, kiam ĝi estos plenigita de birdidoj.

Ankaŭ tio restis for de mia vidkapablo. Iam mi ricevis escepte tiun rajton, por ke mi havu pigon, kiu onidire kapablas eklerni paroli kiel papago. Mi tamen nur sukcesis aŭdi ĝian kantbrueton.

Kiam mi estis nur kvarjara, mia patro, instruisto de la vilaĝa lernejo, instruis min legi kaj skribi ordinarajn porvidulajn literojn.

Malgraŭ tio, ke en sepjara aĝo mia vidpovo malboniĝis tre rapide, mi regule kaj bonsukcese frekventis lian lernejon. Kiam mi estis proksimume naŭjara, laŭ konsilo de la okulkuracisto, kiu observis min ekde mia dujara aĝo, la gepatroj konsentis fari la necesajn agojn, ke mi eniru la internulejan lernejon de la Nacia Blindulunuiĝo de Hispanio - ONCE. Do, dum la lernojaro 1958-59, estinte jam dekjarulo, mi eniris la lernejon "Santiago Apóstol" en Pontevedra.

Tio havis por mi ambivalencan signifon. Por mi komenciĝis apartigita edukado, kiu sendube malproksimigis min de mia familia ĉirkaŭaĵo, io ĉiam nedezirinda. Aliflanke, tie mi havis ankaŭ eblecon daŭrigi mian lernadon per adekvataj iloj ĉiuspecaj, adaptitaj por miaj tipaj personaj bezonoj. Evidentiĝis, ke la instruado, kiun mia patro donis al mi, tute ne estis senutila. Jam dum la unua lernojaro oni validigis al mi la kvar unuajn kursojn de la elementa lernejo.

La patra instruado kaj mia lernado estis tiel efikaj kaj bonkvalitaj, ke dum la dua lernojaro mi povus transiri la mezlernejon, sed la direktoro de la lernejo en Pontevedra konsideris ankoraŭ tro frue, ke mi eniru la lernejon en Madrid, kie oni efektivigis la meznivelan edukadon. Por ne perdi vane la tempon mi eklernis francan lingvon kiel libervolan studfakon, kaj tiamaniere mi malkovris certan kapablon kaj senduban pasion por la lernado de fremdaj lingvoj. Tiu speciala interesiĝo plej montriĝis, kiam en 1961 mi finfine eniris la Madridan lernejon "Inmaculada Concepción" de ONCE. Ĉar oni ne permesis, ke mi plenumu pli ol unu mezlernejan kurson pojare, mi sinsekve eklernis aliajn fremdajn lingvojn samtempe kun la regulaj edukprogramoj. Mi daŭrigis lernadon de la franca, kaj tuj eklernis la anglan lingvon. Ĉeestante ankoraŭ en la internulejo, Mi sukcesis akiri ekskluzivan rajton por viziti vesperajn kursojn en la Centra Nacia Fremdlingva Lernejo kaj ricevi instruadon de privata instruistino pri angla lingvo. En tiu nacia lernejo mi daŭrigis la lernadon de franca kaj angla lingvoj, kaj baldaŭ mi eklernis la germanan, rusan kaj italan. Kiam mi komencis universitatan edukadon, mi jam sufiĉe bone posedis tiujn lingvojn, kaj lingvokonojn mi perfektigis en somerkursoj sinsekve en Francio, Usono, Britio, Germanio, Aŭstrio, Italio kaj Rusio.

Kiam mi estis ankoraŭ mezlernejano en lernejo de ONCE en Madrid, tiea blinda instruisto, Angel Figuerola, allogis min por lerni Esperanton. Mi rapide konsciis, ke Esperanto ne nur estas facile lernebla, sed ĝi posedas riĉegan esprimkapablon. Mi ĉiam estas entuziasma defendanto de la nobleco de la esperantista movado, kiu respektante ĉiujn lokajn gepatrajn lingvojn, celas al tio, ke oni uzu helpan internacian lingvon, kun ĝia simpla gramatiko, kun senesceptaj reguloj Kaj sen semantikaj ambiguecoj, ebligante la sendiskriminacian komunikadon inter homoj de diversaj kulturoj kaj nacioj.

La scipovo de fremdaj lingvoj rapide montriĝis valora eco por internacia agado. Dum la universitata studperiodo mi lernis sufiĉe bone la portugalan kaj la katalunan kaj iomete la modernan grekan, la japanan, la serban kaj la polan. Dum lastaj jaroj mia granda defio estas la lernado de la ĉina, kaj mi perfektigas la polan, rumanan kaj bulgaran. Mi ankaŭ klopodas lerni la asturian lingvon, kiun en mia naskiĝregiono oni volas antaŭenigi kiel veran regionan lingvon, uzatan por ĉiutaga komunikado, ne nur en popolkantoj.

Tra la mondo

Mia internacia migrado debutis per partopreno en someraj kursoj eksterlande, kaj ekde 1968, kiam mi ĉeestis la universalan esperantan kongreson en Madrido, komenciĝis miaj vojaĝoj por partopreni internaciajn esperantistajn aranĝojn, precipe tiujn de la blindulesperantista movado. Kiel ano de la hispana delegitaro, En 1973 mi unuafoje partoprenis eŭropan konferencon pri Brajlo en Oslo. Poste sekvis internaciaj simpozioj en Svedio, Greklando, Nederlando, Francio, Germanio, Brazilo, Italio, Panamo, Rusio, Nederlandaj Antiloj, Kenjo, Saŭda Arabio. Oni nomumis min membro
de pluraj komisionoj kaj komitatoj internaciaj, kaj en oktobro 1986 la Plenumkomitato de Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj (TUB) elektis min Ĝeneralsekretario de tiu monda organizaĵo.

Mi komencis la profesian agadon en 1966 kiel instruisto pri angla kaj franca lingvoj en la fizioterapia blindullernejo de ONCE kaj unu jaron poste kiel instruisto pri angla lingvo en ties madrida blindullernejo. En 1973 mi estis oficiale komisiita kiel fakestro pri internaciaj rilatoj de la centra oficejo ĉe ONCE, kaj dum oktobro 1985 - junio 1986 mi deĵoris tie kiel estro de la fako pri socia agado.

Dum la dekkvarjara deĵorado kiel ĝeneralsekretario de TUB kaj dum tridek kvin jaroj, kiam en pli ol unu posteno mi kunlaboris por la internaciaj rilatoj de ONCE, mi klopodis apogi tiujn, kiuj diversloke tra la mondo batalis por realigi la utopion pri kostruado de socio vere por ĉiuj, en kiu ĉiu homo kun siaj personaj trajtoj kapablus pozitive vivi kaj kunagadi.

La grava aŭtomobila akcidento, kiun mi suferis dum la oficvojaĝo la naŭan de Januaro 1997 en Maroko, instigis min decidi ne plu kandidatiĝi al mia posteno en TUB dum la venonta asembleo 2000. Vere mi estis devigita havi pli trankvilan vivstilon.

Kiam mi ĉesis deĵori en TUB, mi denove eklaboris tempoplene ĉe ONCE. Tiu organizaĵo, kiu dum mia TUB-a deĵoro malavare metis je mia dispono ĉiujn necesajn rimedojn por havi bone funkciantan TUB-oficejon en Madrido kaj por ebligi miajn vojaĝojn tien, kie mia ĉeesto utilus, unue dum julio 1999 - komenco de junio 2000 komisiis min estri la Teknikan Oficejon pri Eŭropaj Aferoj de ties Ĝenerala Konsilantaro, en marto 2001 al CIDAT, la teknologia centro de ONCE, kaj en marto 2004 al la fako pri edukado de ĝia Plenumdirektoraro. En ambaŭ oficejoj mi kunlaboris kiel tradukisto ĝis mia emeritiĝo fine de aprilo 2005, kaj mi ĝuis tre pozitivajn rilatojn kun miaj lastaj estroj kaj kunlaborantoj.

Dekoracioj

En la internacia agado mi sentis min en mia natura medio. Kiam en novembro 2000 mi propravole rezignis rekandidatiĝi al mia ĝeneralsekretaria posteno, mi faris personan monkontribuaĵon al TUB por helpi la antaŭenigon de la vivaspiroj ĉe blindaj gejunuloj, precipe en evoluantaj landoj. En 1999 la Plenumkomitato de TUB unuanime
decidis krei la "Junularan Fonduson - pedro Zurita". LAsante la postenon, Mi publike serioze promesis, ke mi faros al tiu Fonduso mondonacon ĉiujare.

La Federacio de Vidhandikapuloj en Francio, du polaj blindulorganizaĵoj, la Hungara Unuiĝo de Blinduloj kaj la Bulgara Unuiĝo de Blinduloj distingis min per siaj ordenoj.

En 1984 la URBA Konsilantaro de Parizo honorigis min per la Arĝenta medalo.

La regiona Madrida filio de ONCE ornamis min en 1997 per sia ordeno "Arĝenta bastono".

En 1996 La Latinamerika Unuiĝo de Blinduloj distingis min per sia ora medalo "Jorje Taramona".

En 2002 La Asturia Centro en Madrid donis al mi sian plej altan ordenon, la "Oran Pomon".

En la Kvina Asembleo de Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj, okazinta en Melbourne (Aŭstralio, novembro 2000), la delegitaro honorigis min per la Ora medalo Ludoviko Braille kaj faris min Dumviva Honora membro.

Por mi estis tre signifa fakto, ke la Nacia Hispana Asocio de Surdblinduloj en marto 1998 nomumis min ties honora membro.

Socia Imago de Blindeco

Oni ne devas trompiĝi. La blindeco aŭ la grava perdo de vidpovo devas aldoni ĉie al siaj veraj objektivaj malfacilaĵoj maljustajn antaŭjuĝojn kaj nekorektajn perceptojn diversgradajn. Mi ne intencas analizi ĉi tie, kiujn adekvatajn respondojn oni devas doni al tiu problemaro. Se mi limiĝas al la hispana realo, mi povas senrezerve aserti, ke ONCE estas nun bonkonata kaj admirata enlande, kaj ĝia resono eksterlande estas ĉiutage pli granda. Mi tamen ankaŭ ne volas halti mian atenton al la ekzamenado de la variaj agadaliroj aplikitaj en diversaj landoj por solvi la bezonojn kaj aspirojn de la blindularo. Malgraŭ la fakto, ke la konoj de solvaliroj aplikataj diverslande estas pli kaj pli bone disvastigitaj, la solvomodeloj estas ankoraŭ tre diversaj de lando al lando. La viveblecoj de blinduloj, loĝantaj eĉ en tre proksimaj landoj, estas pli malsamaj ol tiuj de iliaj vidantaj samlandanoj.

Hodiaŭ oni multe parolas pri tutmondiĝo, sed oni komprenas tiun koncepton ĝenerale nur laŭ neoliberala senco en la ekonomia realo, kaj tio tute ne estas banala fakto. La movadojn, kiuj ne konsentas kun tiu aliro, oni konsideras kontraŭtutmondiĝaj. Tio ne estas ĝusta, ĉar multaj el ni, eĉ agnoskante la avantaĝojn kaj malavantaĝojn de la strikte ekonomiaj aliroj, ni estas certaj defendantoj de tutmondiĝo kun senduba homaranisma sinteno, kaj ni deziras, ke la sociaj faktoroj kaj la atingo de la efektivaj egalaj ŝancoj estu tre prioritataj.

En mia profesia agado, precipe dum la tempo, kiam mi deĵoris kiel ĝeneralsekretario de Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj, mi klopodis senti kaj agi kiel vera internaciisto, kiel monda civitano. Niajn ĉefajn zorgojn ofte oni povas traktadi kun vera internacia aliro. Mi pensas, ekzemple, pri teknologiaj respondoj, kiuj malfermas nun vojojn por aliri al skriba informado, kiuj estis antaŭ nelonge tute maleblaj. Aliflanke, tiu mesaĝo de vera egalrajteco estis tuj komrenita ĉie, kie mi havis okazon ĝin disvastigi. Iu singapurano publike diris, ke la grandega valoro, kiun havis por li la internaciaj renkontiĝoj kadre de nia movado, estis la ebleco renkonti vere imitindajn modelojn.

Kelkfoje, sincere kaj energie, oni parolis en TUB pri la neceso transformi nian organizaĵon en efektive demokratian movadon kaj tiucele krei por ĝi nepran financan sendependon. Kiam, ekzemple, oni devas elekti respondeculon al iu posteno, oni konsideros precipe la personajn kvalitojn kaj oni malatentos pri la fakto, ĉu li/ŝi estos apogita de iu multrimeda kaj malavara organizaĵo. Mi centprocente aprobas tiun principon, sed min doloris, ke en nia movado internacia ne ekzistis aŭtentika kunlaboro inter egalebleculoj. Mi tute ne kredas, ke mi estis la nura meritinda ano de nia teamo pro la bela atingaĵo. Jes, kiam mi fariĝis ĝeneralsekretario de TUB, ni havis anaron de proksimume sesdek landoj, kaj kiam mi forlasis la postenon en 2000, TUB jam havis 156 landojn. Tiu kresko estas sendube pli ol emo kolekti landojn. Mi ĉiam klopodis trovi la teoriojn kaj praktikojn, kiuj estus validaj ĉie en la mondo, kaj disvastigi informadon pri la plej bonaj servoj kaj produktoj, kiuj ie aŭ iam estis atinginda utopio.

Mi memoras, ke en 1981, la Internacia Jaro de handikapuloj de UNO, post mia ĉeesto en kunsidoj de la plenumkomitatoj de la tiamaj mondaj blindulorganizaĵoj en la tereno de servodonado al blinduloj kaj socia reprezentado de blinduloj, Tutmonda Konsilantaro por la Bonfarto de Blinduloj kaj Internacia Federacio de Blinduloj, mi partoprenis multhoman demostracion, okazintan en Gotenburgo (Svedio), unu el kies sloganoj, videbla en bela afiŝo, tekstis: "Via sinteno estas nia pli granda malavantaĝo". Mi bone scias, ke la problemo tute ne estas simpla, sed ni ĉefe konsciu, ke ni devas klopodi, por ke la malfacilaĵoj, la realaj mankoj estu konsiderataj vere objektive, kaj eviti ke ili estu komplikigitaj kun imagitaj perturboj. Nia sinteno al ekzistanta obstaklo devas esti: kion oni povus fari por helpi superi ĝin, kaj ne perdi tempon bedaŭrante, kiel kompatinda estas la koncerna homo pro tiu malbona ŝanco.

Mi nun citos kelkajn elokventajn faktojn el mia propra vivo:

- Tiu instruisto pri itala lingvo en la Centra Lernejo pri Lingvoj de Madrid, kiu ne volis, ke mi partoprenu en lia klaso, ĉar li ne konis la necesan specialan blindulpedagogion. Fine de la kurso li aljuĝis al mi la dekoracion kiel la plej elstara lernanto.

- La respondeculo en Romo pri partoprenado en someraj ruslingvaj kursoj en Moskvo ankaŭ ne volis akcepti mian aliĝon, sed li tute ŝanĝis sian sintenon, kiam mi vizitis lin persone.

- En 1971 mi partoprenis someran kurson pri Lingvistiko en Cambridge (Britio), kaj kadre de ĝi mi aliĝis seminarion pri semantiko. La instruisto de tiu programfako, kiam ni havis kun li la unuan lekcionon, enmanigis min reliefajn skemojn, kiujn li mem prilaboris eĉ kun brajlaj afiŝoj, skribitaj per globkrajono utiligante tiucele brajlan alfabeton, kiun li mistere petis ĉe mi.

- instruistino pri rusa lingvo en la Centra lernejo de Lingvoj, kiu en 1963 sciiĝinte, ke la libro, kiun mi havis brajle, ne estis la sama kiel tiu utiligata en la klaso, restis kun mi dum la studpaŭzoj por pozitive helpi min.

- komence de 1996 la estrino de iu entrepreno pri liverado de tagmanĝoj al privataj domoj en Madrid, Dietcathering, informiĝinte pri mia blindeco, serĉis rimedon, ke mi rekonu la ujojn kun ŝiaj pladoj. Ĝuante tian bonvolemon, mi donacis al ŝi brajlan skribtabuleton kun la brajla literaro nur videbla sur ĝia dorsoflanko. Senprokraste ili aplikis la rimedon kun sukceso, kaj de tiam mi ĉiam ricevadis de ili ujojn kun brajlaj surskriboj.

- Vendistino de la diskofako en la granda vendejo "Corte ingles", ĉe la filio en Puerta del Sol en Madrido, kiam mi diris al ŝi, ke mi havis malfacilaĵojn por aĉeti la deziritajn de mi diskojn, estante devigita trovi iun pretan legi por mi longajn listojn, tuj ŝi mem pretiĝis kunlabori. Depost multaj jaroj ŝi nun helpas min, ke mi faru la necesajn esplorojn, eĉ antaŭ ol iri tien, kaj tiel mi povas aĉeti tion, kion mi volas post adekvata informado. Lastatempe ŝi helpas min por aĉeti ankaŭ en aliaj fakoj de la sama vendejo.

Mi jam menciis, ke mia marŝo tra la mondo sugestis kaj plifortigis mian percepton, ke la homoj estas esence egalaj, sendepende de nia kultura medio kaj de la loko, kie ni kreskis. Mi konstatis, ke kelkaj esperigaj mesaĝoj pri emancipiĝo estis ĉie komprenataj, kaj kiam oni aplaŭdis min en la mondasembleoj, la afrikanoj, azianoj kaj latinamerikanoj troviĝis ĉiam inter tiuj, kiuj ne kaŝis sian entuziasmon.

Kuraĝigaj ekzemploj

Mi ĉiam klopodis kadre de mia internacia agado disvastigi ekzemplojn de tiuj homoj, kiuj diversloke donis kuraĝigan lecionon pro sia vivenergio kaj pro la supero de obstakloj, ebligante konkeron de taŭga loko en la medio, kie ili vivas. Iuj pensas, ke oni devus konsideri blindecon kiel homa karakterizaĵo anstataŭ iu limigo. Ni prave pensas, ke nia unua prioritato estendas tutan malaperigon de blindeco kaj grava viddifektiĝo.

Vere, pledante la prioritatan rajton de ĉiu homo havi bonan vidpovon, do la senindulgan batalon por elradikigi ĉie eviteblan blindecon, sendube ni defendas la valoron de la ideo, ke malkapablo vidi ne estas sinonimo de senpovo. Krom esceptaj kazoj troveblaj en psike malsanaj mensoj, ĉiu homo nature emas atingi maksimumajn,
plej bonajn nivelojn de siaj fizikaj kaj mensaj eblecoj.

Kun la sindonema helpo de ONCE ni publikigis en TUB angle, france kaj hispane la revuon "La Blinduloj en la Mondo", kaj per ĝi ni montris homojn, kiuj diversloke sukcesis superi antaŭjuĝojn, kiuj emas tenajli nin, kaj ni informadis pri tiuj, kiuj posedas specialajn trajtojn. Ni pensas, ke escepto tiukaze signifas nevalidecon de regulo.

Mi eksciis pri la deĵorantaj blindaj registarministroj en Svedio, Britio, Zambio, lesoto kaj Niĝero. Mi sciis pri la agado de blinduloj kiel parlamentanoj en Hispanio, Italio, Svedio, Rusio, Peruo, KostaRiko, Japanio; diplomatoj blindaj en Usono, Germanio, Panamo; interpretistoj en la Eŭropa organizaĵo de Sekureco kaj Kooperado en Vieno, en la Eŭropa Unio en Bruselo, en la Eŭropa Parlamento de Strasburgo, en alĝerio; instruistoj en ĉiuj edukterenoj. Kadre de eduksistemoj ni trovas la plej kuraĝigajn ekzemplojn en Italio kaj Hindio, ĉar en ambaŭ landoj pli ol mil blinduloj instruas en porvidulaj mezlernejoj. Mi scias, ke en Britio laboris blinda kuracisto, psikiatroj en Francio, Usono, Japanio; fizioterapiistoj kaj masaĝistoj en pluraj eŭropaj landoj kaj masaĝistoj kaj akupunkturistoj en pli ol unu orientazia lando.

En oktobro 2000 dum internacia konferenco en Parizo pri masaĝo kaj fizioterapio por blinduloj, precipe en Eŭropo, realiĝis mia revo: unu kunsido de tiu simpozio pritraktis fizioterapiojn faritajn de blinduloj en Orientazio, kaj tie kompetentuloj, orientanoj kaj okcidentanoj, havis okazon dialogi pri reciproke interesaj aferoj.

Mi ankaŭ konatiĝis kun mirinda franca aktoro, kiu perdis sian vidpovon en juneco kaj per adekvata rekapabligo li denove povis sukcese elpaŝi sur scenejoj. Ankaŭ komputilprogramistoj diversnivelaj laboras en multaj landoj. en Oriento kaj Okcidento pluraj blinduloj laboras kiel telefonisstoj, kvankam novaj teknologioj ŝanĝas la tiurilatan profesian aktivadon. La realo plej kuraĝiga tiurilate estas la itala, ĉar en Italio telefonio estas la plej disvastigita laboro inter blinduloj.

Tute erara Estas la ideo, defendata en multaj lokoj, ke inter blindeco kaj muzikkapablo ekzistas plena identeco. Tamen estas nerefutebla, ke muzikpraktikado estas ofte ege alirebla al blinduloj aŭ malfortevidantoj, kaj iuj brilis aŭ brilas tiukampe. Fakte oni povas trovi blindulojn, kiuj atingis eĉ mondfamon en la muziko ĉiaspeca. Mi havis la plezuron renkonti persone multajn tiajn. Ĉie oni povas ankoraŭ trovi industrilaboristojn, kaj mi havis ŝancon renkonti en Japanio blindulojn regantajn per komputilaj industrimaŝinoj. En kamparanaj regionoj de evoluantaj landoj estas troveblaj blindaj terkulturistoj, sed mi ankaŭ vidis ilin en Nordfrancio. Estas bonkonata la pozitiva sperto de ONCE por okupi blindulojn en la vendado de ties specifa loterio kaj per la kreado de laborpostenoj en ĝia granda administra kaj servodona reto, inkluzive ĝian grupon de entreprenoj, kaj per la Fondaĵo ONCE, kiu plivastigas laboreblecojn por homoj, kies handikapoj diferencas de blindeco.

Malgraŭ tio, ke ekzistas profesiaj agadoj sendube pli taŭgaj por esti praktikataj de blinduloj aŭ malfortevidantoj, la aserto, ke ekzistas blindulprofesioj, ne estas ĝusta. Ie ni povas trovi nevidantojn okupiĝantajn sukcese en nekutimaj por ili profesioj. Tiuj kazoj estas ofte taksataj kiel esceptaj. La nediskutebla vero estas tia, ke la individuaj
kvalitoj kaj interesoj estas konsiderindaj faktoroj en la elekto de laborŝancoj. Tiuj ekzemploj klare montras, ke la blindeco ne estas nesuperebla obstaklo. Nun ankaŭ gravas racia utiligo de eblecoj ofertitaj de novaj teknologioj.

Konkludo

Multaj homoj, okupante internaciajn postenojn, ankaŭ kadre de nia movado, estas motivitaj de memprestiĝaj inklinoj. Ili ŝategas esti sur la podioj kaj havi vizitkarton kun longa listo de postenoj. Mi tamen ĉiam klopodis esti samegala al aliaj, kaj mi scias, ke en la mondaj asembleoj partoprenantoj ege ŝatis tion, ke mi preskaŭ ĉiujn konis laŭ iliaj nomoj, kaj mi amike rilatis kun ili. Mi ĉiam estis konvinkita, ke en tiuspeca agado oni ne povas atendi senperajn, tujajn efikojn de niaj agoj, sed iom post iom la fruktoj de pozitivaj semoj estos rekoneblaj. En decembro 2001 mi ricevis
leteron venantan de Ebur-Bordo, lando en Afriko, de iu, kiu konis min dum mia vizito en 1987, kiam li estis blindullernejano en la ĉefurbo de tiu lando, Abidjan. Fine de la letero mi legis mesaĝon, tre kuraĝigan por mi: "Tiu, kiu sonigas la tamtamon, ne scias, kiel malproksimen la sonoj alvenos."

Mi estas firme konvinkita, ke validas klopodi por atingi la utopion de mondo vere taŭga por ĉiuj.