Íŕ÷ŕëî

IN MEMORIAM

ANKAUX MARIN TRANSLOKIGXIS EN LA PLI BONAN MONDON

Angel Sotirov

 

      Versxajne estas tre kurioze, ke liaj samlernejanoj , laborkolegoj el Gabrovo kaj Drjanovo kaj multaj bulgaraj amikoj sciis lin kiel “Marin Kamburov”. Tiamanieree estis subskribitaj ankaux liaj tekstoj en revuo “Zari”. Por liaj kolegoj el Sxumen li sendube estis do Marin Todorov. Sed por preskaux cxiuj liaj multnombraj eksterlandaj amikoj kaj konatoj li firme estis Marin Marinov.

Marin

      Li estis naskita la 12-an de aprilo 1939 jaro en vilagxo Gecovo, razgrada regiono. Pro serioza okulmalsano li farigxas lernanto en blindullernejo “Nikolaj Ostrovski” (Varna), kiun forlasas en 1955 jaro kaj apenaux deksesjara komencas labori en blindulentrepreno situita en Gabrovo. Kvar fojojn li edzigxis kaj havas tri bonegajn filojn – Todor, Nikolaj kaj Jxeljazko. Tri bulgainoj - Gena, Marija kaj Krasimira, kaj unu rusino – tamara, estis liaj zorgemaj kaj fidelaj edzinoj. Pro intensaj rusaj kontaktoj, li ankaux bone Regis rusan lingvon kaj talante verkadis artikolojn en tiu lingvo. Krom en urboj Drjanovo kaj Gabrovo, nia samideano laboris ankaux en urboj Popovo kaj Sxumen. Niaj senlacaj sxercEMuloj asertas gaje, ke Marin cxiam en cxiu sia nova logxurbo havas same novan socian rolon kaj, nature, tute novan edzinon.

      La 14-an de decembro 2014 jaro post mallonga malsanado forpasis Marin. La entombiga ceremonio okazis en Sxumen. Kiel estas kutime, en gxi partoprenis parencoj, amikoj, samsortanoj, laborkolegoj, najbaroj.Marin Marinov estas longjara esperantisto kaj aktiva sociaganto. Esperanton li lernis auxtodidakte. Ecx iom da tempo mia amiko gvidadis esperanto-kursojn por komencantoj en urboj drjanovo kaj Sxumen, en kies Protuktadaj entreprenoj por vidhandikapitoj li laboris. En Esperanto li active korespondadis kun gesamideanoj, precipe el Sovetunio, Rusio kaj Hispanio. De tempo al tempo li vizitadis naciajn kaj eksterlandajn -esperantoforumojn. Marin ankaux estis aktivulo de la bulgara junular- kaj blindulMovado. Multajn jarojn li verkadis sciindajn informojn kaj interesajn artikolojn, kiuj estis publikigitaj en revuo “Zari”, organo de la Bulgara blindulunio. Kvankam sia suficxe matura agxo, li active uzadis tre sukcese komputilon.

      Ni, la samideanoj, amikoj, kolegoj kaj samlernejanoj de Marin, cxiam memoros lian naturan bonanimecon, maloftan helpemon, rimarkindan scivolemon kaj iskluzivan inteligentecon!!!

 

Íŕ÷ŕëî