Íà÷àëî

 

NEKROLOGO

JACQUES TUINDER – LA BONFARANTO KAJ LA ESPERANTISTO

            Kun Jacques Tuinder mi konatigxis en 1999 j. dank’ al Ivan Tanev. Tiam tiu mondfama nederlanda esperantisto estis lia gasto. Por multaj el la legantoj de “Esperanta fajrero” estas sciatE, ke Jacques Tuinder estas honora membro de LIBE.

          Kun sia edzino Vera, ankaux sindonema esperantistino, Jacques Tuinder antau 14 jarojn fondis fondajxon “Evidente”, kiu tuj komencis helpi al homoj kun diversaj handikapoj, liverante al ILI helpilojn, precipe dua uzo. La konata al vi longjara aktiva esperantisto Dancxo Dancxev en 1998 j. laux peto de jam menciita Ivan Tanev skribas leteron al la geedzoj – esperantistoj, petante arde ilin liveri komputeron al tiu plovdiva samideano, restinta sen vidpovon kaj sen la ambaux siaj manoj dum sia soldata servo. Do, se mi devas esti tute preciza – nur kun unu ununura fingro de sia maldekstra mano. Kaj ankoraux en la somero de la sekvanta 1999 jaro Jacques alvenas en Plovdiv kune kun la tiama redaktoro de “Esperanta ligilo” Jean Verheule kaj alportas al Ivan komputeron dua uzo. La felicxa Ivan komencas uzi la donacon por skribado kaj legado de libroj, kvankam ke li jam estas tre for de la lerneja agxo - tute baldaux li plenumis 63 jarojn. Por liaj nekredeblaj komputeraj atingoj egajn meritojn havas la instruistino pri komputilaj povoj en Nacia blindulrekapabliga centro Stefka Stojcxeva, ankaux fidela adepto de Esperanto.

          Antaux tiu fondajxo Ivan Tanev, Danco Dancxev kaj mi rekomendis por ricevado de komputeroj Rosica Taneva kaj Velicxka Gusxeva. Nature, post Ivan Tanev komputeron ricevis ankau Dancxo Dancxev. Sed la unua bulgaro, recivinta helpon de” familio Tuinder farigxas esperantisto – veterano Ivan Sxisxkov el urbo Gabrovo, kiu kuracas siajn okulojn en Nedelando dum la fora 1991 jaro. Kun li Jacques faras volonte kontakton kaj proponas al li sian helpon pri la kolektado de mono por la pagado de la multkosta kuraco de nia samlandano. Post jaroj la familioj de Jacques Tuinder kaj Ivan Sxisxkov amikigxas, kaj kiam Jacques vizitas Bulgarion, sola aux kun sia edzino Vera, li cxiam trovas tempon por renkonti sian bonan amikon kaj samideanon.S-ro Sxisxkov sxajne estas la unua bulgaro, kiu ricevas de vera la malgajan informon pri la surpriza morto de la nelagigxebla bonfaranto.

          Seriozan helpon ricevis de fondajxo “Evidente” la Asocio de nevidantaj esperantistoj en Bulgario, la Unio de la blinduloj en Bulgario, Nacia asocio de surdblinduloj en Bulgario kaj la Nacia blindulrekapabligcentro. Tiuj bulgaraj organizajxoj ricevas de niaj nederlandaj amikoj monon, fermatajn televidojn, komputerojn kaj aliajn blindulhelpilojn. Dank’ al la forta rekomendo de fondajxo “Evidente” la Nacia blindulrekapabligcentro ricevis de nederlanda fondajxo “Sovagxaj anseroj” 25 mil euxrojn, kiujn la dotita institucio uzis por fundamenta riparo de cxiuj banejoj de gxia internato. La esperantista fondajxo liveris al Nacia asocio de bulgaraj surdblinduloj fermatajn televidoj,komputerojn, brajla printilon, 32 auxdpovajn aparatojn kaj abundan kvanton da okulvitroj. La fermataj televidoj kaj auxdpovaj aparatoj ecx kaj nun estas uzataj senprobleme.

     La fondajxo de la ambaux esperantistoj realigis bonfarajn projektojn sur tri kontinentoj en Albanio, Bulgario, Rumanio, Malta, Moldavio, Tagxikio, Sxirilanko, Eritreo, Kongo, Tanzanio, Kenio k. a. Miloj da handikapitoj ricevis rektan kaj nerektan subtenon de altnobla agado de la institucio, fondita kaj gvidata de la bonkoraj verdostelaj nederlandanoj.

    Jen gxuste nur antaux unu jaro nevidantaj bulgaraj esperantistoj Marinka Spasova Kaj Vladimir Jxelev ankaux ricevis financan helpon de la sama fondajxo, dank’ al kiu ili havis eblecon partopreni je la pasintjara LIBE-kongreso. Ecx mi mem ricevadis de fondajxo “Evidente” centoj da sonkasedoj, kiujn mi uzadis je eldonanado de la parolanta revuo “Literatura revuo”. Same por tiu revuo Jacques kaj Vera liveris al mi dekojn da plastaj kovertoj por multfoja uzado, per kiuj nia skipo dissendadis la revuon al gxiaj legantoj kaj disvastigantoj.

    Jacques Tuinder estas naskita je la 10-an de januaro 1933 jaro en Hago. Li estas la dua el la dek infanoj de siaj gepatroj. Post sia lerneja edukado, multajn jarojn li estis sociala laboristo en sia logxurbo Heemskerk, kio sxajne ankaux influas lian inklinecon al bonfarado, al lia preteco helpi handikapulojn. Sendube grava faktoro eble estas same lia pieco.

    Deksesjara Jacques komencas lerni kaj uzi esperanton. La akusxistino de lia patrino esperantistigas lin, montrante al li libreton kun titolo “Esperanto”. La nederlanda samideano renkontas sian geedzan duonon Vera, ankaux esperantistino, en Varsovio, kie okazas internacia esperantista forumo. Jacques estis tre fervora esperantisto kaj cxiam insistis, ke oni uzu prioritate esperanton en la renkontoj kaj en la korespondado. Multaj nevidantaj geesperantistoj el Europo, Azio kaj Afriko komunikadas kun li per brajlo aux per elektronikaj mesagxoj. Cxirkaux dekkvin gebulgaroj ankaux korespondadas kun esperanta familio Tuinder letere aux telephone. Samideanoj Tuinder neniam forgesadis saluti nin okaze de la nasko de Jezuo Kristo kaj la Novjaro, sendante siajn salutkartojn ordinare 10-15 tagoj pli frue ol niaj.

 La malavara bonfaranto kaj nia fidela amiko Jacques forlasis tiun pecan mondon je la 18 de junio en Heemskerk sxajne tute subite, nur post kelkaj tagoj kiam li revenis el Afriko, kie li havis laborviziton. Ni, liaj bulgaraj samideanoj kaj amikoj, ankaux la dotitoj de fondajxo “Evidente”, ege tristas pro lia surpriza kaj frua forpaso. Estu tro hela la memoro pri Jacques Tuinder!

 Angel Sotirov

Íà÷àëî