Начало

KROATAJ IMPRESOJ

Angel Sotirov

      Versxajne estas hazarde, sed mia unua Esperanto-korespondantino estas el tiu belega lando, ecx el Zagrebo. Miestis apenaux 16-jara adoleskanto, komencinta lerni Esperanton, kaj jxus atinginta sesan lecionon, mi komencis korespondi kun Verica Zakula. Tre bela knabino, kiel aktorino, KIEL VERA MODELO!!! , …
      Nia iama, iomete stranga samideano Ivan Sxir ankaux estis el Zagrebo. Sed li estis tute blinda homo, kies vidantaj edzinoj cxiam estis instruistinoj. Dum kelkaj jaroj li venadis en Plovdiv, laboradis en nia blindulentrepreno, vendadis al cxiam la vantaj sinjorinoj belan inportan tolajxon.

      Preskaux 30 jarojn la bulgaroj lernas Esperanton laux zagreba metodo. En nian landon gxin kuragxe alportis kaj fervor disvastigis Mariana Evlogieva, bone konata al multaj ANEB-anoj.

      Do, ankaux mia artikolo pri la psikaj baroj cxe komunikigxo inter la viduloj kaj blinduloj estis publikigita en la kroata brajla revuo "Riejcx slijepih" (1987). Bedauxrinde mi ne memoras la nomon de la tradukinto.

      Ekde la 6-a gxis la 14-an de julio cxijare ni logxis, mangxis kaj kongresis en la bonega hotelo "Tomislavov dom" (Hejmo de Tomislav). Gxi trovigxas en la MONTO Medvednica (Ursa MONTO), sur la montopinto Sljeme – cx. 1000 metroj super marnivelo, la plej alta pinto de CXITIU monto. Zagrebo estas atingebla nur post 30 minutojn per auxto. La nunan formon de fluganta hirundo ni sxuldas al la eminenta kroata arkitekto Stjepan Planicx.

      La temo: de 84 LIBE-kongreso"Kion, kiel kaj kiom ni legas?" estas ege fruktodona kaj prezentas eblecon al cxiu kongresano rakonti pri sia propra sperto. Krom la nevidantaj auxtoroj talentaj prelegantoj estis ankaux elstaraj brilaj kroataj verdstelanoj kun normala vidpovo kiel Zlatko tisxljar, Josip Pleadin, Neven Kovacxicx. Interesajn prelegojn prezentis niaj samsortanoj Lauxra Gentili, Nedeljka Logxaicx, Galina Lukianenko, Antun Kovacx, Anatolo Masenko, Gilberto Buchmann k.a.

      La gekongresanoj estis el 16 sxtatoj, el 3 kontinentoj. Vere, ke la nombro de la partoprenantoj estis suficxa modesta, nur 37 homoj, sed iuj el ili prezentis ekzotikajn landojn - Brazilo, Kubo, Svislando, Litovio. La plej grandaj delegacioj estis el Rusio (6 p.), Kroatio (5 p.) kaj Auxstrio ((5 p.). La lastaj 12 landoj havis nur unu reprezentanton.
      Sxajne la plej grava specifo de cxi-kongreso estas la abundo da senakompanantaj kuragxuloj el diversaj mondpartoj. Laux miaj modestaj kalkuloj 9 personoj, senduba nova rekordo en tiu kampo!

      Sed tio ne kauxzis seriozajn problemojn. La verdaj akompanantoj Auxdrone Maksimaitiene (Litovio), Boris Arrate Veranes (Kubo), kaj Leonardo Gualdini (Italio) cxiam pretadis helpi al la admirindaj unuuloj. Ankaux cxitie estis manifestita la fama esperantista solidareco! La alia aparteco, eble estas la multeco da ekskursoj: gxis Zagrebo, Kumrovec, la naskigxvilagxo de Josip Tito, la Porblindula biblioteko, la Tiflologia muzeo, tra Zagorje, gxis la bieno de verkistino-esperantistino Spomenka Sxtimec, kie sxi mem nin regalis per kafo kaj dolcxagxo. Dank' al neimageble talenta kaj cxiam entuasmigita cxicxeerono Neven Kovacxicx, niaj turismaj travivagxoj estis brilaj kaj neforgeseblaj.

      Ankoraux en la unua kongrestago mi renkontis mian malnovan hungaran amikon Isxtvan Kabok. Li estis ne nur bona samcxambrano, sed ankaux mia senpaga bonega esperantlingva konsultanto, ecx en ia grado mia plena ilustrita vortaro. Tamen, anstataux mi regalu lin pro liaj lingvaj servoj, li malavare proponis al mi glaseton da bonkvalita vodko aux rumo.

      La generala asembleo, akceptis la protokolojn de 83-a kongreso de LIBE sen sxangxoj. LIBE-estraro elektis Anatolon Masenkon por honora gxia prezidanto kaj prezentis lin al la asembleo. Kompreneble, ni, Unuanime konfirmis cxitiun decidon kaj jen LIBE suficxe felicxe akiris sian novan honoran prezidanton,kune kun Theodor Speckmann, lia samagxulo kaj amiko. Interalie, mi raportis tre koncize pri esperantista Movado inter bulgara blindularo. Ecx mi anoncis pri la okazonta en septembro nia Esperanto-festivalo.

      Ankaux forte impresita mi estis de la tre interesaj Esperanto-lecionoj de Natalia Kasimova. Sxiaj instrumetodoj, sxajnis al mi, estas efektivaj kaj allogaj. Kaj kvazaux pro tio kelkiam la tuta kongreso estis sxia diligenta kaj fervora instruato.

      Dum la Internacia artvespero mian atenton kaptis la kantadoj de agxrekordulo inter kongresanoj, la 83-jara Petro Sxnypir kun Natalia Kasimova, Galina Lukianenko, Tanebe Kunio kaj la deklamado de mia cxebalta verdstela feino, Auxdrone. Sxi prezentis la versajxon "Foriras amikoj" de litova talenta poetino Inita Tamosxiuniene.

      En la lastaj 18 jaroj, nuna LIBE-kongreso estas la tria, okazinta en Kroatio. Kaj denove cxio estas perfekta kaj brila!!! Sendube,lauxdojn kaj dankojn meritas multaj homoj, partoprenintaj em la organizo de cxitiu tutmonda forumo. Sed laux mi, veraj herooj estas Antun Kovacx, Dragan Stokovicx kaj Neven Kovacxicx! Ja estis kongresanoj, kiuj alvenis frumatene, ecx antaux la tria, aliaj forveturis en la noktomezo!!!

      Forlasante la gastamajn, Medvednica kaj Tomislavov dom, mji dankas al niaj afablaj kaj senlacaj gastigantoj pro cxio, kion ili faris por ni dum cxitiuj 8 neforgeseblaj Tagoj!

 

Начало