LA VAGANTO VERDOSTELA

 

Al Vasilij Erosxenko

 

Naskigxinta en Rusujo,
Verkas vi en Japanujo.
viaj verkoj estas belaj,
La fabeloj ecx ribelaj!

Havas vi aglegan koron
Skribas vi popolajn morojn.
Estas vi lingvist elstara,
Ankaux pedagog longjara.

Ludis vi en muzikbandoj...
vi logxadis multajn landojn,
Instruante esperanton,
Igxis vi verdstelvaganto.

Angel Sotirov