LITERATURA KLUBO SLEDA GASTAS EN PRILEP

Angel Sotirov

 

           De la 6-a gxis la 8-a de Julio 2007 reprezentantoj de la plovdiva literature klubo Sleda /Spuro/ kaj de la plovdivaj nevidantaj e-istoj gastis duan fojon al siaj amikoj en Prilep. La urbo estas proklamita kultura cxefurbo de Makedonio en 2007 kaj en gxi gastas miloj da kulturagantoj el Makedonio kaj vizitantoj el la tuta mondo.

          Antaux la gastigantoj kaj la reprezentantoj de la komunumo kaj de la lokaj elektronikaj amaskomunikiloj Stefka Stojcxeva, Zdravko Lekisxev, Dancxo Dancxev kaj Angel Sotirov prezentis siajn verkojn. Angel Sotirov kaj Velik Atanasov recitis versajxojn ankaux en Esperanto. El la gastigantoj Cvetanka Grigorova prezentis siajn versajxojn kaj Olga Trpcxeska verkojn de la grandaj makedonaj poetoj Kocxo Racin kaj Blajxe Koneski. La prezidanto de la Societo de la bl-loj en Prilep Spiro Trpcxeski recites verkojn de Hxristo Botev kaj aliaj bulgaraj auxtoroj. La gastojn salutis la urbestro mem, s-ro Marian Risteski, kiu informis ,ke Prilep estas gxemela urbo de Asenovgrad en Bulgario. Branko Nesxkoski, kunordiganto en la komunumo pri la kultura somero en Prilep, rakontis pri la historio de la urbo, pri gxiaj rimarkindajxoj kaj pri la kulturaja arangxoj okazantaj tiam en la urbo.

          Por la lokaj televido kaj radio estis intervjuitaj la gastoj Velik Atanasov (prezidanto de la plovdiva regiona organizajxo de bl-loj), Dancxo Dancxev kaj Angel Sotirov kaj la gastigantoj Spiro Trpcxeski kaj Branko Nesxkovski. En urbo Struga la prezidanto Jxarko Selkoski kaj la vicprezidanto Musli Pajaziti de la Makedonia asocio de la bl-loj invitis la bulgarjan delegacianojn kaj iliajn akompanantojn tagmangxi kune. Estis vizitita la monahxejo S-ta Cxefanhxelo Mikaelo en proksimeco de Prilep kaj ankaux Ohxrid kaj la Panteono apud Krusxevo. Neforgeseblaj versxajne dum la tuta vivo restos la travivajxoj de la bulgara grupo sur la motorboato Ohxridia en la lago de Ohxrid.

          Dum la tuta tempo al nia delegacio estis montrita granda atento. Ni estis cxie renkontataj kun la konata makedona gastamo, varmeco kaj familiareco. Ni faris dekojn da fotoj kaj la plej ofta alvoko de niaj gastigantoj estis Dajte da se slikame! ( Nu,ni faru fotojn!). Cxe la disigxo niaj amikoj el Prilep faris al ni donacojn kaj esprimis deziron pri novaj renkontigxoj.

 

Esperantigis: Fani Mihajlova

 

Esperanta Fajrero, 2008, N-ro 1