2007 - TRIOBLE JUBILEA!

Angel SOTIROV

Por la bulgaraj esperantistoj 2007 estas trioble jubilea: 120-jariĝo de la kreado de la ŝatata Esperanto; 100-jariĝo de Bulgara Esperanto-Asocio kaj 100 jaroj Esperanto inter la bulgaraj nevidantoj.

Je la 3-a de junio en la kunsidhalo de la urbestrodomo de Karlovo okazis la scienca konferenco "100-jariĝo de BEA". La partoprenantojn salutis persone kaj viv la prezidanto de UEA Renato Corsetti. Li konfesis, ke por Esperanto li estis varbita per numero de revuo "Nuntempa Bulgario", kiun li aĉetis de itala librovendejo. Korseti deklaris al la aŭdantaro, ke Esperanto nun progresas kaj fartas pli bone olla tempo antaŭ 50 jaroj. Li jesis, ke la Eŭropanoj ne interesiĝas en la lasta tempo pri Esperanto, krome iomete pri ĝia interretlernado. La granda intereso pri Esperanto laŭ li nun ekzistas en Sudameriko, Afriko kaj Azio. Eĉ en Ĉinio oni opinias, ke Esperanto estas "la lingvo de la nova miljaro".

La urbestro ankau salutis konferencon kaj bondeziris al ĝi sukcesan laboron. Estis tralegita speciala salutleteron al la konferenco de la ministro pri la kulturo, en kiu Esperanto estis difinita kil "lingvo de la espero".

La prezidanto de BEA Petro Todorov prelegis pri 100-jara evoluo de BEA. La preleganto substrekis la bonajn rilatojn inter BEA kaj UEA.BEA dommastris je 2 UK, okazintaj en Sofio - 1963 kaj en Varna - 1978 j. Dum la 60-oj kaj 80-oj jaroj krommee "Nuntempa Bulgario", n Esperanto estis eldonataj ankaŭ aliaj bulgaraj revuoj kiel "Bulgara esperantisto", "Sciencista mondo", "Ĵurnalisto", "Bulgarino", "Kolektanto", "Ripozoj" k.a.

Georgi Mihalkov, ĉefredaktoro de revuo "Bulgara esperantisto" prezentis gebulgarojn, kiuj verkis kaj verkas en isperanto.Estis meciitaj de li ankaŭ la viddefektitaj Esperanto-poetoj Todor Ŝoŝev kaj Danĉo Daĉev.

La eminenta karlovano profesoro Boĵidar Leonov, kiu prezidis la tutan konferencon, rakontis pri
la Akademio internacia de sciencistoj en San Marino. Ankaŭ li informis pri la internaciaj esperantistaj student-brigadoj en Bulgario.
Mariana Evlogieva prezentis sian esprloron pri la lernado de Esperanto en Bulgario.Ŝi sciigis al la aŭditorio tre interesajn faktojn, koncernantajn la unuajn lernolibrojn kaj iliajn aŭtorojn.
Belka Beleva, honora membro de UEA kaj de BEA, informis tre emocie kaj aktorece pri la kreado kaj disvolviĝo de la Bulgara esperanta teatro, la unua en la mondo Esperanto-teatro, fondita en 1958 j.

Angel Sotirov prezentis prelegon "100 jaroj Esperanto inter la bulgaraj blinduloj".Li informis pri la 4 ĉefaj etapoj en tiu movado kaj iliaj xxkaredterizaĵoj. Estis menciitaj en la prelego eminentulojn de tiu movado kiel Nikola Torbov, Stefan Nenkov, Tanja Mileva k.a. La preleganto emfazis la tre graven rolon de la prezidanto de ANEB Vladimir Ĵelev por ŝtorma disflarado de la movado dum la lasta jardeko. Dank, al li kaj al lia skipo estis organizitaj multe da Esperanto-kursoj, la membraro superpasis 70 geesperantistojn kaj laŭ nombro versajne nur la rusoj estas pli. La legantaro de revuo "Esperanta fajrero" jam nombroas ĉ. 300 homojn el 22 ŝtatoj. Bulgario organizes ĝis nun 3 LIBE-kongresojn kaj preparas la kvaran.

Ankaŭ ĉeestis je la konferenco respondeca redaktoro de "esperanta fajrero" D. Danĉev. Antaŭ la komenco de la konferenco prezidanto de ANEB Ĵelev informis la prezidanton de UEA pri la preparo de 73-a kongreso de LIBE, kiu okazos ĉijare en Bulgario, en la nigramara kurorto Albena.
En la konferenco partoprenis esperantistoj de Ĉehio, Germanio kaj Pollando. Estis ankaŭ reprezentantoj de diversaj bulgaraj loĝlokoj, karlovanoj kaj ĵurnalistoj.

La partoprenantoj je la konferenco akceptis deklaracion, subtenanta la Esperanto- universitaton, kiu troviĝas en la sama urbo Karlovo, kies rektoro estas samideano Leonov. La faman universitaton, verŝajne aliloke en la mondo ne estas tia stranga altlernejo, nia grupo ne sukcesis trarigardi, sed ĝian herbabundan korton ni, kune kun aliaj verdstelanoj, dimanĉe posttagmeze ĝuis kaj uzis por pikniko.

La gekonferencanoj, ŝajne iomete tristaj, forveturis de la gastama kaj belega Karlovo, kiu du tutaj tagoj kaj unu nokto estis preskaŭ vera esperantio! En la ĉemontara urbeto ĉien oni rozodoradis kaj sonadis esperanta parolado.