Íà÷àëî


VLADIMIR RADULOV – ELSTARA SCIENCISTO,
MUZIKISTO KAJ SOCIAGANTO


Angel SOTIROV

Por liaj studentoj en la universitatoj de Sofio, Ŝumen, Burgas kaj Plovdiv profesoro Radulov estas altkompetenta kaj postulema instruanto kun abunda scienca produktaĵo. Li estas konata al la studentoj en la universitatoj de Skopje kaj Belgrado kaj ankaŭ en la Flandra universitato en Kortrijk /Belgio/, kiuj aŭskultis liajn lekciojn kun tre granda intereso.

Por siaj kolegoj de la katedro “Speciala pedagogio" en la fakultato pri komenclerneja kaj antaŭlerneja pedagogio Vladimir Radulov estas la gvida esploristo en la sfero de la pedagogio, psikologio kaj rekapabligo de la vidmalfaciligitoj, kiun per sekreta voĉdono ili elektis sia ĉefo en 1991 por kvarjara pariodo.

Por la dekoj da kandidatoj por sciencaj gradoj kaj titoloj el la tuta lando la membro de la Supera atesta komisiono ĉe la Ministra konsilantaro, la doktoro de la pedagogiaj sciencoj estas eksterordinara erudiciulo kaj principobserva kaj justa atestanto.

Vladimir Radulov estas aŭtoro de multaj artikoloj, studoj kaj referaĵoj en la sfero de la edukado kaj rekapabligo de la vidmalfaciligitaj personoj. Plej konataj liaj libroj estas: "La intergrita edukado kaj la specialaj lernejoj" (1995), “La infanoj kun specialaj pedagogiaj bezonoj en la socio"(1997), “Rekapabligo de vidmalfaciligitoj" (1999), “Kompara speciala klerigo" (2003), “Pedagogio de la vidmalfaciligitoj" (2004).

Prof. Vladimir Radulov en la lastaj du jardekoj estas ankaŭ tre aktiva partoprenanto kiel preleganto kaj sekciestro en multaj internaciaj forumoj pri la problemoj de la edukado kaj rekapabligo de la vidmalfaciligitaj homoj. De 2002 ĝis 2005 li estis vicprezidanto de la Eŭropa komitato ĉe la Internacia konsilio pri edukado de la vidmalfaciligitoj, kio estas serioza rekono de lia gvida rolo kiel sciencisto en Centra kaj Orienta Eŭropo.

Li estas fondinto kaj prezidanto de la Bulgara asocio pri edukado de vidmalfaciligitaj infanoj, pere de kiu estas ricevitaj multaj donacoj, ĉefe de eksterlandaj donacintoj, plejparte por la du lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo en Sofio kaj Varna.

Ido de Vladimir Radulov estas ankaŭ la scienca revuo “Edukado kaj rekapabligo de vidmalfaciligitoj", kies senŝanĝa respondeca redaktoro li estas ekde la jaro de ĝia ekapero – 1987. La revuo estas disvadtigata inter la studentoj pri pedagogio de la vidmalfaciligitoj, en la lernejoj por infanoj kun difektita vidpovo, en la rekapabligaj centroj por malfrue blindiĝintoj, en la filioj de ABB k.a.

Por la ekspertoj de la Asocio de la bl-loj en Bulgario Vladimir Radulov estas la fondinto de la unua taga centro por vidmalfaciligitoj en Sofio, aŭtoro de instruprogramoj, lerolibroj kaj lernohelpiloj pri brajla edukado, gvidanto de kelkaj sciencpraktikaj konferencoj pri rekapabligo de vidmalfaciligitoj, ilia helpema kaj nelacigebla konsultato.

Por la ŝatantoj de ĵazmuziko li estas la preferata kondukanto de radioprogramoj, kiu en daŭro de preskaŭ tri jardekoj prezentas unuhoran ĵazmuzikan programon en la Nacia radio. Iuj el la muzikŝatantoj konas lin ankaŭ kiel pianludanton de ĵazmuziko, aliaj aŭskultis programojn de orkestroj, kiujn li direktis kaj kun kiuj li partoprenis multajn ĵazforumojn kaj ankaŭ la plenumatajn de li pecojn de muzikdisko.

Por liaj samlernejanoj de la baza lernejo li por la tuta vivo restas Vlado la Sako. Tiun kromnomon ili donis al li, tuj kiam ili vidis lian patron Marin porti grandan sakon. Li havis ankaŭ aliajn, pli simpatiajn kromnomojn – Lenin, Uljanov, Iliĉ, sed ili estis uzataj mallongtempe. Povas esti, ke iuj el liaj samlernejanoj estas mirigitaj, ke li sukcesis atingi tiom seriozajn pintojn en la scienco. Oni memoras lin kiel knabon ludantan akordionon por ilia amuziĝo kaj kiel multpromesan violonludanton en la lernejana orkestro. Ili memoras eĉ la titolojn de la muzikpecoj “Reveno de la hirundoj", “Valsado sur la dromo", kiujn li brile akordionludis.

Vlado Radulov naskiĝis la 20-an de septembro 1945 en la ĉedanuba vilaĝo Vardim en familio de kamparaj dunglaboristoj. Bazan klerigon li ricevis en la lernejo por infanoj kun difektita vidpovo “Prof. Ivan Ŝiŝmanov" en Varna kaj mezan kiel intergrita lernanto en urbo Sviŝtov , kien lia familio transloĝiĝis. En 1969 li diplomiĝis pri pedagogio en la Sofia universitato. Dekkvin jarojn poste Vlado Radulov estas jam docento en tiu universitato kaj en 1998 li sukcese defendis doktorigan disertacion. Post du jaroj li estiĝis profesoro.

Vlado Radulov dum jaroj estis aktiva aganto de ABB: prezidanto de la Sekcio de la blindaj intelektuloj ĉe ABB, membro de ĝia Centra konsilantaro kaj de ĝia estraro dum kelkaj elektoperiodoj, vicprezidanto de ABB.

Per sia ĝisnuna vivo, roloj kaj atingaĵoj Vladimir Radulov sendube estas bonega ekzemplo por multaj junaj homoj kun viddifektoj kaj ankaŭ por homoj kun aliaj difektoj. La grava viddifekto ne nur ne malhelpas al Vl. Radulov realiĝi diversflanke, sed eĉ male – kvazaŭ malŝlosas multe pli fortan pozitivan motiviĝon, kiu helpas al li venki multnombrajn fizikajn kaj psikajn barilojn.

Esperantigis: Fani Mihajlova



Íà÷àëî