Íà÷àëî

 

MONDFAMA ESPERANTISTO KAJ TALENTEGA SOLKANTISTO

Angel Sotirov

         Preskau 50 jarojn li estis aktiva esperantisto. Sajne la sofia IKBE, okazinta en la somero de 1963 jaro, en kies kulturprogramo partoprenis la bulgara profesia Koruso de la blinduloj, ALIGIS lin en esperantista Movado. Kune kun Tanja Mileva, alia mondfama bulgara nevidanta esperantistino, kaj Sultanka Mineva, fresxvproduktita solkantisto komencis partopreni en IKBE, en kies kulturprogramoj Stefan kaj Sultamka prezentis popularajn operajn ariojn. Ecx en Rimini (Italio) kaj stokholmo (Svedio) Stefan Paskulov kaj Sultanka Mineva havas koncertojn ne nur por la samideanaro, sed ankaux por la neesperantista publiko.

Stefan Paskulov
Stefan Paskulov

          La unua IKBE ekster Bulgario, en kiu Stefan partoprenis, estas la kongreso okazinta en Budapesxto (1966, la dua LIBE-kongreso, tiu, kiu estas organizita en Helzinki (1969). Denove la triopo estas la sama: Stefan, Sultanka kaj Tanja. Aligxinte kelkiam al ilia grupo kaj alia elstara esperantisto kaj eminenta bulgara muzikisto Mihail Karamihailov, la triopo igxas kvaropo. Cxi-tiuj kvar felicxuloj tre ofte sukcexis penetri okcidenten trans la „fera kurteno”, ecx en la tempoj de tiel nomata “malvarma milito”. Multaj blindaj geesperantistoj el Ameriko, Euxropo kaj Azio, prezentantaj pli maturajn generaciojn, konas Stefan, memoras lian profundan basan vocxon, admiradis lian kantistan arton. La partoprenantoj en IKBE, realigita en Albena (Bulgario) en 2007 jaro havis bonan sxancon senpere gxuadi lian grandan kantistan talenton. Tie Stefan disdonadis al siaj bonaj amikoj diskon kun liaj kantoj, preparita en la antauxa jaro.

          Stefan Paskulov estas naskita en cxedanuba vilagxo Ostrov je la 10-an de auxgusto 1938 j. Li perdis sian vidpovon ankoraux kiam li havis apenaux sep jarojn pro malagrablega akcidento. Tri knabetoj, Preskaux liaj samagxuloj, trovis bombon-ludilon, jxetitan de angla-usonaj aeroplanoj, flugantaj al naftaj kampoj de Rumanio, por bombardi nome tiujn kampojn . Tiuj aeroplanoj havis kutimon disjxeti ne nur bulgar- kaj rumanlingvajn flugfoliojn, ankaxu allogajn bombojn-ludilojn por maltrankviligi logxntaron. La infanoj provadis „esplori” sian trovajxon, frapante gxin per sxtono. Tiu kuragxa „esploranto” estis Stefcxjo kaj ttiamaniere li oferis siajn du okulojn kaj tri fingrojn de sia dekstra mano kaj li ankauz farigxis unu el la milionoj viktimoj de la Dua mondmilito. Tial Stefan studis en la blindullernejo. Fininte tiun lernejon, li iom da tempo (dkvin jarojn) estis korbplektisto en la urboj Varna kaj Sofio. En 1961 jaro Stefan komencas labori kiel artisto-kurisisto en la Profesia hxoro de la blinduloj, kies elstara solkantisto li estis pli ol tri jardekoj.

          En marto de 1962 jaro Dank’ la Stojan Babekov Stefan Paskulov plenumas la solistan partion de la kanto “La tago de la libero”, kiu post iom da tempo estas sonregistrita en la Bulgara nacia radio. Vokalaj pedagogoj de Stefan estas Katja Spiridonova, Hristo Brambarov kaj mondfama baso Boris Hristov. Iuj el ne multfoje gxuadis je “Kupletoj de toreadoro” el la opero “Karmen” de g. Bizet, “Rondo de MefistoFelo” el la opero “Mefistofelo” de A. Bojto, “Ario de Grenin” el la opero “Damo Piko” de P. Cxajkovski k. a., PREZENTATAJ DE NIA TALENTA SAMIDEANO. Nacia brajla biblioteko en Bulgario cxijare oficiale eldonas duoblan diskon kun kantoj, prezentitaj de Stefan Paskulov.

     Kiel vera artisto, Stefan havis du edzinojn – Bonka kaj Ivanka, nature, en diversa tempo. Ili donacis al li du bonegajn filojn – Jurij kaj Milen. Apud cxiu sukcesa viro cxiam firme staras virino. Sendube por Stefan tiu virino estas Ivanka: tridek jarojn sxi estas lia muzo kaj fidela gvidhundo, diligenta laboristino kaj sagxa konsultanto, nelacigxema sxoforo kaj bonkora kritikanto.

    La talentega kantisto estis ankaux sukcesa entreprenisto. Preskaux duonjarcento Stefan havis etan firmaon, vendanta diversajn varojn, en kiu laboradis ankaux lia dua edzino. Per siaj komercaj okupoj sxajne li dementis la faman miton, ke la artistoj ne estas suficxe praktikaj homoj.

    Stefan Paskulov translogxigxis tre urgxe en la pli bonan mondon, antaux atingi 74-jaragxon, je la 25-an de junio, post tritaga malsanado en sofia malsanulejo. Ni, liaj samideanoj, amikoj kaj sxatantoj de lia granda muzika talento profunde suferas pro lia subita forpaso.

 

 Majo, Plovdiv
Angel Sotirov

Íà÷àëî