Íŕ÷ŕëî


VOJAGXANTO – ESPERANTISTO TSUKURU HARADA ANKAUX EN BULGARIO

 

     Tri bulgaraj televidkompanioj du tagojn elsendadis la novajxon pri la mondfama japana vojagxanto-esperantisto. Du el ili dum cxitiu tempo elsendadis ankaux la intervjuojn kun li. Sep retligiloj prezentis tekstojn en bulgara lingvo pri li, ankaux fotojn en kiuj Harada – san estis vestita en somera kimono. Ankoraux unu radio, ses revuoj kaj kvar retpagxaroj pretas publikigi esperantajn, bulgar- kaj ruslingvajn tekstojn, ankaux fotojn pri la neimageble interesa eksterlanda strangulo. Eble en la lastaj kelkaj jardekoj neniu faris tiom fortegan reklamon de Esperanto en Bulgario kian faris nia gasto el la lando de eklevigxanta suno, nature, ankaux per la helpo de la amaskomunikiloj, precipe dank’ al la fervoraj kaj spertaj organizantoj de la renkontigxoj kun la miriga vojagxanto.

    Kvar kontinentoj kaj dudekkvar sxtatoj,jen la gxisnuna vojagxbilanco de Tsukuru. Malgraux siaj du suficxe pezaj handikapoj – neuxrologia(epilepsio) kaj vidpova), la nelacigebla vojagxanto per Esperanto iras en la mondo kantanta, ridanta kaj sxercanta pri la aliaj, ankaux ofte pri si mem. Liaj preskaux cxiujaraj vojagxoj estas por Tsukuru Harada efektiva medikamento kontraux la epilepsio, kiun li akiris kiel rezulto de sia tro komplika nasko.En iuj landoj la vizitoj de la vojagxema japano estas kelkfojaj kaj longdauxraj. Ekzemple, Brazilon Tsukuru vizitas dufojojn, cxiu lia vizito tie dauxras preskaux du monatojn. La ambaux fojojn, malavara gastiganto de la verda maltrankvila japano estis la emocia cxarma brazilanino Karesema. Post siaj brazilaj ekskursoj la gxoja Tsukuru mem deklaras solene kaj altvocxe, ke jam li estas duonbrazilano. Ne estas vizititaj gxis nun de Tsukuru nur Afriko kaj Antrakto, sur la lasta kontinento sxajne neniu ankoraux komencis instrui esperanton al pingvenoj – nia bilingva amiko scias krom sian japanan, nur esperanton...

La epilepsio estas nenia serioza barego por la turismaj impetoj de esperantlingva vojagxanto. Eble iuj el nia tre simpatia auxditorio estus kontentaj ekscii, ke mondaj famuloj suferis ankaux epilepsion: la antikva kuracisto Hipokrato, la militestroj Aleksandro la Granda, Julio Cezaro, Napoleono Bonaparto, la verkistoj Moliero, Gustave Flaubert, Fjodor Dostojevskij, la nedelanda pentristo Vincent van gogh k. a.kcxiujn ili, malgraux sia malsano, estis neimageblaj supertalentuloj en siaj agadkampoj.

La vojagxoj de mirinda turisto estas realigeblaj dank’ al la mondkonata gastigamo de la geesperantistoj. La gastigantoj de Tsukuru asekuras al li cxie kaj cxiam senpagan dormadon kaj mangxadon. La gasto – esperantisto zorgas pri siaj transportaj elspezoj. Tsukuru Harada ne nur gastas, li ankaux gastigas siajn gastigintojn, liaj gastoj estas geedzaj esperantoparoj el Germanio, Auxstralio k. a.

Krom Tsukuru Harada, la bone informataj legantoj tuj rememoros ankoraux almenaux du mondfamajn vojagxantojn – esperantistoj, tute blindaj: la ruson Vasilij Erosxenko, kun suficxe ukrainforma familinomo(lia patro estas ukraino), kiu uzis kelkajn orientaziajn kaj kelkajn okcidenteuxropajn lingvojn, kaj la tre temperamentan belgon Joze Starck, kiu vizitis Bulgarion dufojje, cxiam sen iu akompananto . La ambaux verdkoloraj turistoj ankaux vizitis diversajn landojn kaj kelkajn kontinentojn, cxie propogandante esperanton inter la blinduloj kaj viduloj. Interalie, Vasilij Erosxenko vizitis du kontinentojn – Europon kaj Azion, Jose Starck - –la samajn du,kontinentojn , plus Afrikon. Sed sxajne absoluta cxampionego devus esti la poliglota hispano Pedro Zurita, uzanta 10 fremdajn lingvojn, ankaux totale senvidpova, vizitinta pli ol nauxdek sxtatoj, situantaajn sur la kvin kontinentoj. Same kiel lia japana samideano, admiriga Pedro ankaux ne vizitis senblindulan pingvenan kontinenton, sxajne pro tute alia kialo . Sed la plimulto de vojagxoj de Pedro Zurita, unue - ne estis privataj, kaj duee – ne estis realigitaj dank’ al Esperanto. La vizitoj de la mondkonata hispano estis precipe en lia rolo de gxenerala sekretario de Tutmonda unio de la blinduloj, posteno firme okupita tutajn dekkvar jarojn(1986-2000) de li. Sciinda Estas ankaux la fakto, ke antaux Jugoslavia disfalo, el la euxropaj landoj li vizitis cxiujn, escepte de Rumanio kaj Cxiprio, iujn ecx kelkfoje. Ekzemple, en Bulgario la vojagxema asturiano, private kaj ofice, estis kvarfoje. Pedro Zurita estas ankaux konvinkita esperantisto kaj en siaj junaj jaroj li vizitis multajn LIBE-KONGRESOJN, ankaux kelkajn blindajn esperantistojn.Li mirigis orienteuxropajn blindulojn precipe kun tio, ke preskaux cxiam en la siaj privataj vojagxoj veturis sola , nature, ankaux kun sia nekredebla poligloteco. Pedro Zurita uzas ankaux kelkajn slavajn lingvojn – rusan, serban, bulgaran, polan k. a.

La estonta brava vojagxanto estas naskita je 1961 j. en urbo Kumamoto – shi, situanta sur insulo Kjusxju, proksime de Sudkoreo. Tsukuru finis komercan lernejon, poste kvin jarojn lernas kaj praktikis ceramikmetion en sia naskigxurbo. Nun versxajne suficxe kurioze aspektas la fakto, ke la severaj kaj zorgemaj instruistoj malpermesis al la handikaphava infano pro lia epilepsio partopreni la lernejajn ekskursojn. Tamen farigxinte jam plenkreskulo, Tsukuru komencas kuragxe, sencxese kaj precipe memstare turismi vagante la tutan terglobon.

Dekjara Tsukuru faras provon lerni esperanton, sed iliaj gepatroj ne permesas al li cxitiunn lingvajn okupojn, pro la angla lingvo, lernata tiam de li. Sed post kvin jaroj, estante jam –dekkvin jara li eklernis denove esperanton memstare. Tsukuru partoprenas kun grupo da siaj samlandanoj embleman uneversalan kongreson en Varsovio(1987), la unua esperanta eksterlanda arangxo, vizitita de li. Tie li konatigxas kaj amikigxas kun la franco Jacques-Franki Farjon de Lagatinerie, profesia tradukisto, cxe kiu en Germanio Tsukuru logxas dum 1988-1990 j. Tiu cxi amikeco kaj kunlogxado helpas al li perfektigi sian esperantolingvan nivelon. Sciate estas eble , ke cxiuj orientazianoj havas iomaj malfacilajxojn cxe la prononcado de kelkaj esperantaj fonemoj kiel “bo”, “lo” kaj “zo”, sed mia japana skajpamiko havas perfektan Esperantoprononcon. Versxajne al la plialtigo de lia lingva nivelo influis ne nur liaj pluraj eksterlandaj vojagxoj okcidenten, sed ankaux la fakto, ke Faro(esperanta kromnomo de Tsukuru), sepan jaron cxiutage organizas duhorajn skajpkonferencojn kun geesperantistoj, kelkiam el la kvin kontinentoj. Cxitiuj Faro-skajpknferencoj estas tre sxatataj kaj atendataj kun granda senpacienco de pluraj niaj samideanoj el cxiuj homlogxataj kontinentoj. La nombro de partoprenantoj en Tsukuru-skajpkonferencoj estas ordinare inter dekkvin gxis tridek. La temoj estas plej variaj, iam la partoprenantoj simple babilas, ecx ludas je diversaj muzikiloj, kantas, deklamas poemojn.

Dank’ al cxitiuj nome Faro-skajpkonferencoj mi mem ankaux konvinkigxis profunde, ke eksprezidanto de UEA Renato Corsetti tute pravas, asertante antaux scienc-praktika konferenco okaze de centjarigxo de Bulgara esperantista asocio(Karlovo, 2007), ke “Esperanto estas viva, ke al gxi estas granda intereso en Latina Ameriko, Afriko kaj Orientazio, ke euxropanoj lernas esperanton ordinare per la reto”. Cxe la samaj skajpkonferencoj mi renkontis junajn esperantistojn, kies agxo variis inter dekkvin jaroj gxis tridekdu. Tie estis tute fresxaj niaj samideanoj, lernantaj Esperanton ekde tri monatoj, ankaux kun lernostagxo de unu kaj du jaroj, atingintaj jam enviindan bonan lingvan nivelon.

Kiam Tsukuru ne “cukuras”, li prizorgas siaj maljunajn kaj malsanajn gepatrojn, kunlaboras kaj helpas al du japanaj sonrevuoj, en Esperanto kaj en japana lingvo, kies redaktoro, eldonanto kaj ilia ekspedanto estas japana totale blinda esperantisto Mikio Yunokawa. Por Esperanto-sonrevuo de Yunokawa san Tsukuru prenis fulme kaj tre profesie 2 intervuojn – de mi mem, ankaux de Dancxo Dancxev(redaktoro de la bulgara revuo “Esperanta fajrero”). La japana gasto respondecas pri la rilatoj inter Japana asocio de blindaj esperantistoj kaj UEA. Kaj ankoraux scivolinda donitajxo pri nia lernema samurajo: li scipovas brajlan skribon, kvankam ke li estas suficxe vidanta malfortevidanto. Tsukuru skribas perfekte brajle, kaj kompreneble, li legas BRAJLON per okuloj. Por lia aligxo je la grupo da brajlouzantoj, cxefa rolo ludas en lia germana periodo nevidanta samideanino Luiza La manna, donacante al li brajlan meminstruilon. La cxarma italino estas bone konata al pli maturaj genaracioj da blindaj geesperantistoj.

Tsukuru Harada ankaux auxtoras esperantolingvan libron “La verkaro de Jacques-Franki Farjon de Lagatinerie”, eldonita en Italio. La titolo de la libro klare indikas gxian enhavon.Jam estas preta la manuskripto de alia lia esperantlingva libro kaj la auxtoro intense sercxas por gxi konvenan eldonejon.

Bulgario estis la dudekkvara sxtato, vizitita de la nekredeble talenta japano, invitita de sia tute fresxa skajpamiko, la esperantisto – veterano Angel Sotirov(t. e. mia, sxajne ne tute modesta mosxto). La aliaj bulgaraj gastigantoj de la gaja Tsukuru estis geesperantistoj Svoboda Damjanova, Pavlin Boevski kaj Keranka Milusheva(vic-prezidanto de ANEB), dank al kiuj Harada – san vizitis krom urbon Plovdiv, ankaux la urbojn Kazanlak, Trojan kaj Sofio.

En Bulgarion la eksterordinara Tsukuru alvenis je la sepan de auxgusto de Brasxov(Rumanio), kie okazis cxijara SAT-kongreso, kune kun grupo da bulgaraj esperantistoj el urbo Kazanlak. Kazanlak, la cxefurbo de la Rozvalo, estis la unua bulgara urbo vizitita de la sxercema esperantlingva turisto, granda sxatanto la bulgaran oledonan rozon kaj gxiajn produktojn. Bedauxrinde en Kazanlak scivolema vojagxanto estis nur unu nokto kaj unu antauxtagmezo, sed li eksentis la etoson de cxitiu interesa bulgara urbo, situanta inter du montoj – Stara planina kaj Sredna gora.

En la urboj Plovdiv, Trojan kaj Sofio estis organizitaj renkontigxoj de Tsukuru Harada kun la loka esperantistaro, al kiuj la amasinformiloj, precipe la elektronikaj,havis grandan intereson. Gxuste pro cxi tiu granda intereso en urbo Plovdiv la renkontigxo komencigxis je kvardekminuta malfruigxo, ecx okazis vera kverelo inter la televidkompanioj, dezirantaj preni intervjuojn de la mondkonata verdstela vojagxanto. La renkontigxo en Plovdiv dank’ al siaj organizantoj Vladimir Jxelev, Georgi Genov kaj Stefan Dancxev estis la plej multnombra kaj la plej longdauxra – proksimume okdekminuta. Gxi okazis en la Nacia blindula rekapabligcentro. Je la fino de cxitiu remarkinda renkontigxo, la kortusxita gasto el la fora azia lando salutis la cxeestantojn per japana kanto, kantata de li mem. Post la renkontigxo Tsukuru Harada vizitis la klubejon de Asocio de nevidantaj esperantistoj en Bulgario, kie la prezidanto de cxi tiu organizagxo Vladimir Jxelev Salutis la gaston kaj enmanigis al li specialan donacon, disko kun emblema titolo “Unu bulgara rozo”, enhavanta bulgarajn kantojn en esperanto. En la urboj Plovdiv kaj Sofio la ekstravaganta samideano vizitis iujn rimarkindajxojn.

Krom Rumanio kaj Bulgario, Tsukuru vizitis ankaux Hungarion. 12 tagojn tie estis liaj afablaj gastigantoj la aktiva esperantoskajpanino Eva Juhasz el Budapesxto kaj esperanto- instruistino Enikox Zengox Serenghy, estrarano de Hungara esperantista asocio. De Budapesxto Tsukuru Harada komencis siajn cxijarajn euxropajn vojagxojn, en Budapesxto ili sukcese kaj fruktodone finigxis.

11 tagojn kaj 10 noktojn nia japana amiko estis en Bulgario, plukante abundajn impresojn, donante al ni cxiuj bonegan ekzemplon kiamaniere ni transiru la embarasojn kaj la obstaklojn. Tsukuru Harada ankaux estas imitinda modelo por cxiutaga skriba kaj parola praktikado de Esperanto!!!

Angel Sotirov



Íŕ÷ŕëî